Titono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologia rolulo. Por aliaj signifoj vidu la paĝon 6998 Titono.
Eoso persekutadas rifuzantan Titonon, laŭ pentraĵo de la Pentristo de Aĥilo sur atika enoĥo (ĉ. 470-460 a.K.. Luvro).

Laŭ la helena mitologio, Titono (el la antikva greka lingvo Τιθωνός, «partnero de la reĝino de la tago»[1]) estis troja princo, filo de Reĝo Laomedono[2] kaj de akvonimfo nomiĝinta Strimo[3]. Aliaj versioj konsideras lin frato, anstataŭ filo, de Laomedono[4], kaj la nomo de lia patrino ankaŭ varias en kelkaj rakontoj, laŭ kiuj ŝi nomiĝis LeŭkipoPlacio. Bildigoj de Titono sur vazaj pentraĵoj de la 5-a jarcento a.K. prezentas lin kiel rapsodo portanta liron. Li estis klare priskribita en la Homera himno al Apolono[5].

La troja asteroido 6998 Titono ricevis sian nomon honore al ĉi tiu rolulo.

Titono kaj Eoso[redakti | redakti fonton]

Kiel sia frato Ganimedo, Titono elstaris pro sia beleco, tiamaniere ke la titanino Eoso, diino pri mateniĝo, pasie enamiĝis al ili. Tiu nekontrolebla sento verŝajne rezultis de malbeno ordonita de la amdiino Afrodito kontraŭ Eoso ĉar tiu lasta amindumis Areson. Kiel puno, Afrodito faris ŝin ree enamiĝadi al sinsekvaj mortemuloj. Ganimedo estis la unua kiu ricevis amproponon de la diino, sed li rifuzis ŝin. Do, Eoso forkaptis lin[6], kiel ŝi faris ankaŭ kun Kefalo kaj la aliaj homoj al kiuj ŝi enamiĝadis. La mitemo pri diino enamiĝanta al mortemulo estis tre antikva, sed kiam oni enmetis rolon por Zeŭso amara varianto aperis en ĝi[7]. Fakte, laŭ multaj versioj Eoso devis cedi sian amaton al Zeŭso, kiu ankaŭ enamiĝis al li pro lia eksterordinara beleco.

Eoso poste forkaptis Titonon kaj portis lin al lando nomiĝinta «Etiopio». Tiu ĉi nomo generis malkonsenton kaj malkongruon inter la diversaj rakontoj, ĉar laŭ la originaj fontoj Titono iĝis tiam reĝo de lando en Oriento, plimalpli en la regno kiu poste nomiĝis Asirio. Fakte, kelkaj fontoj asertas ke li regis la regionon nome de la asiria reĝo Teŭtamo, senjoro ankaŭ de Priamo. Titono konstruis belegan palacon en la urbo Ekbatano (Medujo) kaj fondis la urbon Suzo, laŭ la tradicio. Sed pro la nomo de la lando kie la paro setleĝis, multaj verkistoj konsideris Titonon praulo de la etiopanoj, eĉ reĝo de tiu ĉi lando en Afriko. Por kongruigi la du verŝajnajn lokiĝojn de la regno de Titono, oni deduktis diversajn teoriojn: translokiĝon de la familio el Afriko al Mezopotamio, setliĝon en Afriko kun posta porinvada ekspedicio ĝis Suzo, ignoradon de la ceterajn fontojn aŭ konsidero ke tiu Etiopio ne temis pri la sudegiptia regno, sed pri alia, samnoma, troviĝanta en Oriento.

La regatoj de Titono ricevis la nomon «kisianoj», honore al la mortema edzino de tiu reĝo, nomiĝinta Kisio[8]. Pro la apero de tiu ĉi figuro, kelkaj fakuloj, kiaj Huet, euhemere konsideris ke la parulino de Titono estis virino devenanta el Oriento, kaj pro tio la grekoj poezie identigis ŝin al Aŭroro. Ilia palaco en la suza akropolo daŭre staris ĝis la persa okupado[9].

