Tono (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tono.

Tradicie en klasika muziko, ‘’’tono’’’ estas regula perioda sono. Muzika tono karakterizatas per daŭro, tonalto, amplitudo (laŭteco), tembro (kvalito)[1]. La notoj uzataj en muziko povas esti pli kompleksaj ol ĉi-lastaj difinitaj muzikaj notoj, ĉar ili eblas inkludi ne-periodajn aspektojn, kiel inter aliaj tremsono, vibrado, dinamiko, ornamo.

Fizika aspekto[redakti | redakti fonton]

Pura tono analizita per mikrofono kaj bildigita per osciloskopo
Kompleksa tono analizita per mikrofono kaj bildigita per osciloskopo

Simpla tono (aŭ pura tono) havas sinusa sona ondo. Kompleksa tono estas aro da du aŭ pli miksitaj tonoj, kiuj ripetiĝas, krom se alie specifita. La Fourier-teoremo deklaras, ke ĉiu perioda ondformo povas esti aproksimita same proksime kiel dezirate kiel la sumo de serio da sinusaj ondoj kun frekvencoj en harmona serio kaj ĉe specifaj fazrilatoj al unu la alian. La komuna denominatora frekvenco, kiu ankaŭ estas ofte la plej malsupra el tiuj frekvencoj estas la fundamenta frekvenco, kaj ankaŭ estas la inverso de la periodo de la ondformo. La fundamenta frekvenco determinas la tonalton de la tono, kiu estas perceptita de la homa aŭdo. En muziko, notoj estas asignitaj al tonoj kun malsamaj fundamentaj frekvencoj, por priskribi la tonalton de luditaj tonoj.

Notacio[redakti | redakti fonton]

La manieroj de la okcident-eŭropa muziko regis en preskaŭ ĉiuj mondaj notadometodoj, tiele la tonoj estas nomitaj per nomoj, literoj, kiuj fakte ili rilatas al siaj specifaj frekvencoj. Tiuj ĉi literoj estas kutime la unuaj sep literoj de la latina alfabeto: A, B, C, D, E, F, G (en kreskanta ordo de tonoj). La literoj estis ripetitaj tiel ke la tono super G estas A, tio estas la oktavo pli alta ol la antaŭa A, kaj poste laŭ vico ĝis senfine. Tamen, homaj oreloj ne povas aŭdi ĉiujn frekvencojn: ja ili povas aŭdi sonojn inter 20 Hz kaj 20 kHz[2]. Tonoj estas ankaŭ prezentataj per tonsilaboj aŭ per notoj.

Guido de Arezzo difinis sesŝtupan gamon per la silaboj ut, re, mi, fa, sol, la, si (heksakordosilaboj). Je tio temas pri la komencaj silaboj de la pokaze unu tonon pli alte komencaj duonversoj de la unua strofo de la Johano-himno (verkita de Paŭlo Diakono omaĝe al Johano la Baptisto).

F♯ laŭ la kleoj en G kaj en F
B♭ laŭ la kleoj en G kaj en F

La kutimo en okcidenta muziko estas dividi oktavojn en 12 egalajn partojn, sed la plej multaj gamoj nur uzas sep tonojn (tiel kontentigante A-G). Tial, literoj povas ricevi por indiki la kreskantajn tonojn de la frekvenco inter la antaŭfiksitaj tonoj de la diatona gamo de sep tonoj. Duto estas la intervalo inter du tonoj en diatona gamo. Duonduto estas la plej malgranda intervalo inter du tonoj en diatona gamo, t.e. 1/12 el oktavo. En gamo eblas altigi aŭ malaltigi tonon per duonduto. Por tio uzatas alteraciiloj. La dieso prezentatas per ♯ (♯ en Unikodo) trudas duonduton pli kaj la bemolo prezentatas per ♭ (♭en Unikodo) trudas duonduton malpli . Dum skribado tiuj signoj estas skribitaj post la tonliteroj, ekzemple F♯ indikas F dieson, B♭ indikas B bemolan, sed en notacio ili aperas tuj antaŭ la notoj sur la notliniaro. La "natura signo" ♮ neas la antaŭajn diesajn kaj bemolajn signojn. Ĉiuj dek du tonoj aperas sur ununura oktavo de kromata gamo. Komence de la notlinearo estas keo, kio difinas la tonalecon, por la plej alta estas la G-kleo prezentata per la simbolo (ekzemple por violono) kaj por la plej malalta estas la F-kleo prezentata per la simbolo (ekzemple por violonĉelo). Tuj post la kleo estas (aŭ ne) aliteraciloj, kiuj difinas la gamon de la verko. Pri la partituro de piano ofte estas notlinearo laŭ G-kleo por la destra mano kaj laŭ F-kleo por la maldestra mano.

Referencoj[redakti | redakti fonton]