Atlantido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Atlantido (el la malnova greka: Ἀτλαντὶς νῆσος, insulo de Atlaso) estas la nomo de mita, netrovita mondoparto, insulokontinento. Tiu ideo aperas detale en du el la "dialogoj" de Platono. Platono prezentas la rakonton kiel nefikcian rakonton, sed nuntempaj fakuloj ĝenerale rigardas la tutan rakonton kiel fikcion sen bazo en la realeco. Tamen la rakonto de Platono ankoraŭ nun multe influas la literaturon, de sciencfikcio al bildrakontoj kaj filmoj.

Priskribo de Platono[redakti | redakti fonton]

Platono (maldekstre) kaj Aristotelo. Ero el „La Lernejo de Ateno“ de Rafaelo (1509).

Platono priskribas la insulon Atlantido en siaj dialogoj Timeo kaj Kritio, verkitaj ĉirkaŭ 360 a.K.. La lastaj de tiuj du verkoj ekzistas nun nur parte. En tiuj verkoj la aŭtoro renkontigas kaj diskutigas la politikistojn Kritio kaj Hermokrato kaj la filozofoj Sokrato kaj Timeo. Kvankam temas pri historiaj personoj (almenaŭ la tri unuaj[1]), la diskuto estas fikcia. En Timeo la temo Atlantido estas nur mallonge priskribita, sed en Kritio ekzistas detala priskribo de la insulara reĝlando.

La du atlantidaj dialogoj Timeo kaj Kritio estas nur eroj el ŝajne pli granda verko. La dialogo Timeo estas la sekvo de la dialogo Politeia, kies rezultoj ĝi resume prezentas. La mallonga dialogo Kritio finiĝas abrupte kaj la en Timeo anoncita dialogo de Hermokrato, eĉ ne estis ekverkita de Platono. Oni ne scias, kial Platono ne finis la laboron pri la komplekso Atlantido. La lasta dialogo de tiu serio povas esti Nomoi, kiu uzas la finon de la lasta naturkatastrofo, kiel en Timeo kaj Kritio, kiel elirpunkto de sia temo.

Deveno de la historio pri Atlantido[redakti | redakti fonton]

Kritio rakontas la historion, pri kiu li diras, ke lia avo rakontis ĝin al li dum lia junaĝo (Tim. 20d kaj sekvo); tiu aŭdis ĝin de sia patro Dropido, kiu dumtempe estis kunvojaĝanto de Solono, kaj kunportis la sciojn pri Atlantido el Egiptio, kie rakontis pri ili pastro de la diino Neith el Sais (Tim. 23e). Tiu pastro tradukis al li la tekstojn el jarmilaĝaj dokumentoj. Plurfoje Platono dirigas al Kritio, ke la historio ne estas imaga, sed fakte okazis tiel (Tim. 20d, 21d, 26e).

Agokadro de la tradicio pri Atlantido[redakti | redakti fonton]

La enhavo de la de Kritio memorita historio estas unu el la "plej heroaj agadoj de Ateno", t.e. la forpuŝo de grandega armeo de la ekspansiema marpotenco Atlantido. Tiu insulara reĝlando regis je 9000 jaroj antaŭ Solono super Okcident-Eŭropo ĝis Tirenio kaj norda Afriko ĝis Egiptio, kaj tiam volis superregi ankaŭ Grekion (Tim. 25a-b[2]). Post forpelo de la atako pri la bravaj atenoj, Atlantido estis detruita de grandega tertremo kaj sekva cunamo kaj droninta en la maron. Nur Egiptio estis savita (Tim. 25c-d[3]). La tempoindikoj de Platono lasas truon de 1000 jaroj inter la subakviĝo de Atlantido kaj la fondo de Sais, de kie devenas la tradicio de la heroaĵo de Ateno (Tim. 23d-e; Kritias 108e, 109d ff., 113a).

Atlantido[redakti | redakti fonton]

Mapo de Athanasius Kircher montrante imagan situon de Atlantido. (Mundus Subterraneus, 1669)

En Kritio Platono priskribas Atlantidon detale: temis pri reĝlando pli granda ol Libio (Λιβύη) kaj Azio (Ασία) kune (Tim. 24e[4]). En la tempo de Platono, tio signifis nordan Afrikon sen Egiptio kaj la tiam konataj partoj de Sud-Okcidenta Azio. La ĉefa insulo situis ekster la Heraklaj kolonoj en la Atlantìs thálassa, kiel jam Herodoto nomis la Atlantikon (Hdt. I 202,4). La „Insulo de Atlaso“ estis laŭ Platono riĉa je krudmaterialoj ĉiaj, ĉefe je oro, arĝento kaj „oriĥalko“, metalo unue priskribita de Platono kiel „fajre brila metalo“ (Kritio 114e[5]). Platono parolas ankaŭ pri diversaj arboj, vegetaĵoj, fruktoj kaj bestoj, inter aliaj la plej granda kaj manĝema besto de ĉiuj, la elefanto (Kritio 115a). La vastaj ebenaĵoj de la grandaj insuloj estis tre fruktedonaj, ekzakte eritaj kaj per homfaritaj kanaloj prizorgitaj je akvo. Pro profito de la pluvo vintre kaj la kanalakvo somere, du rikoltoj eblis ĉiujare (Kritio 118c-e).

Laŭ la priskribo la strukturo de la ĉefinsulo kaj ties konstruaĵoj estis faritaj laŭ ekzaktaj geometriaj formoj. La centro de la insulo estis granda ebenaĵo de 3000 je 2000 stadioj, t.e. 532,8 km x 355,2 km. La kerno estis centra ronda insulo sur kiu troviĝis la akropolo. Tiu insulo estis ĉirkaŭita de tri kanaloj kaj de du terĉirkaŭaĵoj. La plej ena kanalo estis 1 stadion larĝa (ĉirkaŭ 180 metrojn), la sekva terĉirkaŭaĵo kaj kanalo po 2 stadiojn larĝaj kaj la lasta terĉirkaŭaĵo kaj kanalo po 3 stadiojn larĝaj (Kritio 115d-116a). Pierre Vidal-Naquet kommentas: „Jen estas do sekvo, kiu similas spegulon: 5 (3+2), 1, 2, 2, 3, 3. Kiu forlasas la centran insulon, rapide eniras la mondon de duobligo“ [6]. La signifo pri duoblaj kaj trioblaj distancoj en la "strukturo de la mondanimo" jam estas priskribita en Timeo (Tim. 36d).

En la centro de Atlantido troviĝis laŭ la dialogoj, apud la akropolo templo dediĉita al Pozidono[7]. Tiun templon Platono priskribas tiel: "La sanktejo mem de Posejdono estis longa je unu stadio, larĝa je tri pletroj kaj alta samproporcie" kaj ene kaj ekstere tegita de oro, arĝento kaj oriĥalko. Ĉirkaŭ la templo troviĝis oraj statuoj "de ĉiuj edzinoj de la dek reĝoj, kaj de ĉiuj idoj, kiujn ili naskigis, kaj multaj aliaj grandaj eksvotaj statuoj de reĝoj kaj de privatuloj, originaj de la urbo mem aŭ de la kromaj regionoj, sur kiuj ĝi suverenis." En la templo troviĝis statuo de la dio "staranta sur sia ĉaro, jungita de ses flugilaj ĉevaloj, kaj li estis tiel granda, ke la pinto de lia kapo tuŝis la plafonon" (Kritio 116d-e). Sur la plej ekstera terĉirkaŭaĵo troviĝis hipodromo. La loĝejoj reĝaj troviĝis en la plej centra kvartalo, ĉirkaŭita de muro kovrita per oriĥalko. Sur la terĉirkaŭaĵoj troviĝis loĝejoj de la gvardiistoj, soldatoj kaj civitanoj. Ĉiu terĉirkaŭaĵo estis ĉirkaŭita de ringa muro (Kritio 116a-c). La plej eksteraj kanaloj estis havenoj, la interna por militŝipoj la plej ekstera por komercŝipoj (Kritio 117d-e).

La potencon super la insulo Pozidono donis al sia kun la mortema Kleito naskigitan filon Atlaso, kiu estis la plej aĝa el kvin ĝemelparoj (Kritio 114a-c). Atlaso kaj ties posteuloj regis super la ĉefurbo, la posteuloj de la pli junaj fratoj super la aliaj partoj de la imperio. Iom post iom Atlantido iĝis granda potenco [6], kiu disponis unikan armeon kaj ŝiparon de 1200 batalŝipoj kaj 240.000 homoj nur por la batalŝipoj de la ĉefurbo (Kritio 119a-b). Per tia armeo Atlantido invadis kaj obeigis tutan Okcident-Eŭropon kaj nordan Afrikon ĝis Egiptio (Tim. 24e-25b). Nur la malmultnombraj atenanoj sukcesis haltigi ilin.

La milita malvenko de Atlantido estas klarigita kiel puno de la Dioj pro la malbona konduko de la atlantoj (Tim. 24e, Kritio 120e, 121c). La dialogo Kritio abrupte haltas, kiam la dioj kunvenontas por juĝi la imperion kaj pridiskuti aliajn punojn: "Sed la dio de dioj, Zeŭso, kiu regas laŭ leĝoj kaj rekonas tiujn, decidis, kiam vi vi vidas tiel taŭgan genron tiel malbona, puni ilin, (121c) por ke ili, pensigita pri tio, revenos al pli ĝusta vivmaniero. Tial li vokis ĉiujn diojn en la plej gloran loĝejon, kiu troviĝas meze de la universo kaj ebligas superrigardon de ĉiaj aferoj, kiuj iam realiĝis, kaj post kiam li kunigis ilin, li diris" [fino de la teksto].

Reĝoj de Atlantido[redakti | redakti fonton]

Pozidono. Pentraĵo de Bronzino (1503–1572)

De la dioj Pozidono ricevis "kiel loton la insulon Atlantido, instalis, en iu loko de tiu ĉi insulo, la infanojn, kiujn li estis generinta kun mortema virino." (Kritio, 113c). Li naskigis kvin ĝemeloparojn. "A la unuenaskita el la du plej aĝaj, li atribuis la loĝlokon de lia patrino kaj la ĉirkaŭan terpecon, kiu estis la plej vasta kaj la plej bona. Li instalis lin reĝo, super ĉiuj aliaj: ĉi tiujn li faris princoj vasaloj kaj al ĉiu el ili li donis aŭtoritaton super granda nombro da homoj kaj super vasta teritorio. Al ĉiuj li donis nomojn: la plej aĝa, la reĝo, ricevis la nomon, kiu utilis por nomi ĉi tutan insulon kaj la maron, kiun oni nomas Atlantiko, ĉar la nomo de la unua reĝo, kiu reĝis tiam, estis Atlaso. Lia ĝemela frato, kiu naskiĝis post li, ricevis kiel loton la ekstremaĵon de la insulo, proksime de la Kolonoj de Heraklo, fronte al la regiono nomata nun Gadiriko, laŭ ĉi tiu loko: li nomiĝis greke Eŭmelos, kaj en la enlanda lingvo Gadiros." (Kritio 113e, 114a, 114b).

Jen la genealogio de la unuaj atlantidaj reĝoj laŭ Platono:

         Evenor ──────┬──────LeŭcipaPozidono ──┬─ Klitoa

┌─────────┬────────┬───────┴─┬────────┬─────────┬────────┬────────┬───────┬────────┐

│         │         │        │        │         │        │        │       │        │
Atlas  Eŭmelos  Amferes  Evajmon  Mneseas  Aŭtoĥtonos  Elasipos  Mestor  Azaes  Diaprepes

Similaj rakontoj, mitoj kaj legendoj[redakti | redakti fonton]

Platono estas la plej fama persono, kiu skribis pri Atlantido, kaj li skribis plej detale, sed ankaŭ aliuloj parolas pri Atlantido aŭ pri similaj lokoj, ekz. Evhemero, kiu rakontis pri insulo nomata Panchaia, kiu en lia rakonto similis kaj al la Atlantido de Platono, kaj al Ateno.

Eŭropaj[redakti | redakti fonton]

Homero dirigas al Odiseo: "malproksime de ĉi tie, en la maro, kuŝas oceana insulo, en kiu loĝas Kalipsoa [...] Tiu filino de Atlaso gastigis min, donis abunde al mi zorgojn kaj amikecon, nutris min [...] Mi restis tie sep jarojn" (Odiseado 7, 245-255).

Herodoto parolas pri la atlantoj: "[...] monto, kiu nomiĝas Atlaso; ĝi estas mallarĝa, ĉie ronda, kaj onidire tiel alta, ke estas neeble vidi ĝiajn pintojn; ĉar neniam ili estas lliberaj je nuboj, nek somere nek vintre; tiu monto, laŭ la diroj de la tieuloj, estas la kolono de la ĉielo. Ĉi tiuj homoj prenis sian nomon de ĝi; efektive oni nomas ilin Atlantoj" (4, 184). Same mencias la atlantojn Hekateo el Mileto kaj Teopompo.

Timageno, greka historiisto, raportas ke la loĝantoj de la antikva Gallio asertis, ke ili estis invaditaj de la postvivantoj de iu enakviĝinta insulo.

Filono, judo el Aleksandrio, asertas ke Atlantido estis "en la daŭro de unu tagnokto, dronigita de giganta tertremo, kaj anstataŭigita de maro, kiu, verdire, ne estis ŝipirebla, sed kota kaj ŝlima".

Marcelono, roma historiisto, asertas ke en Aleksandrio ne estis dubo pri la detruo de Atlantido. Li priskribas "serion da tertremoj, kiuj subite, per forta movo, malfermis gigantajn buŝojn kaj englutis pecegojn de la Tero; tiel, en la Atlantika maro, ĉe la Eŭropa bordo, granda insulo estis enakviĝinta".

Irlandaj tradicioj parolas pri okcidenta kontinento "Mag Mor" (la granda ebenaĵo).

Vaskaj tradicioj diras ke la prapatroj venis de la mezo de la okcidenta oceano post kataklismo.

Indianaj[redakti | redakti fonton]

La Dakotoj rakontas, ke iliaj prapatroj venis de insulo situanta en la direkto de la leviĝanta suno.

La Aztekoj parolis pri malaperinta kontinento, montara insulo tre malproksima en oriento, nomata Aztlan. Tiu kontinento estis ilia patrujo, de kie ili venis post katastrofo. La nomo aztekoj diras ili, signifas loĝantoj de Aztlan[8].

