Eteoklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eteoklo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Okupo reganto
Patro Edipo
Patrino Jokasta
Gefratoj AntigonaPolinikoIsmena
Infanoj Laodamanto
vdr

Eteoklo laŭ la vortaro PIV estas la Esperanto-formo de la greka figuro Ἐτεόκλης - Eteokles el la helena mitologio.

Eteoklo kaj Poliniko, olea pentraĵo fare de Giovanni Battista Tiepolo

Eteoklo estis filo el la senscie incesta geedzeco inter Edipo kaj Jokasta. Li havis unu fraton Poliniko, kaj du fratinojn, Antigona kaj Ismena.

Samkiel Edipo kaj pluraj aliaj familianoj, ankaŭ Eteoklo laŭ la mitologio iĝis viktimo de malbeno de la familio Labdakidoj. Post la foriro de la reĝo Edipo el la greka urbo Tebo, ĉefurbo de la regno Beotio, estis interkonsentite ke la fratoj Eteoklo kaj Poliniko alterne dum po unu jaro estu reĝo de la regno. Post lia unua reĝa jaro, Eteoklo rifuzis transdoni la reĝecon al sia frato. Poliniko foriris al la greka urbo Argo, ĉefurbo de la greka regno Argolando sur la duoninsulo Peloponezo, kaj tie kolektis armeon por konkeri Tebon kaj perforte preni la reĝan postenon, je kiu li rajtis. Ekestis arda batalo pri la urbo: Ĉe ses el la sep pordegoj de la fortika ĉirkaŭurba remparo, venkis la soldataro de Eteoklo, kaj ĉe la sepa pordego la du fratoj en persona interbatalo mortigis sin reciproke.

Bazo de la mitologia legendo probable estis vere ekzistinta, historia reĝo "Eteoklo" el la 13-a jarcento a.K., ĉar en antikva hitita teksto estas menciita iu reĝo de la greka urbo Tebo kun nomo "Taŭagalaŭa" (konsonantoj T-G-L), kion iuj lingvistoj laŭ komparoj de aliaj grekaj vortoj transskribitaj al la hitita lingvo opinias identigi kiel "Eteoklo" (konsonantoj T-K-L). Same en hititaj tekstoj menciiĝas la mitologia reĝo Kadmo de Tebo.

Antaŭe:Mitaj reĝoj de TeboPoste:
EdipoEteokloKreono