Lamio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologia rolulino. Por aliaj signifoj vidu la artikolon 248 Lamio.
Lamio
mita serpento • rolulo de helena mitologio
Informoj
Eble sama lamia in a work of fiction • Lamia • Lilit
Sekso ina
Patro Pozidono
Patrino Libio
Kunulo Zeŭso
Infanoj Eritrea Sibilo
vdr

En helena mitologio, Lamio (el la greka Λάμια, «glutema») estis bela reĝino de Libio kiu iĝis infan-manĝanta dajmonino. Laŭ Aristofano, ŝia nomo devenis el la greka vorto por ezofago (λαιμός), aludante ŝian kutimon forgluti infanojn[1]. Kelkaj versioj priskribas ŝin kiel bela knabino kun serpenta vosto sub sia talio. Se tiel, ŝi estus ktonika estaĵo, kiel Tifeo, Eĥidno kaj la gigantoj. Tamen, tiun nuntempan bildon pri ŝi oni havas danke al la poemo Lamia, de John Keats, publikigita en 1819[2]. Antonino Liberala uzis Lamion kiel artenativan nomon por la serpentforma drakonino Sibariso, kvankam Diodoro Sicila asertis ke ŝi havis nur deformitan vizaĵon[3].

Lamio, laŭ Herbert James Draper (1909). Per tiu pentraĵo, Draper celis humanigi tiun rolulinon por veki kompaton al ŝi. Pro tio, ŝi estas prezentita kun homaj kruroj, kvankam serpenta felo cirkaŭanta ŝian talion kaj plia sur ŝia brako aludas ŝian metamorfozon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Lamio estis filino de Belo kaj Ankinoo[4][5] (aŭ Sido), aŭ de Pozidono kaj Libio, laŭ la diversaj versioj. Laŭ Diodoro Sicila, Zeŭso amindumis ŝin, kaj tio vekigis la proverban jaluzon de Hero. Kolerite, la edzino de Zeŭso aliformigis ŝin en la priskribita monstro, kaj mortigis ŝiajn gefilojn (aŭ frenezigis Lamion kaj incitis ŝin mortigi sian propran idaron). Tamen, kelkaj mitologoj asertas ke ŝi havis tiun serpentan formon denaske, ĉar ŝi estis filino de Hekato[6]. Variaĵo de la historio rakontas ke Hero mortigis la idaron de Lamio, kiu tiom suferis ke ŝi mem perdis la homan figuron. Al tio, Hero aldonis kruelan venĝon: ŝi malebligis Lamion fermi la okulojn, por ke ŝi por ĉiam obsediĝis sur la bildo de siaj mortitaj infanoj. Kompense, Zeŭso donis al ŝi divenan sciencon kaj la kapablon elmeti la okulojn por tiel ripozi, kaj enmeti ilin poste.[7].

Envieme, Lamio iĝis dajmono kiu voradas dumnokte la bebojn de aliaj patrinoj, kiuj laŭ Horacio[8] neniel povus esti revivigitaj. El tio devenas postaj tradicioj, kiuj mencias plurajn lamiojn. Sed ili estis folkloraj monstroj similaj al vampiroj, empuzoj kaj sukuboj, kiuj allogis junajn virojn, por tuj poste suĉi ilian sangon[9].

Malgraŭ la tragika fino de la idaro de Lamio, romia tradicio asertis ke la unua Sibilo kiu aŭguris ĉe la Orakolejo de Delfo estis filino ŝia, kun Zeŭso[10]Apolono[11]. Ŝi nomiĝis Herofilo, kvankam estis pli konata kiel la Libia Sibilo.

Stesiĥoro, eble pro konfuzo, identigis ŝin al la mara diino Keto, ĉar laŭ li Lamio estis la patrino, kun Forkiso (aŭ kun Tritono, laŭ plia versio), de Skilo.[12]. Tamen, alternativa deveno de ŝia nomo, signifanta granda ŝarko, pravigas la identigon de Lamio al mara monstro voranta homojn. Se tiel, ŝi estis la patrino, kun Zeŭso, de la mara dajmono Aĥeilo, transformita en ŝarko pro klopodi konkuri en beleco kun Afrodito[13].

La tragika destino de Lamio estis menciita, inter aliaj, de Strabo[14] kaj Aristotelo[15], kaj plej moderne, de Alexander Pope.

Partneroj kaj idaro
Zeŭso ForkoTritono Apolono

Interpretado[redakti | redakti fonton]

Lamio, laŭ John William Waterhouse (1909), denove hom-forma, sed kun aludo al serpentoj.

