Kiĉeoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiĉeoj
etno
Majaa popolo
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
K’iche’ • hispana lingvo
Religio
majaa religio
vdr

La Kiĉeoj estas etno en Gvatemalo.

Ili estas subgrupo de la majaoj kaj vivas hodiaŭ ĉefe en la gvatemalaj departementoj El Quiché, Totonicapán, Sololá kaj Quetzaltenango.

Antaŭ la konkerado la Kiĉe-imperio sur la altiplano de la hodiaŭa Gvatemalo estis unu el la plej potencaj ŝtatoj de Mezameriko. La ĉefurbo estis Gumarcaj, kies ruinoj troviĝas ĉe Santa Cruz del Quiché.

La kiĉea imperio estis konkerita de la hispana Conquistador Pedro de Alvarado dum la jaroj 1524 kaj 1525, en kio helpis al li la malamikeco inter kiĉeoj kaj Cakchiquel. La lasta reĝo de Kiĉeo, Tecún Umán, estis murdita de Alvarado. Ĝis hodiaŭ li estas nacia heroo, ne nur de la kiĉeoj, sed ankaŭ de ĉiuj en Gvatemalo.

La kiĉea lingvo estas unu el la majaaj lingvoj. Ĝin parolas ĉirkaŭ 2 milionoj da homoj en Gvatemalo, kaj tial ĝi estas la plejmulte parolata lingvo de tiu lingvofamilio.