La Kiĉeoj, en sia verko "Popol Vuh"[9] rakontas, ke la unuaj kiĉeoj venis de lando, meze de la oceano, malproxime en la oriento, kiun la dio Hurakan detruis post diluvo.

En Ŭmal, en la nordo de Jukatano troviĝas hieroglifoj sur majaa templo dirante "la orientajn landojn, de kie ni venis".

La Majaoj, en la "Kodekso Troano"[10] "Dum la sesa jaro de Kan, en la dekunua Muluk de la monato Zak, okazis hororaj tertremoj, kiuj daŭris seninterrompe ĝis la dektria Ĉŭen. La regiono de la argilaj montetoj kaj la lando de Mund estis iliaj viktimoj. Ili estis skuataj dufoje kaj subite malaperis en la nokto. Pro la agado de la subteraj fortoj, la tera krusto disfalis aŭ altiĝis en multaj lokoj, ĝis la tempo, kiam ĝi ne plu rezistis al ilia forto, kaj profundaj fendoj apartigis tutajn regionojn. Fine ambaŭ provincoj estis venkitaj de ĉi tiuj teruraj fortoj kaj dronis kune en la oceanon, kun siaj sesdek kvar milionoj da loĝantoj. Tio ĉi okazis antaŭ 8060 jaroj."

En Venezuelo la hispanaj konkerantoj trovis indianoj helhaŭtaj nomataj Atlan, kiu diris sin idoj de loĝantoj de prospera insulo antaŭ longe detruita pro katastrofo.

Egiptaj[redakti | redakti fonton]

En la egipta tradicio oni ne trovas la nomon Atlantido, tamen troviĝas mencioj de Amentet, lando malproksima en okcidento, kiu situis en la centro dea vasta verda maro kaj kies ĉefurbo nomiĝis Suten, la reĝa.

En la egipta mitologio troviĝas rakonto pri detruo de tiu insula lando per terura cunamo kaj de tri boatoj, kiuj forfuĝis el la kataklismo al oriento:

  • la granda boato, en kiu troviĝis inter aliaj Sebo, liaj edzino Nut kaj filinoj Neftisa kaj Izisa,
  • la boato de Horuso,
  • la funebra boato, en ku troviĝis la korpo de Osiriso.

Tiuj boatoj, laŭ la egipta tradicio, albordiĝis en la nuna Maroko, kaj la survivintoj migris tra Alĝerio kaj Libio ĝis Sais en Egiptio.

Nuntempaj[redakti | redakti fonton]

Ignatius Donnelly, usona senatano, kiun oni kromnomis "la moderna Platono de Atlantido", verkis en 1882 la libron "Atlantis: the antediluvian world" (Atlantido: la antaŭdiluva mondo), en kiu li argumentas ĉefe pri la similaĵoj inter la kulturoj de Egiptio kaj de centra kaj suda Ameriko. Li asertas, ke la historio de Atlantido estas la ŝlosilo de la greka mitologio: la dioj de la antikvaj grekoj, fenicoj, hinduoj kaj skandinavoj estis la iamaj reĝoj de Atlantido. Iliaj nomoj kaj agoj postvivis tiel en la memoroj de la popoloj.

Aliaj lokalizadoj[redakti | redakti fonton]

Oni provis apliki al Atlantido la plej malsamajn teoriojn. Ekzemple en Svedio, dum la 17-a jarcento, Olof Rudbeck volis pligrandigi la prestiĝon de sia patrujo "pruvante" ke Atlandido estis ĝuste Svedio.

Santorino[redakti | redakti fonton]

Iuj, inter ili la komandanto Cousteau post la esploroj de la greka arkeologo Galanopoulos, opinias ke Atlantido estis la mediteranea insulo Santorino, parte detruita pro vulkana erupcio ĉirkaŭ 1500 jaroj a.K..

Atlantikaj insuloj[redakti | redakti fonton]

Multaj opinias, ke Atlantido (se ĝi ne dronis aŭ sinkis) estas unu el la makaroneziaj insularoj, eble la Kanariaj Insuloj aŭ la Acoroj.

Nigra Maro[redakti | redakti fonton]

La hipotezo de Georges Cuvier, publikigita en 1825, estas ke la Nigra Maro iam subakviĝis la Egean Maron. Nuntempe, post la esploroj de la usonaj geologoj William Ryan kaj Walter Pitman de la Lamont Doherty Earth Observatory en Novjorko en 1999, kaj de la franco G. Lericolais de Ifremer oni agnoskas la kontraŭon, t.e., ke la Mediteraneo plenigis la Nigran Maron, kiu antaŭe estis dolĉakva lago. Profunda abismo ja ekzistas je la rompiĝejo, kie iam ekzistis grandega akvofalo, kiel la plej grandaj nun ekzistantaj.

Unu el la novaj teorioj estas la hipotezo de la geoarkeologo Eberhard Zangger, kiu supozas, ke la Atlantido de Platono temas pri prezentado de Trojo, kaj ke estas ligo inter Atlantido kaj maraltiĝo en la baseno de la Nigra Maro ĉirkaŭ 5600 a.K.. Laŭ tiu hipotezo la rakonto de Atlantido baziĝas sur subakviĝo de ia kulturo en la nordokcidenta parto de la Nigra Maro.

