Corto Maltese

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Corto Maltese
fikcia homo • rolulo en bildliteraturo
Kreita de Hugo Pratt
Verko Corto Maltese
Informoj
Sekso vira
Okupo maristo
vdr

Corto Maltese estas komiksa figuro kreita en 1967 de Hugo Pratt por la revuo Sgt. Kirk. De la unua bildhistorio Una ballata del mare salato (Balado de la sala maro) ĝis la lasta Mu en 1988, dum dek du rakontoj, liaj aventuroj mirigis milojn da legantoj.

Laŭ datumoj aperantaj en tiuj historioj oni scias ke li naskiĝis en La Valeto (Malto) en 1887. Li estas brito kaj loĝis en Kordovo antaŭ komenci siajn vojaĝojn tra ĉiujn kontinentojn ĝis la fino de siaj aventuroj ankaŭ en Hispanio dum la Hispana Enlanda Milito.

Vera kontraŭheroo, en siaj aventuroj li enamiĝas je du virinoj Pandora kaj Shangai Lil, kaj luktas kontraŭ sia ĉiama konkuranto Rasputin, kun kiu li havos tre strangan rilaton.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]