Laomedono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Troja batalisto mortis (probable Laomedono), figuro E-XI el orienta frontono el templo de la egina urbo Afaia (Αφαια), cirkaŭ 505-500 a.K., konservata en la muzeo Glyptothek en Munkeno, n. 85.

Laomedono (Helene Λαομέδων [laomEdon]), filo de Ilo kaj Euridikeo (Εὐρυδίκη), estis, laŭ la helena mitologio, la dua reĝo de Trojo[1], eble cirkaŭ 14-a13-a jarcento a.K.[2]. Interalie, li estis la patro de Priamo, reĝo dum la iliada troja milito kaj Hesionio (Ἡσιόνη). Laomedono mortiĝis de Heraklo.

Genealogio[redakti | redakti fonton]

Laomedono estis la filo de Ilo, filo de Tro, kaj posteulo de Dardano, unu el patroj de trojanoj. Li edziĝis[3] Strimo, filino de Skamandro (helene Στρυμὼ τὴν Σκαμάνδρου), aŭ laŭ aliaj aŭtoroj, Placia (aŭ Plakia), filino de Otreo (Πλακίαν τὴν Ὀτρέως), aŭ ankoraŭ iun Leucipeo (Λευκίππη). Li havis knabojn : Titono (Τιθωνὸs), Lampo (Λάμποs), Klutio (Κλυτίοs), Hikeatono (Ἱκετάονα) kaj Podarkeso/Priamo (Ποδάρκηs) ; Kaj knabinojn, Hesionio (Ἡσιόνη), Killa (Κίλλα), kaj Astioĥo (Ἀστυόχη). Ankaŭ, li havis filon Bukoliono (Βουκολίωνα) de la nimfo Kalibo (Καλύβης)[3]. Aldone, la latina poeto Ovidio konsideras[4] Antigona kiel lia filino ankaŭ kaj plue Pseŭdo-Apolodoro parolas[5] pri Aetila (Αἴθυλλα) kaj Medesikasteo (Μηδεσικάστη). Eble iu nomiĝis Timoeteso (Latine Thymoetem) povis esti filo de Laomedono[6].
Ganimedo (Γανυμήδης) estis lia onklo.

Mitaĵoj[redakti | redakti fonton]

Konstruado de la muro[redakti | redakti fonton]

Laomedono konstruigis la fabelan muron de Trojo[7] de la dioj Apolono, kaj Pozidono, ambaŭ ekziligis de Zeŭso el Olimpo dum unu jaro (la mito ne diras la kialojn). Ili devis labori kontraŭ salajron por Laomedono kiu plue estris ili[8] , aŭ tiuj venis propravole, prenante la aspekton de du mortuloj, por provi la senmezuran kaj orgojlan insolenton de Laomedono[9]. Kelkafoje aldoniĝis la homo Eako ankaŭ elstaris parton de la muro, la plej fragila kie probable oni eniris[10]. Por aliaj[8], precize, nur Pozidono konstruis la muron kaj Apolono gardis bovaron cirkaŭ la monto Ida, apud la urbo. Finfine, la laboro estis finita, dioj atendis rekompencon kion la reĝo promesiĝis. Laomedono ĵurrompis kaj forpelis malbonfare diojn kaj krome minacis (kiel simplaj malliberuloj!) ilin ligi iliajn manojn kaj iliajn piedojn aŭ vendi ilin fore, eĉ ankaŭ ĵuris tranĉi iliajn orelojn[8]. Aŭ aliaj, la reĝo donis iometon, aŭ la trojano ne oferis bovarojn naskiĝis dum tiu jaro kiel li tamen promesis[11].

