Cikadedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fidicina mannifera

Cikadedoj estas familio de insektoj de la Hemiptera ordo kaj la subordo homopteroj.

Olecikado (Graptopsaltria nigrofuscata) estas specio el cikadedoj, kies korpo estas nigra kaj longa je 4 cm, kun brunaj flugiloj. Plej ofte la specio troveblas en Japanio. Ĉar ĝia ĉirpado sonas kvazaŭ bolanta oleo, japanoj nomis ĝin "abura-zemi (油蝉)" t.e. "ole-cikado". Ĝi kutime ekĉirpas posttagmeze, en la plej varmaj horoj de la tago, tial ĉirpado de olecikadoj amplifikas la varmecon de somera tago.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]