Labdako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Labdako
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Nacieco Tebo
Patro Polydorus
Patrino Nycteïs
Infanoj Laio
vdr

Labdako (helene Λάβδακος, latine Labdacus) estas en la helena mitologio filo de la Teba reĝo Polidoro kaj de lia edzino Nikteido. Li estis nepo de fondinto de Tebo Kadmo.

Lia filo estis posta reĝo de Tebo Laio kaj lia nepo estis Edipo, granda tragika persono de la helena mitologio. Laŭ Labdako estas la familiaro nomata Labdakidoj, signifoplena en Tebo.

Labdaka patro Polidoro trofrue mortis kaj la filon komisiis en zorgadon al sia bopatro Nikteo. Sed kiam Labdakos ankaŭ frue mortis, restis post li tro juna filo Laio, infaneca por transpreno de la reĝa potenco. Pro tio la regadon transprenis Nikteo. Ankaŭ li regis nelonge, post lia morto fariĝis teba reĝo lia frato Liko.

Labdako okazigis kontraŭ si koleron de Hera, kiam li mortigis unu el ŝiaj drakoj. Pro tio li ankaŭ okazigis malbenon kontraŭ sia familiaro.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Labdakos en la ĉeĥa Vikipedio.