Dia kolero kaj junvirina oferado[redakti | redakti fonton]

Tio ĉi levis diokoleregon kontraŭ Laomedono kaj ĉiuj trojanoj. Dioj vengis. Trojanoj kaj troja regiono suferis de Apolono – tiam interalie dio pri medicino kaj malsanoj – epidemion [12] kion tiel mortigis homojn tiel detruis ankaŭ rikoltojn[13] aŭ ankoraŭ la infekta aero faris incendiojn en kamparo[14]. Pozidono, li mardio, inundis kampojn, aliformis ilin en maraj ebenaĵoj[15], tio ĉi forportis multajn homojn, kaj la dioj sendis maran monstron nomiĝis Keto (greke κῆτος) kiu hazardis sur la grundo ĉiu tago kaj detruis iojn kaj iujn.[16].
Ĉiuj timegiĝis antaŭe la ampleksa plago kaj ĉiuj kunigis por peti helpon el Laomedono ; La reĝo ordonis konsulti la orakolon de Apolono kiu, kvankam furioza, respondis ke trojanoj devis oferi al monstro junan gefilon kaj sorte kaj bedaŭrinde estis la juna filino mem el la reĝo, nomiĝis Hesionio[13][11].
Aliversie[17], oni ne unue iris al apolona orakolo, verŝajne oni timis pri lia kolero, kaj do oni adresis al la orakolo de Zeŭso-Amono en la plifora antikva Libio[18] : la trojanoj devis oferi al la kolerego de la monstro, junajn virinojn regule. Venis, tiam, la vicon de Hesionio, la filino de Laomedono. Hesionio ĉeniĝis je roko apud la marbordo atendante la monstron manĝos ŝin. Gepatroj oferis apud la virino ĉenita, funebrajn oferaĵojn kiel oraĵojn aŭ ankaŭ luksajn vestojn[19].

Heraklo la nepluatendita savisto[redakti | redakti fonton]

Poste sia naŭa laboro, Heraklo reveniĝis el la lando de Amazonoj[16], li alvenis en la Troadio[16], aŭ estis kiam li partoprenis meze el Argonaŭtoj[13]. La ŝipo de Argonaŭtoj proksimiĝis trojajn marbordojn, Laomedono sciigis al grekuloj ili ne estis bonvenataj. La reĝo timegis ilian grandan grekan ŝipon plenigitan kun batalistoj kvankam Argonaŭtoj, en kiu la ĉefo Jazono, ne komprenis tiun kaj konsideris ili ne estis sufiĉe multaj por kontraŭstari kaj simple li decidis foriĝis. Heraklo konsideris tion malgastamecon kiel ofendo kaj promesis li revenos militi Laomedonon[20].
Por aliaj[13], Argonaŭtoj entempestiĝis kaj finis apud trojaj marbordoj. Tiam Argonaŭtoj piediris kaj Heraklo gvidate de voĉo[19] vidis la junan virinon Hesionio, ligatan sur roko[13]. Ŝi diris al li la malfeliĉadojn kies trojanoj kaj ŝi vivis. La forta Heraklo disrompis liajn ĉenojn kiujn ligatan, eble je manoj[19], al fatala roko kaj eniris la urbon kaj promesis li mortigos la monstron ; Laomedono mem akceptis doni, kiel rekompencoj por tio, la du diajn ĉevalinojn[21] ofertiĝis de Zeŭso pro la homforkapto de Ganimedo[13]. Au Heraklo eksciis el la juna virino ankoraŭ ĉenata ke la reĝo oferi ĉevalinojn al iu, kies aŭguroj anoncis iam, kiu povos liberigi sian filinon kaj trojanojn el la monstro[22]. Tiel Laomedono ne povis antaŭscii lia savisto estis grekulo kaj plue Heraklo...
Heraklo mortigis la monstron Keto, danke muron stariĝis de Atena kaj de trojanoj : malantaue ĝin, la fama heroo ŝirmis kiam la besto postkuris el marbordoj al ebenaĵoj[23].
Heraklo estis gastigata en la urbo de Laomedono kaj de trojanoj : li venkis ilian longdauran plagon. Li do ricevis ĉevalinojn kaj ankaŭ la junan virinon[11] kiel danko por lia heroaĵo. Aŭ nur ĉevalinoj faris la rekompencon kaj oni lasis Hesionio decidi ĉu ŝi volis kuniri Heraklo au resti en Trojo. La princino preferis foriĝi sian landon preferante sian saviston ol siajn gepatrojn kaj timante siajn kunloĝantojn se la monstro revenus. Plenglore, Heraklo fidis trojanojn kaj Laomedono kaj petis ilin por ili gardis Hesionio kaj sia, nun, du zeŭsajn ĉevalinojn ĝis sia reveno el Kolĉido kie sia vojaĝo kun Argonaŭtoj devos konduki lin antaŭ tiuj eventoj[13]. Trojanoj ĝojegiĝis poste tiom malfeliĉaĵoj ; Laomedono, laŭ kelkaj aŭtoroj, ne tia, ĉar nun li devis efektive cedi siajn ŝategajn ĉevalinojn...[24].

