Saltu al enhavo

Tagiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malfrusomera tagiĝo super la Mojave Dezerto, Kalifornio
Komenco de tagiĝo en Honkongo

Tagiĝo estas la duonmallumo matene antaŭ sunleviĝo. Ĝi estas rekonita per la malforta sunlumo, dum la suno mem estas ankoraŭ sub la horizonto. Tagiĝo ne devus esti konfuzita kun sunleviĝo, kiu estas la momento kiam la antaŭa rando de la suno aperas super la horizonto.

Krepusko estas la glata transiro de lumkondiĉoj komence kaj fino de taglumo al nokto, kiuj estiĝas pro la pozicio de la suno kaj la disvastigo de lumo en la atmosfero. La perceptita lumo nomiĝas krepuskokrepuska brilo .

La tempodaŭro de la krepuska periodo inter tagiĝo kaj sunleviĝo multe varias, depende de la latitudo de la observanto - de iom pli ol dudek minutoj en la tropikoj, ĝis multaj horoj en la polusregionoj, ĝis pluraj semajnoj ĉe la polusoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]