Wanda Dynowska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Wanda Dynowska (ankaŭ: Umadevi, alie diino Uma, Lumeca Animo) (naskiĝis la 30-an de junio 1888 en Sankt-Peterburgo, mortis la 20-an de marto 1971 en Majsur) estis pola verkistino, tradukistino, socia aktivistino, popularigantino de teozofio kaj filozofio de hinduismo en Pollando. Ambasadorino de la barata kulturo kaj la pola, adeptino de karmajogo, fondintino kaj gvidantino de eldonserio Pola-Barata Biblioteko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Juneco[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis filino de advokato Eustachy kaj Helena Sokołowska. Infanecon kaj junecon pasigis en familia bieno Istalsno, apud urbeto Lucyn (latve: Ludza). Multflanke edukiĝis, lerte ekposedis la francan lingvon, italan, hispanan, latvan kaj rusan. Studis romanistikon ĉe Jagelona Universitato en Krakovo kaj ĉe Universitato en Laŭzano. Interesiĝis pri teozofio, kiu alkondukis ŝin al ekkono de la kulturo kaj religioj de Barato kune kun problemo de reenkarniĝo.

Agado teozofia kaj socia[redakti | redakti fonton]

En 1919 en Varsovio ekpenis fondi Polan Teozofian Societon. En Parizo ekkonis eminentan filozofon Jidu Kriŝnamurti sub kies influo restis ĝis la vivofino.

De 1921 redaktis Przegląd Teozoficzny (Teozofia Revuo), poste Myśl Teozoficzna (Teozofia Penso) kaj Biuletyn Teozoficzny (Teozofia Bulteno). Ŝi publikis proprajn laboraĵojn kaj tradukojn de la angla literaturo.

En 1923 iĝis ĝenerala sekretario de Pola Teozofia Societo. En pluraj polaj urboj lekciis, iniciatis fondon de kooperativa eldonejo Adyar, tradukis okcidenteŭropan literaturon teozofian.

Kiel plimulto de polaj teozofoj Wanda Dynowska apogis marŝalon Józef Piłsudski. Ŝi fondis organizaĵon de Polaj Servuloj, agantan favore al kulturaj kaj sociaj aferoj. En 1926 dum la maja puĉo Servuloj apartenis al la plej dediĉaj kurieroj de Piłsudski.

Agado en Barato[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Piłsudski, aŭtune 1935 Dynowska ekvojaĝis al Barato, kaj plurajn jarojn pasigis en aŝramo de Ramana Maharŝi.

Ŝi fascinis pri instruo de Maharŝi kaj poste pri ideoj de Mohandas Karamchand Gandhi fariĝante ties proksima kunlaborantino. Ekagis favore al sendependigo de Barato.

Pli kaj pli profunde konatiĝis kun spiriteco de hinduismo, ekkonis jogon kun ties eminentaj reprezentantoj.

Tiun ĉi agadon rompis eksplodo de la dua mondmilito. Dynowska sensukcese provis atingi Pollandon, sed pro vizaj problemoj devis reveni al Barato.

Post la reveno kun konsilo de Ramana Maharŝi komencis traduki Bhagavadgitaon, la plej sanktan libron de hinduoj. Dum la unuaj tri jaroj de laborado por pola konsulejo en Mumbajo ŝparis ¾ da sia salajro, kio iĝis la unua kapitalo por la Pola-Barata Biblioteko, fondita en 1944.

Ŝi aranĝis helpon al poloj, kiuj sukcesis forveturi de Sovetunio kun la Armeo de Anders kaj tra Irano atingis Baraton. Dum kvinjara restado de polaj ekzilitoj ŝi estis ofta gasto en polaj setlejoj, aparte en la tendaro Valivade, nun kvartalo de Kolhapur en la subŝtato Maharaŝtro. Aparte gravan helpon al la polaj infanoj donis barata maharaĝo Digvijaysinhji.

Ŝi kunlaboris kun eminenta hindia poeto Harischadra Bhatt, tradukisto de la pola literaturo. En barata gazetaro publikis artikolojn por informi baratan socion pri polaj aferoj. Ŝi aranĝis folkloran ensemblon, kiu rondvojaĝis tra la Suda Barato.

Fine de la 40-aj kaj komence de la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento Dynowska rompis ĉiujn formalajn ligojn kun organizaĵoj, al kiuj ŝi pli frue apartenis.

Post la dua mondmilito ŝi dufoje vizitis Pollandon: en 1960 kaj 1969. La unua kaj dua vizitoj daŭris po kelkaj monatoj, dum kiuj ŝi multe prelegis kaj renkontiĝadis, malgraŭ malhelpo de komunistaj sekurecaj servoj.

Agado favore al Tibeto[redakti | redakti fonton]

Aŭguste 1960 Wanda Dynowska estis akceptita de episkopo Karol Wojtyła, al kiu ŝi oferis eldonitajn de si volumojn de Barata Antologio. La dua aŭdienco okazis novembre 1969, kiam ŝi prezentis al li senesperan situacion de la tibeta nacio. La kardinalo esprimis sian profundan kompaton kaj promesis fari meson intence al murditaj kaj vivaj tibetanoj.

En 1960 Dynowska decidis labori inter tibetaj infanoj, kiuj dum ĉina invado kaj transiro de Himalajo perdis gepatrojn. Ŝi veturis norden al himalaja Dharamsala (sidejo de dalai-lamao kaj granda grupiĝo de tibetanoj) kaj tie aranĝis helpon: nutrigo, instruo de la angla kaj de aliaj lernobjektoj, kudrado de roboj kaj pretigo de ekipaĵoj por lernejo. Ŝi trovas lernejojn kaj lokojn en internulejoj por junularo en diversaj lokoj de Barato kaj ekster ĝiaj limoj kaj por ne malgranda grupo akiras stipendiojn, i.a. svisajn. Ŝi restas kun daŭra kontakto kun la 14-a dalai-lamao kaj lia akompanantaro. Kun paso de la jaroj ŝi pli kaj pli da tempo dediĉis al la tibeta kulturo kaj klerigado.

En 1970 ŝia sano rompiĝis pro kio translokiĝis al katolika monaĥejo en Majsur. Dum plia malboniĝo ŝi rifuzis preni medikamentojn. La 20-an de marto 1971 aŭskultis katolikan diservon kaj akceptis komunion, kaj vestita en ruĝa sario, en klasika medita pozicio eniris trancon. Mortis antaŭ noktomezo la saman tagon.

Laŭ ŝia lasta volo la saman nokton tibetanoj forprenis ŝian korpon al Bylakuppe, kie ĝi estis bruligita kaj lamaoj kun loka loĝantaro faris funebran ceremonion.

Memore al Wanda Dynowska oni proksime konstruis stupaon al Tenzin Ĥodon (tiun tibetan nomon ŝi portis). Oni ankaŭ presis broŝuron kun ŝia foto kaj mallonga rememoro, kun helpo de amikoj el Ĉenajo.

Moto de Dynowska estis: Montri la animon de Pollando al Barato, eĉ por malgranda kolekto de homoj vivaj kaj malfermaj... Montri la animon de Barato al poloj, eĉ por malmultaj (...) – jen unu el ĉefaj celoj de mia multjara restado en Barato.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Kazimierz Tokarski, Wanda Dynowska-Umadevi: A Biographical Essay, en: "Theosophical History, A Quarterly Journal of Research, Volume V, No. 3 July 1994 ISSN 0951-497X

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]