Herakla troja milito : Laomedono mortiĝis[redakti | redakti fonton]

Heraklo (maldextra), kun sia pafarko, ekmortigas la reĝo Laomedono (dekstra). Oni povas vidi Hesionio malantaŭe maldekstre Heraklo, havante sian manon je mentono, signo de melankolio. Faco A de sigela ceramiko (latine terra sigillata), gaŭlia flakoneto, fino de 1-a, malfino de 2-a jarcento p.K. el nekropolo Lugone en la italia urbo Salò, konservata en la muzeo en Gavardo, Italio.

Kiam Argonaŭtoj revenis, Heraklo sendis kunulojn kies sia frato kiel heroldoj por peti sian rekompencon. Laomedono, li, ...malliberigis ilin. Ĉiuj liaj infanoj akceptis tion ĵurrompon krom unu, Priamo kiu helpis malliberulojn flui. Informiĝis, Argonaŭtoj batalis trojanojn [25]. Sed plikutime, oni pensas Argonaŭtojn ne batalis kaj Heraklo revenis pli poste.
Poste siaj laboroj[26], Heraklo ekiris por militi Trojo. Li mem kondukis 18 ŝipojn, aŭ 12, aŭ ankoraŭ nur 6, plenigitajn kun batalistojn[27]. Krom se tiuj nombroj inkluzivis ŝipojn el kunbatalistoj kiujn Heraklo alvokis. Laomedono surprizis ne atendante lin, do li ne havis grandan armeon ; kolektinte kelkaj trojaj batalistoj, kune, ili iris al grekaj ŝipoj – kiuj estis ekster la urbo – esperante bruliĝis ilin. Oikleso (Οἰκλῆς), reĝo de Argo, gardis la helena ŝiparo kaj mortiĝis tial grekuloj rifuĝis en ilian ŝipojn kaj foriĝis marbordojn. Tiam Laomedono revenis al urbo kie estis aliaj grekaj grupoj de batalistoj kiuj estis sieĝantaj Trojon. De tiuj estis Heraklo kaj siaj batalistoj, antaŭ la plej forta parto de la urbo kaj Telamono (Τελαμών), kiu sukcesis eniri la urbon[28]. Telamono eniris tra la plej fragila parto de la muro kio sia patro Eako konstruis[10]. Heraklo ne povis elteni Telamono unua eniriĝis Trojon kaj svingis sian spladon kaj kuris al lin. Telamono komprenis Heraklo ne eltinis alian estu pli forta ol li, kaj sin mallevis kolekti ŝtonaĵojn. Heraklo lin demandis kion li faris. Lerte Telamono al li respondis ke li elstaris lin altaron por lia venko kaj tion plaĉis Heraklon kiuj efektive estis venkinta kaj mortigis Laomedono dum la batalo kaj ĉiuj liaj filoj ankaŭ, krom Priamo[29][30].
Heraklo ne mortigis Priamo kaj reĝigi lin de Trojo ĉar li estis la sola filo kiu ne volis rompi la promeson kion Laomedono faris ; Heraklo donis fine Hesionio al Telemono, dankante lian bravon.[29]. Multaj trojaj batalistoj, loĝantoj pereis aŭ estis faritaj sklavoj pro la kolero de Heraklo. Krome, Heraklo permisis Hesionio alkondukis unu el kaptitoj ; Ŝi elektis sian fraton Podarkeso sed Heraklo diris li devis unue sklaviĝis kaj tiam ŝi povos aĉeti lin, tio kio ŝi faris donante sian kapvualon[29]. De tiam Podarkeso estis nomiĝis Priamo, nomo kio signifas greke aĉetita[31] tiel grekuloj malbone eksplikis al ili mem la nomon de tiu ĉefa rolulo de la Iliado kio rakontas pri troja milito, alia milito ankoraŭ suferis poste trojanojn. Kelkaj aŭtoroj tamen, pensas Priamo ne asisti herakla milito ĉar Laomedono sendis lin fore militi en Frigio[32][33].