Ĝibraltara Markolo[redakti | redakti fonton]

La ĝibraltara markolo

Iuj proponis hipotezon pri insulo situante malantaŭ la kolonoj de Herkulo en la Ĝibraltara Markolo, subakvigita per maraltiĝo je la fino de la lasta glaciepoko.

J. Collina-Girard, geologo ĉe la universitato de Provenco, notis altan subakvan benkon okcidente de la ĝibraltara markolo: temas pri la benko SpartelMajuan, kiu "formis insulon de 10 km je 12 km kun aldonaj insuletoj meze de malgranda pasejo malfermante okcidenten je interna maro". Laŭ li, tiu insularo tute subakviĝis je la fino de la paleolitiko, en 9600 a.K. per eŭstatika rapida maraltiĝo (3 ĝis 4 metrojn jarcente), do dum la epoko indikita de Platono.

La hipotezo de cunamo tia, kia okazis en Lisbono, anoncita de J. Collina-Girard en 2003 kiel ebla, estis lastatempe konfirmita de Marc-André Gutsher, geologo de Ifremer[11]. Tiu ĉi notis, laŭ publikaĵoj de hispanaj esploristoj, ke pluraj cunamoj okazis en tiu loko, kaj unu el la plej gravaj (sesoble pli forte ol tiu de Lisbono) okazis ĝuste je la dato, indikita de Platono. Vera "geologa Atlantido" ekzistas do antaŭ la markolo de Ĝibraltaro.

Sardio[redakti | redakti fonton]

"Trans Charbyde kaj Scylla", estas la hipotezo de la ĵurnalisto Sergio Frau de la itala gazeto La Repubblica [1], kiun li publikigis antaŭ ne longe en sia verko "Le colonne d'Ercole-Un'inchiesta". [2]

Laŭ la aŭtoro, la kolonoj de Herkolo temas kaj pri mito kaj pri antikva geografio, kaj ĝia lokalizado dum la jarcentoj pli kaj pli okcidentiĝis. Li ankaŭ konstatas, ke Sardio havas la formon kaj la dimension de la insulo priskribita de Platono.

Latin-Ameriko[redakti | redakti fonton]

En 1889 Onfroy de Thoron publikigis 142-paĝan libron titolitan Les Phéniciens dans l'île de Haïti et sur le continent Américain. Les vaisseaŭ de Hiram et de Salomon sur un fleuve de l'Amazonie" (Fenicoj sur la insulo Haitio kaj la amerika kontinento. La ŝipoj de Hiram kaj Salomono sur riverego de Amazonio). .

Hinda Oceano[redakti | redakti fonton]

Jacques Hébert publikigis ĉe la eldonejo Carnot sian verkon Atlantide, la solution oubliée (Atlantido, la forgesita solvo). Li subtenas ke Atlantido estis subakviĝinta, ne okcidente en la Atlantika Oceano, sed antaŭ la marbordoj de Somalio, kie Socotra, jemena insulo ĉe la marenfluejo de la Adena Golfo estus restaĵo de la iama kontinento.

Antarkto[redakti | redakti fonton]

Reliefo de Antarkto

Laŭ la kanadaj esploristoj Rand Flem-Ath kaj Rose Flem-Ath, aŭtoroj de "When the Sky Fell" (Kiam falis la ĉielo, 1995), Atlantido situis en Antarkto. Ili bazas siajn konkludojn sur la teorio de Charles Hapgood pri movoj de la tera krusto kaj sur siaj propraj trovaĵoj. La mito de la diluvo prezentas tiun teorion detale.

La teorio de Charles Hapgood estis subtenata de Albert Einstein kaj diris, ke la tera krusto, kiu kuŝas sur likva magmo, povas subite moviĝi sur tiu magmo sub efiko de fortoj, kaj tio aldone al la teorio de la movoj de kontinentoj platoj. Laŭ Rand kaj Rose Flem-Ath, la tera krusto estis subite movita je ĉirkaŭ 3200 km antaŭ ĉirkaŭ 10.000 jaroj; tiuj loĝitaj landoj glitis tiam al la arkta cirklo, kie ili glaciiĝis. Ĉar la tuta terkrusto spertus tian moviĝon, eblus klarigi fenomenojn kiel la malapero de mamutoj, glaciiĝo de Siberio kaj malglaciiĝo de Nord-Ameriko.

Tiu teorio ne plu estas akceptita de geologoj kaj klimatologoj nuntempe.

