Jacques Callot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacques Callot
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1592 (1592-01-01)
en Nancio
Morto 25-an de marto 1635 (1635-03-25) (43-jaraĝa)
en Nancio
Mortokialo stomaka kancero
Lingvoj franca
Ŝtataneco Lorena duklando
Okupo
Okupo gravuristo • pentristo • gravuristo per akvaforto • grafikartisto • desegnisto • ilustristo • gravuristo
Verkoj La Granda Mizero de la Milito
vdr

Jacques CALLOT (Nancy, 1592 - Nancy, 1635) estis franca desegnisto kaj gravuristo de la epoko de la baroko en la Duklando Loreno, tiam sendependa kaj poste aneksita al Francio.

Li faris pli ol 1 400 lamenojn kiuj konsistigas gravan freskon kaj kronikon de la periodo en kiu li vivis. Li reprezentis kaj la malaltajn klasojn (soldatoj, klaŭnoj, ciganoj, almozuloj) kaj la vivon de la riĉuloj de la kortego. Li ankaŭ gravuris per akvaforto seriojn kaj religiajn kaj militistajn kun subtilaj pejzaĝoj de fono. Konserviĝis 2 000 desegnoj kaj preparstudoj por la gravuraĵoj, sed oni ne konas pentraĵon lian, de kio oni supozas, ke li ne profesiis kiel pentristo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]