Interpretoj kaj komentoj[redakti | redakti fonton]

En la fino de Bronzepoko, en orienta mediteranea regiono, cirkaŭ la 14-a13-a jarcento a.K., urboj konis pli atakoj. Riĉaj urboj kiel Trojo (kiu estis sur la bronzepoka komerca vojo inter la orienta mediteranea kaj la nigra maro kaj la nordlokoj de la egea maro) interesas atakistojn. Multaj urboj elstaris lignajn murojn kiujn atakistoj kutime brulis por eniri la urbon. Sed Trojo faris ŝtonan muron, nebruleblan.
Dareso el Frigio (fr: Darès de Phrygie) raportas Priamo-n denove fortikigis Trojon kaj ĝia ĉirkaŭmuro kaj, interalie faris ses pordojn tra ĝin[34].
Eustatio el Tesaloniko (Εὐστάθιος Θεσσαλονίκης), kristana ĉefepiskopo en la 12-a jarcento p.K., sugestigis, en siaj komentoj pri Iliado kaj Odiseo (Παρεκβολαὶ εἰς τὴν Ὁμήρου Ἰλιάδα καὶ Ὀδύσσειαν), ke Laomedono pagis laboristojn de la muro malplenigante la riĉajojn amasigitajn el la diaj temploj de Apolono kaj de Pozidono kaj ne redonis al ilin, tial, laŭ la mito, Laomedono ne pagis la salajron al la du dioj.


La juna ĉenigita virino oferdoniĝis al mara monstro kaj heroo liberigis ŝin estas simila temo el la mito de Perseo kaj Andromedo.
Palaifato[35] konsideras la monstron Keto (li diras antaŭe ĝi nomiĝas Keton) kiel potenca reĝo fakte kiu, kun sia ŝiparo, submetis ĉiujn aziajn marbordajn regionojn inkluzive Trojon. Se la anoj ne pagis al li tributon (tiam ne oni uzis monon kaj pagis kun ĉevaloj, bovoj aŭ junaj virinoj...), li detruis landon. Tiam Heraklo estis ĉi tie kun greka militistaro. Keto kaj siaj soldatoj elŝipiĝis kaj atakis la urbon. Laomedono dungis grekulojn, kaj ambaŭ, kun du armeoj batalis kaj mortigis Keto-n.
En Alexandra[36], Laomedono, maltrankvila pri la malbonaĵoj el sia filino, decidis ŝiposendis tri knabinojn el iu nomiĝis Foinodamo [37] al bestoj sur la okcidentaj plaĝoj de enigma lando de lestrugonanoj[38]. Laŭ Iliado, ŝajnas ke la pesto sendita de Apolono kvietigis sia dian koleron pri trojanoj, sed tio ne estas same por Pozidono ties kolero kontinuis en la troja milito en kiu li subtenis grekanojn kontraŭ trojanojn, illi, helpiĝis tiam de Apolono.


Strabo, la fama greka geografiisto, diris[39] ne estis pro la ĉevalinoj mem Heraklo militis, sed pro la ofendo kaj la nego al li mem de la solena promesa rekompenco el Laomedono.
La atako de Heraklo okazis antaŭe troja milito rakontata en Iliado kaj laŭ lego de Homero, neniu infano el Laomedono partoprenis[40]. Priamo ŝajne estis la lasta virinfano de Laomedono dum la troja milito kvankam ekzemple Teukro (Τεῦκρος), filo de Telamono kaj Hesionio, batalos en troja milito flanke grekulojn[41].
Dareso el Frigio diras Heraklo dungis grekajn ĉefojn kiel Telamono aŭ Peleo kaj anstataŭigis Oikleso, kiu gardis ŝiparon samtempe Heraklo sieĝis la urbon, kun, laŭ li, Kastoro kaj Polukso kaj plue Nestoro (Νέστωρ). Li aldonas grekajn ŝipojn alvenis nokte al promontoro de Sigiono (Σίγειον/Sigeum) apud Trojo[32].