Internacia konferenco Atlantis 2005[redakti | redakti fonton]

Kiel multnombraj kaj diversaj estas la nunaj hipotezoj pri Atlantido pruvis la "internacia konferenco Atlantis" kiu okazis en la jaro 2005 sur la greka insulo Meloso. Preskaŭ 50 pli-malpli novaj teorioj de la situo de Atlantido estis prezentitaj de ĉefe libertempaj esploristoj al la publiko. Ĉe la konferenco pluraj fakuloj esprimis siajn dubojn pri la iama ekzisto de Atlantido, inter ili la agnoskita arkeologo Christos Doumas[12].

Unu el la novaj prezentitaj teorioj supozas ke Atlantido troviĝis sur iama insulo Spartel antaŭ la suda marbordo de Hispanio, kiu subakviĝis dum la maraltiĝo fine de la lasta glaciepoko[13]. Aliaj hipotezoj situis Atlantidon en Irlando, suda Hindio, Filipinoj kaj eĉ Israelo. Neniu el la prezentitaj teorioj sukcesis konvinki kaj rezisti kontrolon.

Je la fino de la konferenco parto de la partoprenantoj starigis liston de 24 kriterioj plenumigota de loko por obteni la rajton esti nomata Atlantido[14].

Atlantido en arto[redakti | redakti fonton]

La temo Atlantido estas unu el la plej vaste uzitaj en arto de ĉiuj epokoj kaj landoj. En 1932 ekzistis jam 2500 titoloj, en 1997 eĉ pli ol 5000, kelkaj tre seriozaj, multaj imagaj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Pendragon, volumo 1: Taliesin, de Stephen Lawhead.
  • The New Atlantis (La nova Atlantido) estas utopio de Francis Bacon.
  • L'Atlantide (Atlantido) de Pierre Benoit iam liberigas sin de la platona tradicio, situante Atlantidon en la koro de la Saharo; la katastrofo estas abrupta foriro de la maro kiu ruinigas la landon.
  • Jules Verne aparigas Atlantidon dum submara promenado de la kapitano Nemo en la libro 20.000 leŭgoj sub la maro. En la novelo La eterna Adamo la supervivantoj de la homaro malkovras la ruinojn de Atlantido.
  • Atlantido aperas ankaŭ ĉe Harry Dickson.
  • Opération Atlantide (Operacio Atlantido) estas la titolo de unu el la aventuroj de Bob Morane, verkita de Henri Vernes (1956).
  • Tolkien kreis la fikcian insulon Númenor laŭ la mito de Atlantido.
  • Atlantis estas la nomo de gazeto kaj de esploristaro pri esoterismo kreita de Paul Le Cour.
  • Atlantis, les fils du rayon d'or (Atlantis, la filoj de la orradio), sciencfikcia romano de Pierre Bordage, prezentas atlantojn kiel tre evoluintan, sed ne plu kreskantan civilizon.
  • Civilisations englouties (Forglutitaj civilizoj), libro de Graham Hancock (2002).
  • L'Empreinte des Dieŭ (La spuro de la dioj) de Graham Hancock (1996).
  • L'énigme de l'Atlantide (La enigmo de Atlantido) de Edouard Brasey (2001).
  • Atlantide de Clive Cussler estas romano, en kiu la verkisto vivigas al sia fama rolulo Dirk Pitt la malkovron de la perdita kontinento (1999).
  • Atlantide, la solution oubliée (Atlantido, la forgesita solvo) de Jacques Hébert (2003) estas libro kun formo de enketo; temas pri remalkovro de la verkoj de Platono, sub aspekto de policenketo.
  • En la romanserio les Dossiers du futur (La dosieroj de estonto), la egipta sciencfikcia verkisto Nabil Farouk parolas pri la mito de Atlantido en la romanoj numeroj 47: le Dernier Guerrier (La lasta militisto), kaj 89 ĝis 93: Volkano (Vulkano), prezentante Atlantidon kiel tre evoluintan civilizon ligitan al Egiptio antaŭ 10.000 jaroj.
  • Atlantides, les Îles Englouties (Atlantido, la forglutitaj insuloj) estas kolekto de noveloj kaj romanoj pri Atlantido. Troviĝas en ĝi verkoj de Cutliffe Hyne, Jules Verne, H. Rider Haggard, Jean Carrère kaj multaj aliaj.
  • Atlantido, kun kunligiĝa ideo de pereinta mondo kaj perdita patrujo ankaŭ inspiris poemojn tiatemajn, ekzemple tiu poemo far eksloĝanto de Abadan (detruita dum la Iran-Iraka milito) ĉi-tie esperantigita

Bildstrioj[redakti | redakti fonton]

Kino[redakti | redakti fonton]

Televidaj serioj[redakti | redakti fonton]

  • La televidserio Stargate uzis la miton de Atlantido por krei similan serion, Stargate Atlantis, prezentante la urbon konstruitan de raso nomita la maljunuloj kaj situigante ĝin en la galaksio de Pegazo.

Japanaj animeoj[redakti | redakti fonton]

  • Nadia, le secret de l'eau bleue (Nadia, la sekreto de la blua akvo): la posteuloj de Atlantido provas rekonstrui novan Atlantidon.
  • Vision d'Escaflowne (Visio de Escaflowne): la roluloj vivas en mondo kreita de la atlantoj.

