Pelio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Jazono kaj Pelio

Pelio (helene Πελιάς, latine Pelias) estis en la helena mitologio filo de la mara dio Pozidono kaj sia amantino Tiro, edzino de Kreteo, fondinto kaj reĝo de Jolko.

Pelio uzurpis regadon super Jolko perforte kaj kontraŭleĝe. Heredanton de la trono Esonon eksigis kaj post jaroj ankaŭ ne agnoskis pretendon de Esona filo Jazono. Pelio direkte ne rifuzis lin, sed kondiĉe de li postulis akiron de la ora ŝaffelo el la fora Kolĉido. Posedis ĝin la reĝo Eeto, kiu iam akceptis junan Frikson, kiun virŝafo kun la ora felo alportis el fora Orĥomeno. Eeto konsideris la oran ŝaffelon simbolon de sia reĝa potenco. Por ke Jazono akiru ĝin, devis plenumi tre malfacilan taskon: per sovaĝaj virbovoj plugi kampon kaj masakri soldataron el drakaj dentoj. Sed Jazono havis fortajn liganojn, diinojn el Olimpo kaj Medeon, Eetan filinon. Tiu per sorĉoj helpis superi la taskon kaj ŝteli la oran ŝaffelon. Post tiu ĉi faro Eeto persekutis ilin, sed ĉe tio perdis sian filon Apsireon kaj fine devis pri persekutado rezigni, ĉar Jazono edziĝis kun Medeo kaj kune ili revenis en Jolkon. Ĉiuj ĉi eventoj estas priskribitaj en vasta mito pri Argonaŭtoj.

Post longa suferplena vojaĝo Jazono venke revenis Jolkon, sed eĉ post plenumo de malfacila tasko Pelio ne volis redoni la regadon al li. Medea kaj li interkonsentis při murdo de Pelio. Per nekonscia helpo de Peliaj filinoj efektivigis Medea sorĉan ceremonion. Sub preteksto de Pelia rejunigo preparis Medea sorĉan dekoktaĵon kiun la filinoj enverŝis en vejnojn de li. Sed la dekoktaĵo fakte ne estis sorĉa kaj okazigis Pelian morton. La filinoj de Pelio ekzaltiĝis pro tio. Jazono tamen ne fariĝis reganto en Jolko. Pro agoj de li kaj de Medea Akasto, Pelia filo, elpelis ilin el la urbo.



Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Peliás en la ĉeĥa Vikipedio.