Boreo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Por la vento Boreo, vidu la paĝon Boreo (vento).

Boreo (boréinúbia) estas ligna blovinstrumento de tupiaj indiĝenoj en Brazilo. Ĝi estis uzata kiel la klarino, por gvidi batalantojn dum milito. Ĝi havas nur unu truon ĉar tupia muziko konis nur du tonojn.

Vere, oni ne bone konas ĝin, ĉar estas nur desegnoj kaj priskriboj pri ĝi. Ĝi gravas por literatura uzo de la vorto en romantika periodo de brazila literaturo.