Videoludoj[redakti | redakti fonton]

  • Atlantis, Secrets d'un monde oublié (Atlantis, sekretoj de forgesita mondo): la juna Seth foriras serĉante Rhéa, la reĝinon de Atlantis, kaj troviĝas en komploto el politiko, religio, ... veturante tra la 5 kontinentoj.
  • Atlantis II: gvidita de tibeta monaĥo, Ten, praposteulo de Seth, devas plenumi la miljaran profetaĵon de la maljunaj atlantoj.
  • Atlantis, Le nouveau monde (Atlantis, la nova mondo): laŭvice rolludante junan arkeologinon de la jaro 2020 (serĉantan malnovan egiptan konstruaĵon en la dezerto Hoggar), virinon el la malvarmaj ebenaĵoj de la paleolitiko kaj junan ŝteliston el la Bagdado de la mil kaj unu noktoj, vi travivos misteran kaj danĝeran aventuron: la serĉon de Atlantido.
    • Indiana Jones and the Fate of Atlantis (Indiana Jones kaj la mistero de Atlantido): la fama arkeologo serĉas la forglutitan urbon.

Galerio de fotoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Morgan 1998
  2. [...] Tiu ĉi imperio reĝis sur la tuta insulo kaj ankaŭ sur multaj aliaj insuloj kaj pecoj de kontinento.
    Krome, niaflanke, ĝi posedis Libion ĝis Egiptio, kaj Eŭropon ĝis Tirenio.

    (laŭ traduko de André Cherpillod)
  3. Unue ĉe la kapo de la Helenoj, poste novole sola, forlasita de la aliaj, atinginte la superajn danĝerojn, ĝi venkis la invadantojn, starigis la trofeon, ŝirmis kontraŭ sklaveco tiujn, kiuj neniam estis sklavoj, kaj, sen venĝemo, liberigis ĉiujn aliajn popolojn kaj nin mem, kiuj loĝas interne de la Kolonoj de Heraklo. Sed en la posta tempo, okazis teruraj tertremoj kaj kataklismoj.
    En la daŭro de unu sola terura tagnokto, via tuta armeo malaperis subite sub la teron kaj same la insulo Atlantido enabismiĝis en la maron kaj malaperis. Jen kial, ankoraŭ nun, tiu fora Oceano estas malfacila kaj neesplorebla, pro la obstaklo de la ŝlimaj kaj malaltaj fundoj, kiujn la insulo sedimentis ĉe sia fordrono.

    (laŭ traduko de André Cherpillod)
  4. Ĉar, en tiu tempo, oni povis transiri tiun maron. Ĝi havis insulon antaŭ tiu pasejo, kiun vi nomas, kiel vi diras, la Kolonoj de Heraklo. Tiu insulo estis pli granda ol Libio kaj Azio kunaj. Kaj la tiamaj vojaĝantoj povis pasi de ĉi tiu insulo sur la aliajn insulojn, kaj de ĉi tiuj insuloj, ili povis atingi la tutan kontinenton, ĉe la kontraŭan bordon de tiu maro, kiu vere meritis sian nomon.
  5. [...]Unuarange, tiun, kies nur nomon ni nun konas, sed kies ne nur la nomo, sed la substanco mem ekzistis, oriĥalko. Oni eltiris ĝin el multaj lokoj de la insulo: ĝi estis la plej valora, post la oro, el la metaloj tiam ekzistantaj.
  6. 6,0 6,1 Vidal-Naquet 1989
  7. André Cherpillod uzas la skribmanieron "Posejdono".
  8. La azteka vorto "atl" signifas akvon. Oni trovas la saman vorton en la lingvoj de indianaj triboj de Nevado, Utaho, Kolorado, Gvatemalo kaj Nikaragvo
  9. Tradukita al la franca de Charles Brasseur de Bourboug en 1861.
  10. Tradukita al la franca de Charles Brasseur de Bourbourg en 1869
  11. (Geology, 2005)
  12. Retpaĝaro de la Internacia konferenco Atlantis 2005
  13. Marc-André Gutscher: Destruction of Atlantis by a great earthquake and tsunami? A geological analysis of the Spartel Bank hypothesis (Detruo de Atlantido per granda tertremo kaj cunamo? Geologia analizo de la hipotezo Spartel-benko), en: Geology, 33/8 (2005), 685-688.
  14. Ligilo al la ttt-ejo de la 2005-a konferenco de Meloso

