Pandaro (Iliado)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Gravuraĵo de 1800, verko de Charles Warren (1762 - 1823) el pentraĵo de Thomas Kirk (1765 - 1797), uzita por eldono de la verko de Shakespeare Troilus and Cressida, Akto I, Sceno II: Kresida, kun Pandaro, observas la trojanestrojn.

Pandaro estis rolulo de Iliado de Homero, nome filo de Likaono kaj nepo de Priamo. Trojana pafarkisto dum la Troja milito, li estis mortigita de Diomedo.

Li partoprenis en la Troja Milito en la flanko de la trojanoj. Li aperis por la unua fojo en la Kanto IV de la Iliado. Li vundis per sago Menelaon, kaj rompis tiel milithalton kio povus estis fininta per la paca redono de Helena al la aĥeoj. Poste li vundis ankaŭ per sago Diomedon, kaj agis kiel lia ĉarkondukisto la troja konsilisto Eneo. Li estis mortigita de Diomedo, kiu frapis lin per sia glavo sur la vizaĝo kaj fortranĉis lian langon.

En kelkaj mezepokaj verkoj, kiel la Roman de Troie, la Filostrato de Boccaccio kaj la poemo Troilus and Criseyde de Chaucer, Pandaro agadas kiel peranto en la amafero inter sia nevino Kresido kaj la troja princo Troilo. Tiu legendo ne formas parton de la greka mitologio, sed ĝi estis inventita en la 12-a jarcento. En la versio kiun Shakespeare verkis en sia teatraĵo Troilus and Cressida, 1609, Pandaro estas montrita kiel voluptema kaj degenerita.

Pandaro estas ankaŭ la nomo de kompano de Eneo en la Eneido de Virgilio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]