Hipno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hipno - (helene Ὕπνος, latine Somnus) estas en la helena mitologio filo de la diino de nokto Nikso kaj frato de la dio de morto Tanato. Li estas la dio de dormo kaj la dormo mem.

Hipno ĉiunokte descendis sur la teron kaj kun sia patrino silente promenis kaj al ĉiuj vivaj estaĵoj sendis dormon, kiu senigis ilin de suferoj kaj zorgoj. Al la homoj li ankaŭ donis sonĝojn. Lia potenco estis nerezistebla. Okazis, ke li dormigis la plej altan dion Zeŭson. Unue tio okazis kiam Hera volis neniigi Heraklon, due kiam kontraŭ volo de Zeŭso helpis Pozidono en la Troja milito al Aĥajoj. Onidire Hera rekompence al Hipno edzinigis unu el Gracioj Pasitea.

Li vivis ĉe malproksima Oceano aŭ eĉ en subtera regno de la dio Hadeso. Aliaj legendoj prezentas, ke li vivis en la plej malproksima nordo en la malluma groto, ĉirkaŭita per ĉiuj sonĝoj.

Li havis tri filojn:

  • Morfeo kapablis preni sur sin formon kaj voĉon de ĉiu ajn homo,
  • FobetoroIkelo („Timiganto“) aperadis en formo de iu animalo,
  • Fantaso kapablis sin transformi en fantastajn malvivajn aĵojn.

Hipno estis bildigata plejparte kiel knabo kun flugiletoj sur ŝultroj aŭ tempioj. Aliokaze li estis bildigata en formo de maljunulo kun aglaj aŭ papiliaj flugiloj. En manoj li tenis episkopan bastonon aŭ papavkapsulon, per kiu li tuŝetis la homajn tempiojn. Alifoje li verŝis ebriigan dormon el korno.

En la modernaj lingvoj estas transportita esprimo "hipnoto", stato simila al la dormo, spirita rigideco aŭ dronado en revoj, en kiu hipnotita homo parte subiĝas al la fremda influo.

Rebrilo en arto[redakti | redakti fonton]

Fiziognomio de la dio de dormo Hipno konserviĝis en multaj vazaj desegnaĵoj kaj plastikaĵoj. La plej konata estas la bronza kapo kun flugileto sur la rekta tempio, kies torso estas en la Brita Muzeo en Londono.