Virbovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉarola virbovo.

Virbovo estas ne tuŝita (t.e., ne kastrita) plenkreska masklo de la species Bos taurus (bovo). Pli muskolhava kaj agresema ol la ino de la specio, nome bovino, la virbovo estis delonge grava simbolo en multaj kulturoj, kaj ludas ankaŭ gravan rolon kaj por la produktado de bovaĵo kaj por la laktoproduktado, kaj en vario de aliaj kulturaj aktivaĵoj.

La vorto "virbovo" populare kaj ne ĝuste aludas ankaŭ al maskloj de aliaj bovenoj, kiel de bizonoj kaj akvobubaloj.

Kastritaj virbovoj estas plej ofte nomitaj oksoj kaj ne simple virbovoj.

Reprodukta anatomio[redakti | redakti fonton]

Virbovoj iĝas fekundaj je ĉirkaŭ sep monatoj de aĝo. Ilia fekundeco estas tre rilata al la grando de iliaj testikoj, kaj simpla testado de fekundeco mezuras la cirklon de la skroto: juna virbovo plej probable estas fekunda post kiam li atingas 28 cm; tiu de plenkreska virbovo povas esti ĉirkaŭ 40 cm.[1][2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]