Nabonido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reliefo pri Nabonido adorante la sunon.

Nabonido (en akada lingvo Nabû-nāʾid) estis la lasta reĝo de la Novbabilona Imperio (556 a.K. - 539 a. K.) Lia regado finiĝis per la falo de Babilono antaŭ la perso Ciro la 2-a.

La deveno de Nabonido ne estas tute klara. Surbaze de elementoj tiaj kiaj liaj aludoj al la asiria reĝo Asurbanipalo en reĝaj propagandaj tekstoj aŭ lia specifa intereso pri Harran, la lasta rezista fokuso asiria post la falo de Ninivo en la jaro 612 a. K., oni sugestis ke li estis asiridevena Krome, oni sugestis ke li havas ankaŭ okcident-aramean originon.[1] Pri kio oni certas estas ke li ne apartenis al la antaŭa dinastio kaj ke li surtroniĝis post venko super la juna reĝo Labaŝi-Marduk en la jaro 556 a. K. Verŝajni li legitimis sian alprenon de la trono per geedziĝo kun Nitokriso, filino de Nebukadnecar la 2-a kaj vidvino de Neriglisar.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Beaulieu 2006, p. 200.