Nabonido-cilindro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cilindro de Nabonido.

La Nabonido-cilindro estas longa teksto en kiu Nabonido (556-539 a. K.), la lasta reĝo de la Novbabilona Imperio, priskribas la riparojn de tri temploj: la sanktejo de la luna dio Sin en Harran, la militista diino Anunitu en Sippar, kaj la suna dio Ŝamaŝ en Sippar.

Oni eltrovis du kopiojn de la teksto, enskribitaj en akada kojnoforma skribo sur cilindroj por esti uzataj kiel fundamentaj deponejoj. Unu el ili, eltrovita en la palaco de Babilono, nuntempe troviĝas en Berlino, dum la alia, el Sippar, troviĝas en la Brita Muzeo de Londono. La teksto estis redaktita post la reveno de Nabonido el lia restado en la araba oazo Taima, sed antaŭ la konkero de a persa reĝo Ciro la 2-a, kiu estas menciita kiel ilo de la gedioj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Paul-Alain Beaulieu, The Reign of Nabonidus, King of Babylon 556-539 B.C. (1989)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj rilatoj[redakti | redakti fonton]