Laio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En la PIV : Laj/o : Helena vira nomo, i.a. de la patro de Edipo.

Laio (helene Λάϊος, latine Láius) estas en la helena mitologio filo de la Teba reĝo Labdako kaj nepo de la fondinto de Tebo Kadmo. Li estis sekvanto sur la trono post Labdako kaj fariĝis Teba reĝo.

Kiam patro de Laio, Labdako trofrue mortis, la knabo estis ankoraŭ tro juna kaj infaneca por transpreno de la reĝa potenco. La regadon pro tio transprenis lia onklo Nikteo kaj post li Niktea frato Liko.

Edzino de Laio fariĝis Jokasta, filino de la heroo Menoikeo. La reĝo Laio ne volis havi infanojn, ĉar laŭ aŭguro fare de ili li atendu pereon. Sed li volis havi sekvanton sur la trono kaj pro tio rabakiris Ĥrisipon, filon de Elida reĝo Pelopso. Sed Ĥrisipo aŭ memmortiĝis aŭ dormanta estis mortigita fare de siaj fratoj Atreo kaj Tiesto aŭ de sia duonpatrino Hipodamio. La reĝo Pelopso pro tio Laion malbenis kaj prognozis, ke li pereos per mano de sia filo.

Kiam Jokasto post multaj jaroj naskis filon, la reĝo Laio ordonis forĵeti lin en arbaro. La knabon trovis paŝtisto kaj transdonis al la Korintia reĝo Polibo. Tiu akceptis lin kiel sian filon kaj donis al li nomon Edipo. Kiam Edipo plenkreskis kaj esploris sian originon en Delfo, eksciis nenion pri sia estinteco, sed la orakolo estis terura: li murdos sian patron kaj edziĝos al sia patrino. Pro tio li ne revenis al Polibo kaj ties edzino Meropo, sed iris ĝis Tebo. Tie la aŭguro plenumiĝis: Edipo mortigis nekonatan aĝulon ne sciante, ke tio estas la reĝo Laio, lia patro. Pli poste li edziĝis al Laia vidvino Jokasto, sia patrino.

La malbeno de la reĝo Pelopso plenumiĝis kaj infestis Laian familiaron ĝis la tria generacio. Ĝia fina rezultato estis milito, kiu kaŭzis pereon de Tebo.


Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Láios en la ĉeĥa Vikipedio.