Hemono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hemono (helene Αἵμων, eblas traduki "sanga", latine Haemon) estis en la helena mitologio filo de la teba reĝo Kreono kaj de lia edzino Eŭridiko.

Li estis fianĉo de Antigona, filino de la teba reĝo Edipo. Tiu estis pro du teruraj, per orakolo antaŭdiritaj kulpoj, ekzilita el Tebo. Li senkonscie mortigis sian patron, la reĝon Laion kaj edziĝis kun sia propra patrino Jokasta. Antigona sian patron akompanadis kaj flegadis en la ekzilo, ĝis lia morto.

Ŝiaj fratoj Eteoklo kaj Polineiko klopodis pri regado en Tebo kaj fariĝis malamikoj. Polineikon lia frato helpe de la onklo Kreono forpelis. Polineiko en Ateno kolektis armeon kaj atakis Tebon. En fratmortiga batalo unu la alian morte vundis. Kreono decidis, ke kadavro de Eteoklo estu honore sepultita, la morta korpo de Polineiko devis ne esti entombigita.

Ununura, kiu tiun ĉi surteran malpermeson kontraŭstaris, estis Antigona. Ŝi obeis la pli altajn leĝojn kaj korpon de sia frato sepultis, por ke lia animo povu foriĝi la korpon kaj trovi la eternan trankvilon. Kreono decidis Antigonan puni per murdo antaŭ rigardoj de sia filo kaj ŝia fianĉo Hemono. Fine li ordonis, ke ŝi estu "nur" masonita viva en la reĝa kripto.

Hemono starigis sin kontraŭ sia patro, petis kaj konvinkis. Nur timo pro venĝo de dioj por tiel kruela faro devigis la reĝon nuligi siajn ordonojn. Li volis ĉion rebonigi kaj Antigonan liberigi. Sed kiam li venis en kripton, Antigona estis morta, ŝi pendigis sin.

Hemono pro ĉagreno trapikis sin per glavo antaŭ rigardoj de sia patro.

Rebrilo en arto[redakti | redakti fonton]

  • Sofoklo: Antigona - ĉirkaŭ la jaro 442 a.Kr.


Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Haimón en la ĉeĥa Vikipedio.