Aŭroro (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Auroro de Guercina, 1621-23 (plafona fresko en Casino Ludovisi en Romo)

Aŭroro, ( latine Aurora) estis en la romia mitologio diino de matena ĉielruĝo. Ŝi estis identigata kun helena diino Eoso kaj slava diino Zora. Latine Aurora signifas Matenstelon aŭ mateniĝon.

Laŭ mitologio ŝi estis filino de titano Hiperíono kaj lia edzino titanino Teja. Aŭroro estis bela kiel mateniĝo kaj ankaŭ amis ĉion belan, precipe belajn virojn. Kiam iu ekplaĉis al ŝi, simple rabakiris lin. Ŝia unua edzo estis titano Astreo. Ili havis kune multe da posteuloj, inter ili preskaŭ ĉiujn stelojn kaj ventojn. Poste ŝi ekamis Melampodan filon Kleiton, atenan heroon Kefalon kaj faman ĉasiston Orionon kaj ĉiujn unu post la alia rabakiris. Sammaniere uzurpis ankaŭ sian plian edzon Titonon, filon de troja reĝo Laomedono. Ŝi vivis kun li sur fino de la mondo, kie li fariĝis reĝo de Etiopoj. Ŝi amis lin tiom, ke de la plej alta dio Zeŭso petakiris por li senmortecon. Ĉar forgesis peti por li ankaŭ eternan junecon, antaŭ ŝiaj okuloj li maljuniĝis kaj fine ŝrumpiĝis je grilo (aŭ iom pli poeziece je cikado). Kun li ŝi havis du filojn: Emationon kaj Memnonon. Emationo mortis preskaŭ nekonata, sed Memnono plenkreskis en unu de la plej belaj viroj. Dum la Troja milito li venis helpi al sia onklo Priamo. Post morto de Priama filo Hektoro li fariĝis supera komandanto de trojaj trupoj, sed baldaŭ falis en duelo kontraŭ aĥaja heroo Aĥilo. Eoso transportis lian kadavron en Etiopion, sed neniam toleriĝis kun lia morto. Larmoj, kiuj ŝi verŝas super li, ĉiumatene aperas sur tero kiel roso. Grekoj prezentis Eoson (Aŭroron) al si kiel belan virinon en safrankolora robo. Bildigis ŝin kun grandaj flugiloj kaj kutime sur veturilo tirata per blankaj aŭ rozkoloraj flugilhavaj ĉevaloj.


Reflektoj en arto[redakti | redakti fonton]

Pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Durida pentraĵo sur pokalo Eoso funebras super morta filo Memnono el la jaroj 490 ĝis 480 aK., nun en Luvro
  • N. Poussin Auroro kaj Kefalo el la jaro 1630, Nacia galerio (Londono)
  • L. Silvestr pli juna. Auroro vekigas Lunon el la jaro 1715

Statuoj[redakti | redakti fonton]

Muziko[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aurora (mytologie) en la ĉeĥa Vikipedio.