Paro de diino kaj mortemulo nepre havas tragedian finon, do Eoso petegis al Zeŭso senmortecon por sia amato[10]. Zeŭso konsentis, eble por kompensi ŝin pro la perdo de Ganimedo[11]. Sed ŝi forgesis peti ankaŭ eternan junecon, do Titono suferis porĉiaman maljunecon, iom post iom perdis sian forton, ŝrumpiĝis kaj ne plu povis eĉ moviĝi[12]. Do la diino komencis senti naŭzon al li, enfermigis lin en ĉambro kaj forgesis lin por ĉiam[13]. En posta evoluo de la rakonto, Titono aliformiĝis en cikado aŭ en grilo, porĉiama vivanta kaj peteganta sian morton per la kriado «Mori, mori, mori...» (morti, en la latina)[14].

Sed antaŭe Eoso kaj li pasigis bonan tempon en feliĉo, dum kiu ili havis du infanojn: Memnono kaj Etiono. Ĉi tiu lasta iĝis reĝo de la Afrika Etiopio, sed estis mortigita fare de Heraklo kiam li venkis Busirison kaj velis supren sur rivero Nilo. Kaj Memnono iĝis elstara heroo pro sia partoprenado en la Troja milito. Titono sendis lin defendi la urbon de sia frato Priamo, post subaĉeto de tiu lasta per ora vinberujo[15]. Memnono komandis armeon de multnombraj etiopanoj kaj suzanoj, sed morto trafis lin en duelo kontraŭ Aĥilo. Ĉu pro la morto de sia filo, ĉu pro la aliformiĝo de Titono en insekto, Eoso ploradas ĉiumanete, provokante tiel la roson. Laŭ romia tradicio, cikadoj sin nutras per roso, larmoj de sia porĉiame amatulino.

La etimologio de la vorto «Titono» eble havas anatolian devenon, el Τῑτώ (Tītố), diino pri mateniĝo menciita de Kalimako, Likofrono kaj Hesiĥio. En la ĉiutaga lingvo, la grekoj uzis tiun nomon por difini maljunegan homon (ekvivalento de la kristana Metuŝelaĥ)[13]. Plie, la esprimo «Τιθωνοῦ γῆρας», laŭlitere titona maljunuleco, priskribis vivon tiel longa ke ĝi iĝas peza.

Eoso kaj Titono (ĉi tie nomiĝinta TinthuTinthun) inspiris pentra motivo ofte gravurata sur etruskaj bronzaj manspeguletoj aŭ fondita en basaj reliefoj[16].

Genealogia arbo de la Mitaj reĝoj de Trojo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Zeŭksipo
 
 
Skamandro
 
Ideo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Tooso
 
 
 
 
 
 
 
 
Kaliroo
 
Troso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Leŭkipo
 
 
 
 
 
 
Eŭridiko
 
Ilo
 
Leŭkipo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Leŭkipo
 
Laomedono
 
Placio
 
 
Kalibo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Urano
 
Geo
 
Strimo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Bukoliono
 
Abarbareo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Hiperiono
 
Tejo
 
 
 
 
 
 
 
Prodio
 
Antigono
 
Klitodoro
 
Asarako
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Astreo
 
 
 
 
Eoso
 
Titono
 
Kisio
 
Priamo
 
Hekabo
 
Lampo
 
 
Klitio
 
Timoeto
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Anemoj
 
Astreo
 
 
Emationo
 
Memnono
 
 
 
Troano
 
 
Arisbo
 
Hiketaono
 
 
Hesiono
 
Telamono
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Kefalo
 
 
 
 
 
 
 
 
Sibilo
 
Troro
 
 
 
 
 
Aleksiroo
 
Kilo
 
Astioĥo
 
Telefo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Titono
 
Faetono
 
Afrodito
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Kastianiro
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Astinoo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Laotoo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 


Titono en literaturo[redakti | redakti fonton]

Aŭroro kaj Titono, pentraĵo de Francesco de Mura (18-a jarcento).

