Itala skolo de bildliteraturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kovrilpaĝo de Corriere dei piccoli de 1911.

La Itala skolo de bildliteraturo estas unu el ĉefaj tradicioj de bildliteraturo plej gravaj en la eŭropa medio. Tiu tradicio estas nomata en Italio fumetto (fumeto) reference al la nomo de la parolveziko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en decembro 1908 aperis la porinfana suplemento “Corriere dei piccoli”. Post la venko de la faŝismo en 1922, elstaris Carlo Bisi (Sor Pampurio, 1929-41), Bruno Angoletta (Marmittone, 1928), Mario Pompei, Giovanni Manca (Pier Cloruro de Lambicchi, 1930), Roberto Sgrilli kaj Sebastiano Craveri. La itala merkato estis la unua el Eŭropo kie hegemoniis la usona komikso, pere de revuoj kiel "Jumbo", "Topolino", "L'Avventuroso", "L'Audace", kvankam tuj Mussolini malpermesis la bildostriojn de importado. Jam el 1938 disvolviĝis horizontala formato por kajeroj de aventuroj, kiel suplemento de la revuoj. Vincenzo Baggioli kaj Carlo Cossio kreis tiun jaron la heroon Dick Fulmine, nome superheroo je itala stilo.

En 1945, unu el la revuoj plej originalaj de la epoko, nome L'Asso di Picche, publikita en Venecio, estis rezulto de la laboro de grupo de junaj artistoj venecianoj kiel Alberto Ongaro, Damiano Damiani, Dino Battaglia, Rinaldo D'Ami kaj ĉefe Fernando Carcupino kaj Hugo Pratt. Ĝi iĝis nomata venecia skolo de bildliteraturo. Poste enmodiĝis la vakera temaro. En 1948 Gian Luigi Bonelli kaj Galep kreis Tex Willer, vakeraĵon kiu estis la unua granda sukceso de la Eldonejo Bonelli, kiu estas ankoraŭ la rolulo de fumetti plej populara kaj legata de Italio. Post kelkaj jaroj oni kreis la rolulon Cocco Bill (1957), nome rolulo per kiu Benito Jacovitti parodias la ĝenron vakeran.

En la 1960-aj jaroj la itala bildliteraturo ricevis influon de intelektuloj. Oni organizis kongresojn pri bildliteraturo kaj en aprilo 1965 oni fondis la revuon Linus. Same oni kreis seriojn de popularaj aventuroj kiel Corto Maltese (1967) de Hugo Pratt, eble unu el roluloj de la itala komikso plej konataj ekster Italio. En la 1970-aj jaroj oni kreis faman rolulon Lupo Alberto, kaj aparte havis grandan sukceson grafikaj noveloj kun enhavo erota, ekzemple de artistoj kiaj Milo Manara, Guido Crepax, Tanino Liberatore kaj aliaj.

Artistoj[redakti | redakti fonton]

Gravaj artistoj de la Itala skolo de bildliteraturo: