Troilo kaj Kresido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Chaucer deklamanta Troylus and Criseyde: manuskripto de la komenco de la 15-a jarcento de la verko en la Kolegio Corpus Christi (Kembriĝo).

Troilus and Criseyde (/ˈtrɔɪləs ... ˈkrɛsɪdə/ nome Troilo kaj Kresido) estas epopeo de Geoffrey Chaucer kiu re-rakontas en mezangla la tragedian historion de la amantoj Troilo kaj Kresido en la fono de milito dum la Sieĝo de Trojo. Ĝi estis komponita uzante reĝan rimon (jamba pentametro ABABBCC) kaj probable kompletigita dum la mezaj 1380-aj jaroj. Multaj fakuloj pri Chaucer rigardas ĝin kiel la plej fajna verko de la poeto. Kiel finigita longa poemo, ĝi estas pli sendependa ol la plej bone konata sed finfine nefinigita The Canterbury Tales. Tiu poemo estas ofte konsiderata kiel fonto de la esprimo: "all good things must come to an end" (ĉio bona venas al fino, 3.615).

Kvankam Troilo estas rolulo el la antikva greka literaturo, la etendigita historio de li kiel amanto estas devena el la Mezepoko. La unua konata versio estas el la poemo de Benoît de Sainte-Maure nome Roman de Troie, sed la ĉefa fonto de Chaucer ŝajne estis Boccaccio kiu re-verkis la rakonton en sia Il Filostrato. Chaucer atribuas la historion al "Lollius" (kiun li mencias ankaŭ en The House of Fame), kvankam oni ne konas verkiston kun tiu nomo.[1] Oni povas diri, ke la versio de Chaucer montras malpli cinikan kaj malpli mizoginian mondorigardon ol tiu de Boccaccio, kaj montras Kresido timema kaj sincera pli ol simple variema kaj konvinkita de la elokventa kaj perfidema Pandaro. Ĝi ankaŭ prezentas la doloron de la historio kun humoro.

Tiu poemo havis gravan sekvon ĉe postaj verkistoj. La poemo de la skota Robert Henryson nome The Testament of Cresseid imagis tragedian faton por Kresido kio ne aperas en Chaucer. En historiaj eldonoj de la anglalingva Troilus and Criseyde, la distinga kaj aparta verko de Henryson estis ofte inkludita sen aŭtormencio kiel "epilogo" al la rakonto de Chaucer. Aliaj tekstoj, por ekzemplo Amoryus and Cleopes de John Metham (ĉ. 1449), adaptas lingvaĵon kaj aŭtorajn strategiojn el la fama antaŭanta poemo.[2] Ankaŭ la tragedio de Shakespeare nome Troilus and Cressida, kvankam multe pli nigra en tono, estis bazita parte sur la materialo de la verko de Chaucer.

Troilus and Criseyde estas kutime konsiderata kavalira libro, kvankam la ĝenra klasigo estas areo de grava polemiko en plej el la studoj pri la literaturo de meza angla lingvo. Ĝi estas parto de la ciklo nomita Materialo de Romo, fakto kiun Chaucer emfazis.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hornstein, Lillian Herlands (1948). "Petrarch's Laelius, Chaucer's Lollius?". Publications of the Modern Language Association of America. Modern Language Association. 63 (1): 64–84. JSTOR 459407.
  2. Richard Utz, "Writing Alternative Worlds: Rituals of Authorship and Authority in Late Medieval Theological and Literary Discourse." In: Creations: Medieval Rituals, the Arts, and the Concept of Creation. Ed. Sven Rune Havsteen, Nils Holger Petersen, Heinrich W. Schwab, and Eyolf Østrem. Turnhout: Brepols, 2007, pp. 121–38.
  3. C. S. Lewis, Selected Literary Essays, pp. 30–31, Cambridge: Cambridge UP, 1969.