Jupitero (dio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri romia dio. Se vi serĉas informojn pri la samnoma planedo, vidu la paĝon Jupitero (planedo).
Jupitero en 1811-a pentraĵo de Jean Auguste Dominique Ingres.

Jupitero estas romia similaĵo de grekia dio Zeŭso. Li estis la plej alta el dioj. Komence li estis ligata prefere kun elementoj. Estis mastro de ĉielo, tondroj kaj fulmoj, pli poste estis al li ankoraŭ aldonita rolo de protektanto de Romia imperio kaj leĝoj.

La Romianoj kredis, ke lia favorinklino estas signifa momanto en milito, ĉar li estas signita donacanto de venko, kaj tial ili strebis akiri lian favoradon.

Meze de septembro okazis solenoj honore de Jupitero, konsistanta el oferoj, solenaj procesiaj marŝadoj kaj ludoj en cirko. Kulto de Jupitero, kun kiu ofte koincidis diversaj kultoj de orientaj religioj, persistis ĝis tempo de frua kristanismo. La plej granda, plej malnova, plej impona kaj plej grava templo konsekrita al Jupitero kune kun lia edzino Junono kaj kun Minerva staris sur Kapitolo. Ĝi estas konservita nur en fragmentoj de fundamentoj de la Kapitola muzeo.

Deveno[redakti | redakti fonton]

Jupitero estas origine hindoeŭropa diaĵo de ĉielo. La nomo Jupitero venis de la hindeŭropa Dʰ(e)h₁s ph₂tér. La esprimo estas derivita de la radiko Djaus kaj havas paralelojn en nomoj Zeŭso pater (greka), Djaus Pitar (veda Ĉiela patro), Tiro (germ.) k.a.

Ĉe li estas trovebla atributo de la perdita mano. Dum liaj solenoj li estis prezentata per viro sur veturilo en kostumo kun kovrita dekstra antaŭbrako, same kiel ĉe germana Tiro kaj ĉe friza dio Sabazio, kiu estis bildigata kun bronza dekstra mano ornamita per simboloj de boneco kaj afableco.

En vedoj lian funkcion rolis Djaus Pitar, origine la plej aĝa diaĵo. En multaj hindoeŭropeaj religioj li estis pli poste ombrigita de origine pli malaltaj diaĵoj (de Odino ĉe nordaj germanaj triboj, de Indro ĉe hindoj) aŭ li tenis sin la estran pozicion en triopo de la plej altaj diaĵoj (kelta Teŭtato, balta Dievs, romia Jupitero kaj greka Zeŭso). En la slava panteono li verŝajne aperis kiel Svarogo, bazo de kies nomo estas hindoeŭropa svar (lumo), kaj koheras ankaŭ kun sanskrita esprimo svarga (ĉielo) kaj írana hvar (suno).


Al Jupitero la Romianoj dediĉis tagon de la semajnoĵaŭdon.

Lia birdo estis la aglo, kaj lia besto estis la virbovo. Li donis sian nomon al la planedo Jupitero, la plej granda planedo de la sunsistemo.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jupiter (mytologie) en la ĉeĥa Vikipedio.