Plejono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La Plejadoj, filinoj de Plejono kaj Atlaso. Pentraĵo de Elihu Vedder, 1910. Metropolitana Muzeo, Novjorko.

Laŭ la helena mitologio, Plejono (el la greka Πληιόνη, multnombra [1]) estis unu el la oceanidinoj, filino do de la titanoj Oceano kaj Tetiso. Ŝi kutime loĝis en la monto Kileno, en Arkadio[2].

Oni inkludas ŝin inter la Epimelidoj, nimfoj de la ŝafoj, kaj tiel ŝi prezidis la reproduktadon de la bestoj (ŝia nomo signifis multipliki, kaj ŝia nepo Hermeso estis la zorganto pri bredado de bestoj). Kaj Ovidio[3] kaj Higeno[4] nomis ŝin EtroAetro, kiu signifas sennuba ĉielo.

Partnero kaj idaro[redakti | redakti fonton]

El ŝia rilato kun la titano Atlaso naskiĝis Hiaso, la Plejadoj (kiuj estis transformitaj en stelojn kiam ili forfuĝis de la obstina persekutado de la ĉasisto Oriono) kaj la Hiadoj, kiuj ankaŭ iĝis steloj, ĉifoje kiel premio pro varti la infanan dion Dionizo.

La Plejadoj

La Hiadoj

Hiaso

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Harry Thurston Peck's Harper's Dictionary of Classical Antiquities (1898)
  2. Apolodoro.Mitologia biblioteko, 3.10.1.
  3. Ovidio.Fasti, 171
  4. [[Higeno (verkisto)|]]. Fabloj, 192.