La etimologio de la nomo Lamio ne estas klara, kaj eble rilatas al la adjektivo lamyrós (manĝemulo) aŭ al sustantivo laimós (ezofago, gorĝo). Sama origino havas verŝajne la latina vorto lemur, kiu difinis fantomojn (la lemurojlarvoj) esence similaj al la lamioj. Plia ebleco pri la origino de la nomo de ĉi tiu rolulino estas la ina formo de la nomo Lamo, reĝo de la lestrigonoj kaj frato de Lamio laŭ la versio en kiu ambaŭ estis gefiloj de Pozidono. La du gefratoj ricevis iom da kultado en kelkaj lokoj de Grekio, sed ĝi ne estis tre divastigita.

Patrinoj kaj vartistinoj en la tuta Eŭropo kutime minacis siajn infanojn per rakonto pri Lamio[16], do ŝi iĝis speco de fabela kreitaĵo timiganta infanojn, por tiel indukti bonan konduton al ili[17]. Multaj timigintaj nuancoj estis aldonitaj fare de postaj verkistoj menciitaj en la Suido, kaj en la renesanca poezio. Kompilo farita de Bulfinch kaj la Vortaro de Frazoj kaj Fabloj de Brewer asertas ke Lamio enviis aliajn patrinoj, kaj forvoris iliajn infanojn. Laŭ la plejmulto el la versioj, ŝi estis ina estaĵo, sed Aristofano proponis hermafroditan faluson, eble simple por pli monstrigi ŝin[18]. Tamen, li mem mokis pri la demagogo Kleono, asertante ke li havis "la testiklojn de lamio"[19], celante diri ke li havis nenion, aŭ ke ili estus tiel malpuraj kiel lamio, kies fetoro iĝis proverba.

Laŭ Leinweber, en la tempoj de Apulejo, la lamioj ne nur estis karakterizado libere miksita en popularaj nocioj pri sorĉado, ili atingis tiun nivelon, ke ambaŭ konceptoj estis interŝanĝeblaj[20]. Nicolas K. Kiessling komparis la lamiojn kun la mezepokaj sukuboj kaj kun la rolulo Grendel en Beowulf[21].

Lamio, laŭ John William Waterhouse (1909). Ĉi tie, delogante kavaliron.

Apulejo, en sia Ora Azeno, priskribas la sorĉistinon Meroo kaj ŝian fratinon kiel lamioj[22]. La tri plej gravaj sorĉistinoj de tiu romano (Meroo, Pantio kaj Pamfilio) ankaŭ montras multajn vampiriajn kvalitojn, ĝenerale asociitaj al lamioj[23].

Plia interpreto igas ŝin delogantino de malprudentaj viroj, kiel en Vivo de Apolonio el Tiano, de Filostrato[24]. Ĉi tiu verko rakontas la historion de Menipo, studanto pri filozofio delogata fare de mistera fremdulino ĉe la ĉirkaŭvojoj de Korinto. La virino insistis pri rapida geedziĝon, al kiu estis invitata la filozofo Apolonio. Li atente observadis la novan edzinon, kaj rivelis al Menipo: "vi, delogata de multaj virino, ĉirkaŭbrakas serpenton, kaj ĝi al vi". La fremdulino, malkaŝita, fine konfezis ke ŝi estas lamio aŭ empuzo, kies nura celo estis vori la junan Menipon, kun pura kaj fortiganta sango[25]. Pro tio, "lamio" iĝis fivorto por insulti putinojn.[26]. La rilato inter Demetrio Poliorcetes kaj la kurtizana Lamio estas atentinda[27][28][29]. Fakte, sur la pentraĵo de Herbert James Draper (vidu supren), la lamio kiu malĝoje rigardas la serpenton verŝajne reprezentas hetajron. Plia signifo aldoniĝis per la renesancaj emblemoj, kie lamioj havas serpentan korpon kaj virinajn mamojn kaj kapon, simbolante hipokritecon.

17-a jarcenta bildigo de Lamio, laŭ The History of Four-Footed Beasts, de Edward Topsell.

Kristanaj verkistoj avertadis kontraŭ la sorĉa povo de la lamioj. En sia 9-a jarcenta disertaĵo pri malgeedziĝo[30], Hinkmaro, ĉefepiskopo de Reims, inkludas la lamiojn inter la supernaturaj danĝeroj kapablantaj minaci geedziĝojn, identigante ilin al la geniciales feminae, dajmoninoj pri reproduktado[31].

