Fasti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Fastiplilatine dies fasti [1] (favoraj tagoj), estis la jaraj tagoj en kiuj, en la antikva Romo estis permisite pritrakti publikajn kaj privatajn aferojn; al ili estis oponataj la “tagoj nefaŭstaj”, (latine: dies nefasti) dum kiuj ne licis negoci aŭ politiki en Senato ktp. Iom post iom la vorto transiris al la signifo de kalendaro kaj ankaŭ de kroniko.

La fasti en la antikva Romo estis dekomence jaraj kalendaroj (fasti jaraj), pretigitaj kaj publikigitaj de pontifex maximus, kiuj regulis la vivon de la romianoj sciigante pli ol la kalendarajn Iduojn ktp, la tagojn en kiuj oni devis konsideri lica aŭ nelica la pritraktadon de ĉiuspecaj negocoj. La neliceco perceptiĝis pro la fakto ke tiuj tagoj estis konsekritaj al la dioj.

Fasti Anziaj Grandaj literoj skulptitaj en ŝtono. 1-a jarcento a.K., antaŭ ol Julio Cezaro estis enkondukinta la julian kalendaron (46 a.K.).
Prenestaj Fasti, pretigitaj de Marko Verrio Flako.

Sinsekve la fasti (kalendaroj) fariĝis fasti consulares, fasti annales, inter kiuj menciendaj Fasti Anziati kaj Fasti Kapitolaj ktp.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Fasti (fastoj) estas pluralo de la latina adjektivo “faustus”, plej kutime uzata kiel substantivo. Tiu vorto siavice devenas de “fas”, kiu signifas “kio permesita”, nome “kio estas bona antaŭ la okuloj de la dioj.”

La faŭstaj tagoj, la Fasti dies, estis tagoj en kiuj oni povis edz(in)ĝi, asembleumi, diskuti en tribunaloj... Se tio efektiviĝus en en tempoj de "nefas" tio provokus la venĝon de la dioj.

La sama vorto “fasti” estis utiligita por indiki listojn de la “tempoj”. La elemento “tempo” distingis la “fasti” (kalendarojn) el la regesta, simplaj registroj kun listoj de propraĵoj aŭ aktivecoj kaj vendo-akiraj aktoj ktp.

Kalendaroj[redakti | redakti fonton]

La Fasti Diurni (tagaj fasti), urbaj kaj rustikaj, estis speco de jarlibroj, enhavantaj la datojn kaj indikojn por la religiaj ceremonioj, memorigantaj la tagojn por la tribunalaj diskutoj, por la merkato, por divido de la monato, kaj tiel pli. Ĉar la roma popolo, kiu devis konfidi en tiuj informoj, estis profunde analfabeta, tiuj kalendaroj estis ekspoziciitaj en Forumo komence de ĉiu monato. Tiu tago estis nomata Calenda (kalenda) tago pro ĝia derivado el “calare” (kalare), nome “alvoki, kunvoki”. Tiuj kalendaroj estis en la ekskluziva kompetento de la Pontifika Kolegio

En 304 a.K. Gneo Flavio[2], sklavo liberigita kiu pro la plenumitaj funkcioj fariĝis spertulo pri la romia jurisprudenco, enkondukis la kutimon publikigi en la forumo informilon skulptitan en la ŝtono, kutime sur la kvar fasadoj de retangula solido, kun la indiko de Fasti, krom mallongaj referencoj al venkoj, mirindaĵoj, kaj samspecaj gravaj eventoj. Tiu listo startigis la kalendaron skribitan, nome la roma kalendaro, en kiu ĉiu semajno esti dividita en ok tagoj[3], ĉiu indikita per la literoj de A ĝis H. Ĉiu tago estis signita per aparta litero indikanta ĝian naturon. Tiamaniere la litero F anstataŭis Fastus, la N Nefastus, NP Nefastus Priora ("nelica antaŭ tagmezo”), Q Reĝo C.F indikis Quando rex (sacrorum) comitiavit fastus ("lica post kiam la reĝo de sanktaĵoj aperis en asembleo"), C Comitialis ("tagoj por la asembleoj"), EN sugestis Dies intercisus, endotercisus ("nefastaj ĉe la komenco kaj ĉe la fino, sed fastaj en la mezo").