La mito de Titono kaj Eoso inspiris multajn poemojn, inter ili:

  • La antaŭe menciita homera himno al Afrodito, en kiu la diino rakontas al Anĥizo la mizera maljunecon de Titono.
  • Ĵuseltrovita poemo pri Titono iĝis la kvara supervivanta verkaĵo de la poetistino Sapfo[17].
  • Poemo de Alfred Tennyson titolita Tithonus (origine Tithon), verkita en 1833 kaj reviziita en 1859, estas drama monologo en blanka verso kiu traktas la temon laŭ la vidpunkto de Titono. Malkongrue kun la origina mito, ĉi tie estas li mem, tiu kiu petis senmortecon. Kaj Aŭroro, anstataŭ Zeŭso, ebligis la malperfektan donacon. Poste, Titono petegas mortecon, laca pro sia neaparteno kaj al la mondo de la mortemuloj kaj al tiu de sia amata Eoso.[18].
  • Herder ankaŭ verkis poemon pri tiu ĉi temo, Tithonus und Aurora.
  • Tithonus, de Paul Muldoon, unuafoje publikigita en The New Yorker kaj poste inkludita en la libro Horse Latitudes (2006).
  • Tithonus, de A.E. Stallings, publikigita en la libro Archaic Smile (1999).[19]

Titono, filo de Kefalo[redakti | redakti fonton]

Krom la antaŭe priskribita, Titono estis ankaŭ filo de Kefalo kaj Eoso, kaj patro, laŭ kelkaj versioj, de Faetono[20]. Tamen, la plimulto de la rakontoj konsideras tiun lastan filo de Kefalo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Robert Graves. The Greek Myths.
  2. Homero. Iliado, 20.237.
  3. Johano Tzetzes. Pri Likofrono, 18.
  4. Servio. Pri Georgicae de Vergilio, 1.447 kaj 3.48.
  5. Homera himno al Apolono, 165-173.
  6. Anĥizo, plia mortemulo de la troja reĝfamilio, estis ankaŭ forrabita de enamiĝinta diino, ĉifoje Afrodito. La diino uzis tiam la ekzemplon de Titono por konvinki Anĥizon, laŭ la Homera himno al Afrodito, 218 kaj sekv.
  7. Ĉefe se oni komparas tiujn rakontojn kun la originaj, kiaj tiu feliĉa pri Seleno kaj Endimiono, mito kiun oni ankaŭ trovas en Malgrandazio. Peter Walcot: The Homeric 'Hymn' to Aphrodite': A Literary Appraisal, ĉe Greece & Rome 2-a serio, 38.2, paĝ. 137-155 (octobro 1991). Tiu fakulo konsideras la miton de Titono korekto de tiu, pri Ganimedo. La sukcesa fino de tiu lasta, kiu eĉ akiris nemortecon, povintus kuraĝigi kaj esperigi Anĥizon.
  8. Herodoto. Historioj, 5.54.
  9. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 1.42.2.
  10. Homera himno al Afrodito.
  11. Horacio. Odoj, 3.20.
  12. Skolioj pri Apolodoro el Rodiso, 3.115.
  13. 13,0 13,1 Heziodo. Teogonio, 984.
  14. Ovidio. Fasti, 1.8.4.
  15. Servio. Pri Eneado de Vergilio, 1.493.
  16. Kiel sur tiu konservita en la Vatikanaj muzeoj, Museo Gregoriano Etrusco, acc. no. 12241 (publikita fare de Marilyn Y. Goldberg, "The 'Eos and Kephalos' from Caere: Its Subject and Date" American Journal of Archaeology 91.4 [Oktobro de 1987:605-614] paĝ. 608 fig. 2.).
  17. La poemo estis publikigita unuafoje fare de Michael Gronewald kaj robert W. Daniel en Zeitschrift für Papyrologie und Epigraphik 147, 1-8 (2004). Tradukis ĝin en la anglan Martin West, kiu publikigis la rezulton en Times Literary Supplement 21, junio de 2015. Duono de la poemo estis antaŭe malkovrita, sed la plena restaŭrita versio ne aperis ĝis ĝia publikigo fare de M.L. West en “The New Sappho,” Zeitschrift für Papyrologie und Epigraphik 151 (2005), 1-9.
  18. Victorian Web:Alfred Tennyuson's [1].
  19. [2]
  20. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.14.3.