Ĉenajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ĉenajo
Chennai Skyline2.jpg
Administrado
Poŝtkodo 600xxx [+]
Retpaĝaro www.chennaicorporation.gov.in [+]
Demografio
Loĝantaro 10 265 000  (2016) [+]
Loĝdenso 24 049 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 13° 5′ N, 80° 16′ O13.0980.27Koordinatoj: 13° 5′ N, 80° 16′ O [+]
Alto 6 m [+]
Areo 426,83004 km² ( 426 83. 004 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Situo de Ĉenajo
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Chennai [+]
v  d  r
Information icon.svg

Ĉenajo (tamile: சென்னை [ĉenaj] Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas ĉefurbo kaj havenurbo de la barata suda ŝtato Tamilnado kaj la kvara barata urbo laŭ loĝantaro. Kun 7,69 milionoj da baratanoj, ĝi ankaŭ estas 36-a urbo en la mondo.

La urbo estas bone ligita trajne, aviadile kaj strate kun la aliaj barataj urboj, ĝi estas la plej granda urbo de ekstremsuda Barato. Multaj firmaoj instalis siajn ĉefcentrojn ĉi-tie, precipe aŭtomobilaj firmaoj. Ĉenajo ankaŭ bonvenas multajn turistojn kiuj alvenas per unu el la du flughavenoj (la unua nacia kaj la dua internacia) kaj kiuj deziras viziti la multajn vidindaĵojn kaj templojn en Tamilnado aŭ pli proksime la plej longan plaĝon tutmonde, kiu situas en Ĉenajo mem: Marina Beach. La urbo ne estas grava turista centro per si mem (ne estas multaj gravaj malnovaj konstruaĵoj), sed estas grava industria centro de suda Barato.

Nomoj[redakti | redakti fonton]

La nomo Ĉenajo strange devenas de la telugua lingvo (dum la ŝtata kaj urba lingvo estas la tamila) kaj signifas bela urbo. Sed la urbo ne ĉiam tiel nomiĝis kaj estis antaŭe konata sub la nomo Madraso. Madraspatnam estis fiŝista vilaĝo en la regiono de la nuna urbo. La simileco kun madrasa "islamlernejo" ŝajnas esti nur hazarda. Kelkaj pensas, ke la nomo devenas de la portugala Madre de Deus "Patrino de Dio".

Fama loka teksaĵo cetere ankaŭ nomiĝas madraso pro la iama nomo de la urbo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]