Likaono (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Transformiĝo de Likaono, ilustraĵo de Hendrik Goltzius por Metamorfozoj de Ovidio.

Laŭ la helena mitologio Likaono (el la greka Λυκάων, trompinta lupo) estis reĝo de Pelasgio (antaŭa nomo de Arkadio), filo de Pelasgo (kiun li sukcedis) kaj Melibeo, CilenaDejanira. Aliaj versioj asertas ke li estis filo de Titano kaj Geo.

Li estis klera kaj religiema reĝo, kaj tre amata de sia popolo, kiun li helpis forlasi la sovaĝan vivon, kiun li havis ĝis tiam. Li fondis la urbon Likosuron, unu el la plej antikvaj el Grekio, kaj tie li starigis altaron al Likia Zeŭso. Sed lia ekstrema religiemo faris lin oferi homajn viktimojn, kaj pro tio li estis transformita en lupon. Ovidio rakontas ke je la fino de sia regado li oferis ĉiujn fremdulojn, kiuj gastis ĉe li, malobservante tiel la sakralajn leĝojn pri gastimemo.

Kiam oni sciigis Zeŭson pri tiu hororaĵo, li iris persone konstati tiun famon kaj, alivestite en pilgrimon, gastis ĉe la palaco de tiu reĝo. Likaono akceptis lin, sed tuj poste li preparis sin por mortigi la "fremdulon". Tamen, kelkaj strangaj indicoj atentigis lin, do li, antaŭ fari nenion, volis certigi ke la gasto ne estis dio, tiel kiel asertis siaj timemaj regatoj. Por tio, li ordonis kuiri la karnon de lastalveninta gasto aŭ de sklavo sia, kaj servis ĝin al Zeŭso. La dio ekfurioziĝis, transformis Likaonon en lupon, kaj bruligis poste la palacon kiu atestis tiom da kruelaĵojn.

Kun diversaj virinoj, Likaono havis multnombran idaron (kelkaj verkistoj asertas ke li havis kvin dek filojn), la likaonidoj, kiuj ankaŭ famis pro sia insolento kaj kruelemo. Zeŭso denove volis konstati la onidirojn, kaj alvenis al la palaco, ĉi foje alivestita en maljunan almozulon. Tiam, la junaj princoj eĉ mortigis ilian fraton Niktimo, miksis liajn viscerojn kun aliaj bestaj, kaj pretigis vespermanĝon per ĝi, nur por provi ĉu la ĵusalveninto kapablus distingi la homan karnon. Kolerplene, Zeŭso metamorfozis ĉiujn en lupojn, fulmomortigis ilin aŭ elpatrujigis ilin por ĉiam, dependante de la versioj. Poste li revivigis Niktimon kaj nomumis lin nova reĝo de Pelasgio. Laŭ Apolodoro el Ateno, dum la regado de Niktimo okazis la diluvo, ĝuste kiel puno pro la krimoj de la likaonidoj.

La Suido klarigas alian version de la rakonto, laŭ kiu Likaono volonte divastigis mensogon pri ke Zeŭso ofte vizitadis lin kaŝe. Nur por konfirmi tion, iliaj filoj (kaj ne li) mortigis infanon kaj miksis lian karnon kun tiu de la oksoj oferontaj al dio. Zeŭso fulmomortigis ilin, kaj Likaono, senkulpa, stablis la luperkajn festojn.

Antaŭe: Mitaj reĝoj de Pelasgio Poste:
Pelasgo Likaono Niktimo

La likaonidoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj el la kruelaj filoj de Likaono akiris famon, tial kial ili regis landojn ankoraŭ ne civilizitajn kaj fondis multajn urbojn, ĉu en Arkadio ĉu dum la ekzilo per kiu Zeŭso punis ilin. Jen listo de la nomoj registritaj en literaturo, ĉefe ĉar la urboj kiujn ili starigis (interkrampe) ricevis la nomojn de iliaj respektivaj fondintoj:

Kelkaj verkistoj aldonas pli da nomojn, ĝis kvin dek, krom la antaŭaj, sed ili ne estis gravaj roluloj de la mitaro.

Aliaj personoj kun la sama nomo[redakti | redakti fonton]

Krom la antaŭa, aliaj roluloj de la mitologio nomiĝis Likaono:

  1. Paŭzanio priskribas la metamorfozon de alia Likaono en lupon, dum kiam li pretigis oferon al Zeŭso. Ĉiu dek jaroj li rajtis homiĝi denove, nur se dum tiu periodo li ne manĝis homan karnon. De tiu persono, kaj eble de la antaŭa, devenas la ĝisnuna legendo pri la Lupfantomo, fama kaj en literaturo kaj en kinarto.
  2. Filo de Priamo kaj Laotoa, kiu estis malliberita dum la Troja milito. Oni sklavigis kaj vendis lin en Lemnoso, kaj poste Eetiono reaĉetis lin por ke li revenu al la batalo en Trojo. Por festi lian liberigon oni solenis dum dekunu tagoj en la urbo, sed tuj poste, en la dekdua, Aĥilo kaptis lin denove, kaj mortigis lin tuj poste. Tiu Likaono pruntodonis sian armaĵon al Pariso por lia duelo kun Menelao. Post lia morto, Apolono adoptis la formon de Likaono por konduki Eneon. Likaono havis du filojn: Pandaro kaj Japikso.
  3. Unu el la unuaj reĝoj de Peloponezo, filo de Ezeo. Li estis la patro de Dejanira kaj do, avo de la Likaono kiu iĝis lupo pro Zeŭso.
  4. Princo de Arkadio, filo de la reĝo Foroneo. Pro tio li renomigis la landon je Likaonio.
  5. Kapitano kiu defendis Trojon de la aĥeanoj. Li havis du filojn, Pandaro kaj Eŭritiono, kaj post la fino de la milito, li akompanis Eneon al Italio.
  6. Frato de Nestoro, kiun Heraklo mortigis.
  7. Filo de Diomedo, mortigita de Pandaro.
  8. Metiisto el Knoso (Kreto) kiu manufakturis por Askanio la faman glavon, ora kaj ebura, kiun li donacis siavice al Eŭrjalo.
  9. La patro de Eriketo, unu el la akompanantoj de Eneo en Italio.

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]