Pasitoo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pasitoo
Gracioj
Informoj
Sekso ina
Patro Zeŭso
Patrino Eŭrinomo
Gefratoj Aegiale
Edzo/Edzino Hipno
Infanoj Fantaso
vdr

Pasitoo (helene Πασιθέα, latine Parcae) estis en la helena mitologio unu el la Gracioj, eble la plej juna el ili.

Ŝi fariĝis edzino de la dio de dormo Hipno. Tiu ĉiunokte malsupreniris teren, silente promenis kaj al ĉiuj vivuloj sendis dormon, kiu senigis ilin turmenton kaj zorgoj. Al la homoj li ankaŭ donadis sonĝojn. Lia potenco estis nekontraŭstarebla, okazis, ke dormigis la plej altan dion Zeŭson mem. Tio estis okazinta pro deziro de diino Hero. De ŝi Hipno kompense ricevis kiel edzinon Pasitoon.

Ili havis kune tri filojn:

  • Morfeo - kapablis preni sur sin formon de ĉiu ajn homo,
  • FobetoroIkelo („Timigulo“) - vidiĝis en la besteca formo,
  • Fantaso - kapablis metamorfozi en fastantajn malvivaj aĵojn.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pásithea en la ĉeĥa Vikipedio.