La kampara popolo celebradis malpli ol urbanoj festojn, oferojn, ceremoniojn, kaj pro tio ĝi havis sian propran kalendaron kun indikataj apenaŭ datoj de la kalendoj, naŭoj, iduoj, foiroj, zodiakaj signoj kaj memorigiloj pri kamparaj laboroj de la monato

Estis elfosita rimarkinda nombro da tiuj kalendaroj, sed neniu el ili ŝajnas datebla antaŭ la epoko de Cezaro Aŭgusto. La kalendaro de Prenesto (landeto najbare de Romo), malkovrita en 1770, ellaborita de la fama gramatikisto Marko Verrio Flako, entenas la monatojn de januaro, marto, aprilo kaj decembro. La fasadoj informas pri la festoj, kiel ankaŭ pri la triumfoj de Cezaro Aŭgusto kaj Tiberio kaj kristana versio de la oficiala kalendario, ellaborita de Polemio Silvio en 449.

Romaj oficialaj kronikoj[redakti | redakti fonton]

La Fasti Magistrales (Aŭtoritataj), la Annales [analaj, jaraj] aŭ la Historici (historiaj) pritraktis la festojn kaj ĉion kio koncernis diaĵojn, kaj la romiajn oficialaĵojn; okupiĝis pri la imperiestroj, ŝarĝoj kaj tagoj al ili dediĉitaj... Pro tio ili estos nomata “magni” (kalendaroj precipaj). Precipe pro tio iom post iom fasti akiris la signifon de kronikoj aŭ aŭ analoj kiel ekzemple, “fasti consulares”.

Fasti konsulaj[redakti | redakti fonton]

La “Fasti konsulares” estis praktike oficialaj kronikoj en kiuj, ĉiujare, oni indikis la nomon de la romiaj konsuloj kaj de aliaj regantoj, foje kun aldonaĵoj pri gravaj eventoj okazintaj dum la jaro.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • GUILLÉN, José. Urbs Roma. Vida y costumbres de los romanos III. Religión y ejército. Editorial Sígueme. Salamanca 2004. ISBN 84-301-0801-7
  • Feeney, Denis (2008). Caesar's Calendar: Ancient Time and the Beginnings of History. Berkeley, Los Angeles, London: University of California Press. ISBN 0-520-25119-9.
  • Greswell, Edward (1854). Origines Kalendariae Italicae I. Oxford: University Press.
  • Hooke, Nathaniel (1823). "The Capitoline Marbles; or, Consular Calendars: an Ancient Monument". The Roman History from the Building of Rome to the Ruin of the Commonwealth Illustrated with Maps VI (new ed.). London: C & J Rivington, etc. pp. 369–484.
  • Sigonii, Caroli (MDLVI). Fasti Consulares ac Triumphi Acti a Romulo Rege usque as Ti. Caesarem. Eisusdem in Fastos et Triumphos, Id Est in Universam Romanam Historiam Commentarius (in Latin). Venetiis: Apud Paulum Manutium, Aldi F.
  • Jörg Rüpke: Fasti sacerdotum. Die Mitglieder der Priesterschaften und das sakrale Funktionspersonal römischer, griechischer, orientalischer und jüdisch-christlicher Kulte in der Stadt Rom von 300 v. Chr. bis 499 n. Chr. 3 Bde, Steiner, Stuttgart 2005 (Potsdamer Altertumswissenschaftliche Beiträge, Bde. 12I–III)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (Fasti -orum aŭ Fastus, -uum. Columella IX,14,12.
  2. Suetonius Gram. 17.
  3. Temas pri “nundinum” kiu signifis (periodon) de naŭ tagoj. En Romo ankoraŭ ne komeciĝis la orienta sistemo de la septagoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

[1] en Vikimedia Komuna