Sibariso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sibariso
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
vdr

En helena mitologio, Sibariso (el la greka Σύβαρις, «pompa») estis drakonino kiu loĝis en la monto Kifriso, en Focido. Ŝia mitaro similas al tiu, de aliaj estaĵoj de la regiono, kiel Delfia Pitono, Argolanda PoinoArkadia Eĥidno, grupigitaj de la helenoj laŭ la nomo Drakajno.

Drakonino laŭ 17-a jarcenta gravuraĵo. La prezentado de tiaj mitologiaj estaĵoj oftas en multnombraj kulturoj kaj mitologioj ekde la antikva tempo ĝis nun.

Ŝi teruradis tra la kamparo de Delfo, formanĝante homojn kaj bestojn, do la loĝantaro pretiĝis por migri kaj demandis la faman orakolon pri la plej konvena loko. Tamen, ĝi respondis ke ili liberiĝus de la monstro kaj atingus pacon se juna viro, elektita inter la lokanoj, estos oferita al Sibariso en ŝia kaverno. La bela Alkioneo, nura filo de Diomo kaj Meganiro, estis selektita kiel viktimo, sed survoje al la kaverno, la procesio renkontis la heroon Eŭribaro, filo de Eŭfemo kaj posteŭlo de la rivera dio Aksio, kiu venis el Kouretis. Pro dia influo, Eŭribaro subite enamiĝis al Alkioneo, kaj perforte anstataŭis lin kiel oferaĵo.

Tuj post atingi la kavernon de Sibariso, Eŭribaro batalis kuraĝe kontraŭ ŝi kaj fine ĵetis ŝin de la montflanko. La drakonino frakasis kontraŭ la ŝtonoj kaj malaperis, sed tiu frapego provokis la spruĉon de la fonto Sibariso, en Krizo, kiu de tiam memorigas tiun historion.

Ĉi tiu mito estis registrita de Antonino Liberala[1], kiu alternative nomis la drakoninon Lamio, eble konfuzante Sibarison kun la pli konata ina monstro Lamio.

Laŭsupoze, la fama urbo Sibariso ricevis sian nomon pro ĉi tiu mitologia estaĵo.

Aliaj roluloj same nomiĝintaj[redakti | redakti fonton]

Krom la antaŭa, Sibariso estis la nomo de la jenaj mitologiaj roluloj:

  1. Soldato en la armeo de Eneo, mortigita fare de Turno la loka princo kiu kontraŭstaris ilian alvenon en Italio[2].
  2. Defendanto de Tebo kontraŭ la ekspedicio de la Sep kontraŭ Tebo. Li estis venkita fare de Hipomedono[3].
  3. Rivera-dio kiu trafluis Lukanion, en suda Italio. Lia akvo havis magian influon kiu revigligis tiujn, kiuj mergiĝis en ĝi[4].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Antonino Liberala. Metamorfozoj, 8.
  2. Vergilio. Eneado, 12.363
  3. Statio. Tebaida, 7.642.
  4. François Noël. Dictionaire de la Fable et de la Mythologie.