La angla romantika poeto John Keats dediĉis al tiu rolulino longan rakontan poemon, titolita Lamio kaj aliaj poemoj, per kiu li priskribas la diversajn kolorojn de tiu estaĵo[32]. Lin inspiris la rakonto La edzino de Korinto, inkludita en Anatomio de melankolio, de Robert Burton, kiu siavice versiigis la menciitan verkon Vivo de Apolonio el Tiano, de Filostrato. La rakonto de Keats konservas la ĝeneralan intrigon de tiu, de Filostrato, kun filozofo malkaŝiganta la veran naturon de lamio ĝuste antaŭ la geedziĝo.

Do, laŭ konsento de la plimulto el la mitologoj, el la rakonto de Lamio inspiriĝis la lamioj (lamiae en la latina), malgrandaj afrikaj monstroj, duon-home supren sia talio, kiuj delogadis vojaĝantojn per sia agrabla prifajfado kaj montro de siaj mamoj kaj poste mortigis ilin kaj forvoris iliajn kadavrojn. La plej antikva mencio al tiuj estaĵoj troviĝas en la kvina prelego de la predikisto Diono Krisostomo, kiu nomis ilin libianaj bestaĉoj, ne lamioj. Pli poste, lamioj aperis ofte en kolekto pri besto-fabloj kiel ekzemplo de senkompata kaj sovaĝa monstro. En la katedralo de Pesaro (Italio) konserviĝas 6-a jarcenta mozaiko sur kiu lamioj estas prezentitaj kiel hom-kapaj birdoj [1][rompita ligilo].

Por plia informo pri la lamioj, folkloraj kreitaĵoj en multaj eŭropaj landoj, vidu la artikolon Lamioj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aristofano. Vespoj, 1177.
  2. Keats. Lamia.
  3. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 20.41.
  4. Skolioj sur Vespoj, de Aristofano, verso 1035.
  5. Skolioj sur Paco, de Aristofano, verso 758.
  6. Homero. Odiseado, 12.124 kaj diversaj skolioj menciitaj fare de Karl Kerenyi en sia Gods of the Greeks, 1951:38 noto 71.
  7. Bell. Women of Classical Mythology, dezegnaĵoj bazitaj sur Historia Biblioteko, de Diodoro Sicila. Suido, artikolo Lamio.
  8. Horacio. Ars Poetica, l.340.
  9. Lamio ĉe la Online Enciclopedia. Arkivita el la originalo je 2008-12-28. Alirita 2012-08-10.
  10. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 10.12.2.
  11. Suido, artikolo Sibilo.
  12. Stesiĥoro. Fragmento 220. Eŭstatio, pri Odiseado de Homero, 1714.
  13. Ptolemo Hefestiono. Nova Historia Libro, 6.
  14. Strabo. Geografio, 1.2.8.
  15. Aristotelo. Etiko, 7.5.
  16. Tertuliano. Kontraŭ Valentino, 33.
  17. Leinweber, 1994:77.
  18. Aristofano. Paco, 1.178.
  19. Aristofano. Vespoj, 1035.
  20. Leinweber, 1994:78.
  21. Nicolas K. Kiessling. Grendel: A New Aspect ĉe Modern Philology, 65.3, paĝ. 191-201. Februaro 1968.
  22. Kvankam la elizabetana tradukisto William Adlington uzis harpiojn anstataŭe, malklarigante tiel la referencon al generacioj da legantoj. Apulejo. Metamorphoses. Eld. Harvard University Press, 1989 (Metamorfozoj estas pli ofta traduko en la angla ol tiu Ora Azeno).
  23. David Walter Leinweber. Witchcraft and Lamiae in The Golden Ass ĉe Folklore, 105. paĝ. 77-82. 1994.
  24. Filostrato. Vivo de Apolonio el Tiano. 4.25.
  25. Leinweber, 1994:77 kaj sekv.
  26. Karl Kerényi, The Gods of the Greeks, paĝ. 40.
  27. Plutarko. Vivo de Demetrio, 25.9.
  28. Aeliano. Varia Historia, 12.27.1.
  29. Atenaeo. Deipnosophistae, 3.9.29.
  30. Hinkmaro. De divortio Lotharii, 15 Interrogatio, MGH Concilia 4 Supplementum, 205, menciita de Bernadotte Filotas, Pagan Survivals, Superstitions and Popular Cultures in Early Medieval Pastoral Literature. Pontifical Institute of Mediaeval Studies, 2005, paĝ. 305.
  31. En sia Glossarium mediae et infimae latinitatis (1628), Charles du Fresne okupiĝas pri la geniciales feminae, kiuj li rilatas al konceptoj pri generado, reproduktado kaj seks-organoj online. Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine
  32. William E. Harrold. Keats's Lamia and Peacock's Rhododaphne, ĉe The Modern Language Review, 61.4. paĝ. 579-584 (Octobro 1966) kiu notas la bibliografion uzata de li.