Sri Aŭrobindo
Sri Aŭrobindo | |
---|---|
![]() barata hinduisma filozofo kaj guruo Sri Aŭrobindo ĉirkaŭ 1900 | |
Persona informo | |
Naskonomo | অরবিন্দ ঘোষ |
Naskiĝo | 15-an de aŭgusto 1872 en Sri Aurobindo Bhawan |
Morto | 5-an de decembro 1950 (78-jara) en Pondiĉerurbo |
Lingvoj | bengala • angla • hindia |
Ŝtataneco | Brita Hindio • Barato • Dominio de Barato |
Alma mater | St Paul's School • King's College |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Frat(in)o | Barindra Kumar Ghosh |
Edz(in)o | Mrinalini Devi |
Infano | Manmohan Ghose |
Okupo | |
Okupo | poeto • tradukisto • filozofo • eseisto • verkisto • literaturkritikisto • profesoro • politikisto • ŝtata funkciulo • revoluciulo • lingvisto |
Verkoj | Savitri: A Legend and a Symbol |
TTT | |
Retejo | http://www.sriaurobindoashram.org |
AŬROBINDO Ghose (bengale: অরবিন্দ ঘোষ, Arabinda Ghosh) aŭ Sri Aŭrobindo (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1872 en Kalkato; mortis la 5-an de decembro 1950 en Pondiĉero) estis barata hinduisma filozofo, mistikisto kaj guruo. En si mem, li ligis la humanistan edukadon kaj la scion de la okcidenta civilizo al la saĝeco kaj spiritaj tradicioj de Hindio.
Liaj leteroj, poemoj kaj filozofiaj verkoj estas subskribitaj Sri Aŭrobindo kaj publikigitaj sub tiu nomo.
Vivkuro[redakti | redakti fonton]
Li studis en Universitato de Kembriĝo. Li estis profesoro kaj direktoro de la Publika Edukado de Princlando Vadodara. En la jaroj 1905-1910 li aktivis politike, gvidis naciisman movadon. Lia edzino Mrinalini mortis en 1918.
Unesko proklamis 1972 Jaro de Aŭrobindo.[mankas fonto]
Spirita vivo[redakti | redakti fonton]
En 1910 retiriĝis finfine de la politika vivo de Bengalio komencante serĉadon de universala sistemo religia. De guruo Lele el la spirita tradicio de nagoj en Maharaŝtro ricevis inicon en la praktikon de kulto al la diino Kalio. En Pondiĉero fondis aŝramon, kie ekloĝis. En 1926 retiriĝis de la publika vivo de la aŝramo. Verkis angle kaj bengale. Kreinto de purnajoga, t.n. integra jogo. Entreprenis provon sintezi klasikan hindan filozofion kun la eŭropa.
Verkaro[redakti | redakti fonton]
Poezio
- Meditations of Mandavya (1913)
- Savitri (1950 - 1951)
Kritik-literaturaj publikaĵoj
- Bankim Chandra Chatterjee (1893 - 1894)
- The Age of Kalidasa (1902)
- The Future Poetry (postmorte, 1954)
- The Foundation of Indian Culture
Aliaj
- The Life Divine (1939 - 1940)
- The Synthesis of Yoga (postmorte, 1955)
- The Ideal Human Cycle (1919, eldono korektita 1950)
Famaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]
- Mira Richard - veninta el Francio sekvantino de la majstro;
- Sri Chinmoy - preskaŭ 20 jarojn pasigis en Pondiĉero (de 1944);
- Patrino Meera - kiel Kamala Reddy pasigis sian junecon en la aŝramo en Pondiĉero.
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- A. Purani, Technical Terms of Sri Aurobindo's Philosophy, Karyaloyd 1949
- Wanda Dynowska, Śri Aurobindo. Pramacierz i jej postaci, Bombaj 1956,
- M.P. Pandit, The Teaching of Sri Aurobindo, Madras 1959
- The Integral Philosophy of Sri Aurobindo, ed. H. Chaudhuri, F. Spiegelberg, London 1969
- V.P. Varma, The Political Philosophy of Sri Aurobindo, Delhi 1990
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Instalaĵoj / organizoj
- Aŭrourbo
- Sri Aŭrobindo aŝramo
- Aŭrourbo internacia Arkivigite je 2006-08-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Savitri Bhavan Dtld. Arkivigite je 2020-08-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Sri Aŭrobindo librovendejo Arkivigite je 2018-11-16 per la retarkivo Wayback Machine (germane)
- Sri Aŭrobindo Society Dtld.
- Biografioj
- Biografioj de Aŭrobindo Ghose (nomita ankaŭ Sri Aŭrobindo)
- Sri Aŭrobindo Arkivigite je 2006-08-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Biografioj de Mira Alfassa (ankaŭ konata kiel Mira Richard)
- Mira Alfassa Arkivigite je 2006-08-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Sri Aŭrobindo kaj Mira Alfassa - La patrino, biografio
- Verkoj
- Gravaj verkoj
- Aŭrobindo pri Germanio
- Aŭrobindo (germane)
- Multaj retaj libroj de Aŭrobindo (angle/ruse)
- Aliaj retaj tekstoj de Aŭrobindo (angle)
- Meditadoj pri Savitri (angle)
- Literaturo
- Prelego pri lia filozofio (germane)
- La evangelia informejo eklezioj-sektoj-religioj pri la Sri-Aŭrobindo-movado