Iriso (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la diino Iriso. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Iriso (apartigilo).
Luca Giordano, Diino Iriso, fresko, 1684 - 1686

Iriso (helene Ἶρις, latine Iris) estis en la helena mitologio filino de la mara dio Taŭmaso kaj Elektro, filino de Titano Okeano. Temas pri diino de ĉielarko, kiu plenigas nubojn per akvo.

Krom tio ŝi estis mesaĝistino de dioj, sed aparte de la plej alta dio Zeŭso kaj de lia edzino Hera. Estis ne nur anoncistino de raportoj, sed ankaŭ konfidantino kaj konsilistino. Iriso kontraste al mesaĝisto de dioj Hermeso la ordonojn ne realigis, nur anoncis ilin. Ŝi ŝatis ion mem aldoni al la anoncoj, aparte se temis pri komunikaĵo al diino pri kiu ŝi ĵaluzis. En mitoj oni sciigas, ke krom aliaj agoj ŝi forkondukis vunditan diinon Afroditon el bataloj kontraŭ Trojo kaj pro ordono de Hera fortondis de mortanta Dido harbuklon kaj tiel senkatenigis ŝian animon el la korpo.

Iriso estis belega kaj per tio ŝi tre kontrastis kun siaj tri fratinoj, kiuj estis Harpioj, teruraj virinoj kun birdaj flugiloj kaj bekoj.

Epitetoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĥristopteono
  • Elopo
  • Podas ôkeaPodênemos ôkea ("ventopieda")
  • TaŭmantioTaŭmanto ("superbela")

Reflekto en arto[redakti | redakti fonton]

Antikvaj artistoj bildigis Irison kiel belegan flugilhavan knabinon kun kruĉo da akvo kaj kun herolda bastono. Multo da ŝiaj fiziognomioj konserviĝis sur vazaj pentraĵoj, dufoje ŝi estas ankaŭ bildigita sur reliefoj en orienta flanko de Partenono.

Koherantaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj referencoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Iris (bohyně) en la ĉeĥa Vikipedio.