Saltu al enhavo

Premio Screen Actors Guild

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Premio Screen Actors Guild
premiaro
Organizanto SAG-AFTRA
Lando Usono
Fondita en 1995
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La Premio Screen Actors Guild aŭ pli mallonge SAG-premio - do en plena Esperanto premio de la Ekran-Aktora Gildo - estas honorigoj donitaj de la sindikato Ekran-Aktora Gildo - Usona Federacio de Televidaj kaj Radiaj Artistoj (SAG-AFTRA). La premio estis fondita en 1995 por rekoni elstarajn prezentojn en filmo kaj pint-tempa televido. La solenaj atribuoj de la premio estas unu el la plej gravaj okazaĵoj en la Holivuda filmindustrio ekde tiam, kune kun la Oraj Globoj kaj la Oskaroj. SAG-premioj temigas kaj individuajn prezentojn kaj la laboron de la tuta ensemblo de dramaj kaj komediaj televidaj serioj, kaj la rolantaron de filmoj.

Nomumoj por la premioj venas de du komisionoj, unu por filmo kaj unu por televido, ĉiu nombrante 2 100 membrojn de la sindikato, hazarde elektitaj denove ĉiun jaron, kun la plena membraro (165 000 en 2012, 116 000 en 2016) rajtigebla voĉdoni por la gajnantoj. Ĝi estas konsiderata indikilo de sukceso ĉe la Akademiaj Premioj en aktoraj kategorioj. La premioj estis elsenditaj ĉe la televida kanalo TNT de 1998 ĝis 2022, kaj estis samtempe elsenditaj ĉe la kabla televidkanalo TBS de 2007 ĝis 2022. En majo 2022 oni sciigis ke kaj TNT kaj TBS ne plu elsendos la premiojn. En januaro 2023, estis sciigite ke Netflix elsendos la premiojn vive komencante en 2024 kiel parto de nova plurjara partnereco. Oni tiam sciigis la ceremonio de 2023 estos vive elsendita sur la YouTube kanalo de Netflix kaj Netflix ankoraŭ ellaboris siajn vivfluajn kapablojn ĉe la tempo de la anonco. Tio okazis: la 30-a premiaro, honorigante la plej bonajn filmajn kaj televidajn aktorajn atingaĵojn de 2023, estis atribuita en februaro 2024 kaj elsendita per Netflix.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]