Diktiso el Kreto (Δίκτυς ὁ Κρής) diras [6] Heraklo ne mortigis Priamo-n ĉar Hesionio petis la heroo lasi vivi sian fraton kiun tiam estis nur infano kaj do ne ligiĝis je liaj patraj agadoj Laomedono. Heraklo reĝigis la infanon. La aŭtoro faris nekutima malbona portreto de Priamo, kiel avarulo, volante kapti aliulajn havaĵojn kaj malbone traktis familiarulojn. Ankaŭ Higinuso (Lat. Hyginus) pensas Priamo kiel infano kiam li reĝiĝis[11].
Dareso el Frigio pensas Priamo ne estis samtempe Heraklo militakiris Trojon sed Laomedono antaŭ sendis lin kun armeo militi en Frigio[32][33]. Tial Heraklo indulgis Priamo. Sed kiam Priamo revenis al Trojo kun edzino kaj gefiloj (ĉu Priamo kaj Laomedono estas ambaŭ ne tre proksima por ke Priamo prenis sian familion tia fora?), iam li refortigis la urbon, li volis vengi. Li fine nur sendis la saĝulon Antenoro kiel ambasadoro ĉe grekuloj por ilin diri la novan trojan reĝon Priamo pardonus ilin se ili redonus al li sian fratinon Hesionio[34].

Sugestigoj[redakti | redakti fonton]


Ĉefaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Precize de Iliono, urbo fondita de Ilo (Ἶλος), la patro de Laomedono. Oni kutime konfuzas Trojo kaj Iliono sen scii vere malsamigi ambaŭ.
  2. Laŭ la fakto lia filo Priamo estis maljunuloj en la troja milito rakontata en Iliado. Do Laomedono ne vivas longtempe antaŭ la milito de kiu ne scias se estas vera aŭ se ĝi estas pri unu evento aŭ pluraj kaj plue ne oni scias precize la dato de la evento kantita de Homero. Malgraŭe, kutime, oni pensas troja milito okazis cirkaŭ la 14-a13-a jarcento, en la fino de bronzepoko en la orienta mediteranea regiono.
  3. 3,0 3,1 Pseŭdo-Apolodoro, Biblioteko, III, 12.3 france kaj greke angle
  4. (Latine) «Pinxit et Antigonen ausam contendere quondam
    cum magni consorte Iouis, quam regia Iuno
    in uolucrem uertit ; nec profuit Ilion illi
    Laomedonue pater, sumptis quin candida pennis
    ipsa sibi plaudat crepitante ciconia rostro»
    (Ekde la franca trakudo : Palaso reprezentis ankaŭ Antigona kiun iam aŭdacis konkuri kun la edzino de la granda Jupitero, kaj do la reĝino Junono aliformis ŝin birde ; nek Iliono nek sia patro Laomedono detenis ŝin, devenata blankan cikonion kovratan kun plumoj, ke ŝi aplaŭdis ŝin mem klakante bekon)
    Ovidio, Metamorfozoj, VI 93-97, latine kaj france angle
  5. Pseŭdo-Apolodoro, Epitomo (ἐπιτομή), VI 15c greke kaj angle
  6. 6,0 6,1 Diktiso el Kreto (Grk. Δίκτυς ὁ Κρής, lat. Dictys Cretensis), (latine) Ephemeris belli Troiani (Kronikoj de la troja milito), IV-22 latine france
  7. Kelkajfoje aŭtoroj parolas pri Pergamo (helene Πέργαμος [pErgamos]) konsiderante kiel la citadelo de Trojo kaj ne kiel la plisuda urbo Pergamo ; ekzemple Apolodoro en Biblioteko II 5.9 aŭ Pindaro en Olimpiaj VIII 55 ; france
  8. 8,0 8,1 8,2 Homero, Iliado, XXI 435 angle
  9. Sia Hubriso (greke ὕϐρις) ; Pseŭdo-Apolodoro, Biblioteko II 5.9.
  10. 10,0 10,1 Pindaro, Olimpiaj, VIII 40-61 latine kaj france
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 Higinuso (Hyginus), Fabeloj (latine Fabulae), 89 angla extrakto
  12. Greke λοιμὸν [loimOn] : pesto, malsanoj kontaĝaj - Pseŭdo-Apolodoro, Biblioteko, II 5.9.
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 13,4 13,5 13,6 Diodoro Sicila, Universala Historio, IV 42 greke kaj france angle
  14. Valerius Flaccus, (latine) Argonautica, Libro 2, 470 france
  15. Ovidio, Metamorfozoj, XI 194-217 angle latine kaj france
  16. 16,0 16,1 16,2 Pseŭdo-Apolodoro, Biblioteko, II 5.9 france kaj greke angle
  17. Valerius Flaccus, (latine) Argonautica, Libro 2, 480 france
  18. Tio signifas la antikvan Libion kiun por grekuloj estis pli malpli la norda Afrika ol la nuna malpli vasta Libio.
  19. 19,0 19,1 19,2 Valerius Flaccus, (latine) Argonautica, Libro 2, 450-549 france
  20. Dareso el Frigio, (latine) De excidio Trojæ historia (Historio pri la detruo de Trojo), 2 latine france
  21. Homero, Iliado, Kanto 5 [251] angle
  22. Valerius Flaccus, (latine) Argonautica, Libro 2, 480 france
  23. Homero, Iliado, Kanto 20 [144] angle
  24. Valerius Flaccus, (latine) Argonautica, Libro 2, 550-579 france
  25. Diodoro Sicila, Universala Historio, IV 49 greke kaj france angle
  26. Vidu ekzemple,Diodoro Sicila, Universala Historio, IV 31/IV 32 aŭ Pseŭdo-Apolodoro, Biblioteko, II 6.4
  27. 18 laŭ Diodoro Sicila, 12 laŭ Dareso el Frigio, 6 laŭ Homero;
  28. Diodoro Sicila, Universala Historio, IV 32 greke kaj france angle
  29. 29,0 29,1 29,2 Pseŭdo-Apolodoro, Biblioteko, II 6.4 greke kaj france angle
  30. Homero, Iliado, Kanto 5 [633] angle
  31. Podarkeso estis nomiĝita ἀπὸ τοῦ πρίασθαι laŭ Higinuso (Fabeloj, 89 angla extrakto) : πρίασθαι [~priassai] estas konjugacia formo de la verbo πρίαμαι [priamai] kiu kutime oni povas trakudi interalie kun aĉeti. Tio devenas simple Πρίαμος Priamo ; p. 730, Vortaro Greka-Franca, Abrégé du dictionnaire GREC FRANÇAIS, Anatole Bailly, Librairie Hachette, 1901 interete
  32. 32,0 32,1 32,2 Dareso el Frigio, (latine) De excidio Trojæ historia (Historio de la detruo de Trojo), ĉapitro 3 france
  33. 33,0 33,1 Eble Homero parolas pri tio en Iliado, Kanto 3 [181] france angle
  34. 34,0 34,1 Dareso el Frigio, (latine) De excidio Trojæ historia (Historio de la detruo de Trojo), ĉapitro 4 france
  35. Palaifato, Pri nekredeblaĵoj, 37
  36. Likofrono (Λυκόφρων), Alexandra, 951, angle greke
  37. Greke Φοινοδάμαντος, angle tradukita kiel Phoinodamos
  38. Greke Λαιστρυγόνων [laistrugOvov], angle Laestrygonians
  39. Strabono, Geografio, Libro 13 1.32 angla ekstrakto greke kaj france
  40. Homero, Iliado, Kanto 5 [633] angle
  41. vidu Homero,Iliado, Kanto 8 [285+] angle ; Pseŭdo-Apolodoro, Biblioteko, III, 12.7 france kaj greke angle
  42. france Darès le Phrygien