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • André Cherpillod Atlantido, la perdita kontinento memeldono, La Courgenanrd, 1997.
  • Bernard Sergent, L'Atlantide et la mythologie grecque (Atlantido kaj la greka mitologio), Parizo, 2006
  • Jean Deruelle, L'Atlantide des mégalithes (Atlantido de megalitoj), eldonejo Empire.
  • Jean-François Pradeau, Le Monde, la politique. Sur le récit atlante de Platon (La mondo, la politiko. Pri la rakonto atalanta de Platono), Timée (Timeo) (17–27) kaj Critias (Kritio), 1997.
  • Pierre Vidal-Naquet, L'Atlantide. Petite histoire d'un mythe platonicien (Atlantido. Historieto pri platona mito), eldonejo Les Belles Lettres, Parizo, 2005 ; ISBN 2-251-38071-X
  • Pierre Vidal-Naquet, « Athènes et l'Atlantide. Structure et signification d'un mythe platonicien » (Ateno kaj Atlantido. Strukturo kaj signifo de platona mito), en Le Chasseur noir (La nigra ĉasisto), La Découverte, Parizo, 1991.
  • J. Collina-Girard, « L'Atlantide devant le Détroit de Gibraltar? Mythe et géologie » (Ĉu Atlantido antaŭ la markolo de Ĝibraltaro? Mito kaj geologio, Comptes Rendus de l'Académie des Sciences de Paris, Sciences de la Terre et des Planètes (Raporto de la akademio de sciencoj de Parizo, sciencoj pri tero kaj planedoj, 333, 2001, pp. 233-240.
  • J. Collina-Girard (2009), L’Atlantide retrouvée ? Enquête scientifique autour d’un mythe. (Ĉu Atlantido retrovita? Scienca enketo pri mito), eldonejo Belin-Pour la Science, Collection Regards, 223 paĝoj. ISSN 1773-8016, ISB N978-2-7011-4608-9
  • J. Collina-Girard, « La crise finiglaciaire à Gibraltar et l'Atlantide: tradition orale et géologie. » (Krizo finglaciepoka ĉe Ĝibraltaro kaj Atlantido: parola tradicio kaj geologio), Préhistoire anthropologie médtiterranéennes (Prahistorio antropologa mediteranea), 2001-2002, Tome 10-11, pp. 53-60.
  • J. Collina-Girard, « La géologie du Détroit de Gibraltar et le mythe de l’Atlantide » (La geologio de la markolo de Ĝibraltaro kaj la mito de Atlantido), Bulletin de la Société Vaudoise de Sciences Naturelles, 88.3: 323-341), 2003.
  • J. Collina-Girard, « La transgression finiglaciaire, l’archéologie et les textes (exemples de la grotte Cosquer et du mythe de l’Atlantide) » (Transgreso finglaciepoka, arkeologio kaj tekstoj, ekzemploj de la groto Cosquer kaj de la mito de Atlantido) en Human records of recent geological evolution in the Mediterranean Basin-historical and archaeological evidence. CIESM Workshop Monographs, n° 24, 152 pages, Monaco, www.ciesm.org/publications/Santorini04.pdf, page 63-70), 2004.
  • J. Collina-Girard, « Du vestige géologique au vestige littéraire, Gibraltar et l'Atlantide » (De la restaĵoj geologia kaj literatura, Ĝibraltaro kaj Atlantido), LUKHNOS, Connaissance hellénique, n°100, julio 2004, Université de Provence, Aix-en-Provence, pp 9-21.
  • J. Collina-Girard, « Atlantide réelle et imaginaire dans le Detroit de Gibraltar » (Atlantido reala kaj imaga en la markolo de Ĝibraltaro). (Ĉapitro 3: l'Atlantide face à la Science, pages 110-121) en Atlantides imaginaires, réécriture d'un mythe, Centre International de Cerisy la Salle, Editions Michel Houdiart, Parieo, 2004.
  • M.A. Guscher, « Destruction of Atlantis by a great earthquake and tsunami? A geological analysis of the Spartel Bank hypothesis » (Ĉu detruo de Atlantido per granda tertremo kaj cunamo? Analizo geologia de la hipotezo Spartel-benko), Geological Society of America, v 33, n°8, 2005, pp 685-688.
  • Jean Markale: Carnac et l'énigme de l'Atlantide (Carnac kaj la enigmo de Atlantido), Edition le grand livre du mois
  • Paul Jordan: The Atlantis Syndrom (La atlantida sindromo), Sutton Publishing, Stroud/Gloucestershire 1994. ISBN 0-7509-3518-9
  • Heinz-Günther Nesselrath: Platon und die Erfindung von Atlantis (Platono kaj la invento de Atlantido), K.G. Saur Verlag, München/Leipzig 2002. ISBN 3-598-77560-1
  • Edwin S. Ramage (Hrsg.): Atlantis. Mythos, Rätsel, Wirklichkeit? (Atlantido. Ĉu mito, ĉu enigmo, ĉu vero?), Umschau-Verlag, Frankfurt am Main 1979. ISBN 3-524-69010-6
  • L. Sprague de Camp: Versunkene Kontinente. Von Atlantis, Lemuria und anderen untergegangenen Zivilisationen (Dronintaj kontinentoj. Pri Atlantido, Lemurio kaj aliaj dronintaj civilizoj), Heyne, Munkeno 1975. ISBN 3-453-00504-X

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]