Antigona (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Antigona
pentrita de
Frederic Leighton, 1882

Antigona (greke: Αντιγόνη, Αντι-γόνη, "Kontraŭgenero", signifanta "La malon de siaj prauloj") estas la nomo de du malsamaj virinoj en greka mitologio.

Filino de Edipo[redakti | redakti fonton]

Vidu ĉefan artikolon Antigona.

Antigona estis la plej bone konata filino de Edipo kaj Jokasta, aŭ, laŭ la pli malnova rakonto, de Eŭriganeja. Tamen, pro la incesta naturo de ilia rilato, Antigona ankaŭ estas duonfratino de Edipo kaj nepino de Jokasta.

La karaktero de Antigona kaj la okazaĵoj en ŝia vivo provizis allogan temon al la grekaj tragedipoetoj. Sofoklo inkludis detalojn pri ŝia vivo kaj morto en siaj dramoj Antigona kaj Edipo ĉe Kolono. Eŭripido, ankaŭ verkis alian dramon nomitan Antigona. Nun perdita, ĝi estas parte konata per citaĵoj hazarde konservitaj de aliaj verkistoj, kaj de tekstopartoj en lia Foenisae (?, en:Phoenissae).

Koncerne la tempan ordon de eventoj, almenaŭ, Sofoklo disiĝis de la originala legendo: Laŭ la originalo, la enterigo de Poliniko okazis dum Edipo ankoraŭ troviĝis en Tebo, ne post lia morto en Kolono. Ankaŭ, koncerne la tragikan finon de Antigono, Sofoklo malsamas de Eŭripedo, laŭ kiu la katastrofon evitigis interveno de Dionizo, kaj ĝin sekvis la geedziĝo de Antigona kaj Haemon.

En la versio de la legendo de Hyginus, bazita verŝajne sur tragedio de iu sekvanto de Eŭripedo, Antigona, transdonita de Kreono al Haemon por ekzekutiĝo, estis sekrete fuĝigita de li kaj kaŝita en kabaneto de ŝafaristo, kie ŝi naskis por li filon, Maeon. Plenkreskiĝinte, tiu vizitis iujn funebrajn ludojn ĉe Tebo, kaj oni lin rekonis per marko de drako sur lia korpo. Tio rezultigis la malkovron ke Antigona ankoraŭ vivas. Heraklo vane pledis ĉe Kreono por Haemon, kaj tiu mortigis kaj Antigonon kaj sin por eviti la venĝon de sia patro.

La sceno de la interveno de Heraklo aperas sur pentrita vazo.[1] La metado de Antigono de la korpo de Poliniko sur la funebran ŝtiparon montriĝas sur sarkofago en la vilao Pamfili en Romo, kaj estas menciita en la priskribo de antikva pentraĵo de Filostrato,[2] kiu diras ke la flamoj konsumantaj la du fratojn aparte disbrulis, indikante ilian neŝanĝeblan malamon, eĉ postmorte.

La rakonto pri Antigona jam estadas populara temo por libroj, dramoj, kaj aliaj verkoj, inkluzive de:

Filino de Eŭritiono[redakti | redakti fonton]

Malsama Antigona estis la filino de Eŭritiono kaj la edzino de Peleo.

Peleo kaj Telamon, lia frato, mortigis sian duonfraton, Foko, kaj fuĝis el Aegina por eviti punon. En Ftio, Peleo estis pekpurigita de Eŭritiono kaj edziĝis al Antigona, filino de Eŭritiono. Peleo hazarde mortigis Eŭritionon dum ĉasado de la Kalidonia Virporko kaj fuĝis el Ftio.

Pri la murdo de Eŭritiono Peleon pekpurigis Akasto en Iolko. Ankaŭ en Iolko, Peleon malvenkis en luktomatĉo en la funebraj ludoj de Pelio, la patro de Akasto, Atlanto. Astydameia, edzino de Akasto, enamiĝis al Peleo, sed li ŝin rifuzis. Amara, ŝi sendis mesaĝiston al Antigona por false raporti al ŝi, ke Peleo estas edziĝonta al la filino de Akasto. Antigona sin pendumis.[3]

Astydameia tiam diris al Akasto ke Peleo provis ŝin perforti. Akasto kunprenis Peleon en ĉasad-veturon, kaŝis ties glavon, kaj forlasis lin tuj antaŭ atako de centaŭraro. Ĥirono, la saĝa centaŭro, redonis la glavon de Pelao, kaj Pelao sukcesis eskapi. Li prirabis Iolkon kaj dismembrigis Astydameia-n, kaj tiam marŝigis sian armeon tra inter la partojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Heydermann, Über eine nacheuripideische Antigone, 1868.
  2. Imag. ii. 29.
  3. Apolodoro, iii. 13.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]