Opiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Opiso (en akada lingvo, UpîUpija) estis antikva urbo de Babilono, ne for de la moderna Bagdado. Ĝia preciza situo ne estas konata, sed laŭ kelkaj tekstoj akadaj kaj grekaj, ĝi situis en la orienta riverbordo de Tigriso, proksime al la rivero Dijala.

Opiso aperis unuafoje en la fontoj en la 2-a jarmilo a.K.. En la 14-a jarcento a.K., ĝi iĝis ĉefurbo de administra regiono de Babilono.

La babilonanoj konstruis la reĝan kanalon inter la riveroj Eŭfrato kaj Tigriso, kiu finiĝis proksime de Opiso. Nebukadnecar la 1-a starigis muregon inter la du riveroj por protekti sian landon kontraŭ ebla invado de la medoj, kiu ankaŭ finiĝis proksime de Opiso.

En oktobro 539 a. K., Nabonido defendis Opison disde la Aĥemenida Imperio, sub la estrado de Kiro la 2-a. La babilonanoj estis venkitaj kaj la loka loĝantaro ribeliĝis kontraŭ la registaro. Kiro kaptis Babilonon sen grandaj malfacilaĵoj. Opiso estis inkluzivita en la Persa reĝa vojo, kiu ligis la ĉefurbon de Elamo, Suzo, kun la kerno de Asirio, kaj poste kun la ĉefurbo de Lidio, Sardeso.

En septembro de la jaro 331 a.K., la makedona reĝo Aleksandro la Granda venkis la persan reĝon Dario la 3-a en la batalo de Gaŭgamelo, kaj eble alpropriĝis de Opiso kiam ankaŭ forprenis Babilonon. Kelkajn jarojn poste, Aleksadro, post la ribelo ĉe la rivero Hifazo (nune, Beas), estis devigita retroiri post la longa militkampanjo de Hindio, kaj lia armeo ribeliĝis en Opiso (aŭtuno de 324 a. K.). Por ke liaj makedonaj kaj persaj subuloj harmonie kunvivu, li okazigis fratecan ĵuradon antaŭ 9.000 persoj kaj makedonoj en Opiso, edziĝis al Statejra (filino de Dario) kaj entreprenis milojn da geedziĝoj inter siaj oficiroj makedonaj kaj la persaj nobeloj en Suzo, antaŭ la alveno en Opiso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]