Tono
Tono laŭ PIV estas
- pura muzika sono kun difinita alto
- diferenco de alto, egala al sesono de unuoktava gamo = plentono
- tiu grado de la skalo, sur kiu estas bazita komponaĵo = toniko
- nuanco de la voĉo, maniero paroli, per kiu oni esprimas siajn sentojn
- en arto, la nuanco kaj brileco de koloro
- en fonologio, la relativa tonalto de silaba vokalo (vidu pri tio la paĝon tonlingvo)