Muzeo (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri legendaj personoj. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Muzeo.
Medaliono de ruĝfigura atika kilikso kiu bildigas scenon kun Muzeo uzanta skribtabuleton kaj sia instruisto Lino portanta volvolibron (440-435 a.K.). Luvro.

MUZEO el Ateno (el la greka Μουσαῖος, «muza») estis legenda tutfakulo, filozofo, historiisto, profeto, divenisto, sacerdoto kaj muzikisto, al kiu oni atribuas la kreadon de la sacerdota poezio en Atiko, kaj ĝia daktila verso, kelkajn generaciojn antaŭ la apero de Homero. Tamen, kelkaj versioj konsideris lin trakiano.

Muzeo en literaturo kaj mitologio[redakti | redakti fonton]

En 450 a.K., la dramisto Eŭripido priskribis Muzeon en sia teatraĵo Rezo, kie li nomis lin "sankta civitano, la plej elstara pro sia popolscio"[1]. En 380 a.K., Platono asertis en sia Jono ke la poetoj estas inspiritaj fare de Orfeo kaj Muzeo, sed la plej bonaj ricevis inspiradon de Homero[2], kaj en sia Protagoro, li konsideras Muzeon hierofanto kaj profeto[3]. En Apologio, Sokrato skribis, "Kion oni ne donus kontraŭ konversacio kun Orfeo kaj Muzeo, kaj Heziodo, kaj Homero? Ne, se tio okazus, lasu min morti ree kaj ree."[4].

Diogeno Laertio konsideris lin filo de Eŭmolpo kaj Seleno[5] kaj laŭ Diodoro Sicila, Muzeo estis filo de Orfeo. Taciano konsideris lin nur disĉiplo lia, malgraŭ la tradicia mencio de Lino kiel instruisto de Muzeo. Tamen, Aleksandro Polyhistor, Klemento kaj Eŭsebio asertis ke estis li la instruisto de Orfeo. Plia versio mencias ke lia patro nomiĝis Antiofemo, persono rilanta al muziko, eble kun Heleno[6], kaj kelfoje oni konsideris lin kaj Orfeon filoj de la muzoj. Kvankam lia rilato al Orfeo varias laŭ la fontoj, pro lia atributoj kaj proksimeco al tiu lasta evidentiĝas ke Muzeo iamaniere estas kopio de la orfea figuro kaj simbologio en la atika ritaro[7].

La Eleŭzisaj misteroj laŭ vota tabulo el la tiea sanktejo (4-a jarcento a.K.). Kiel posteulo de Eŭmolpo kaj identigo de Orfeo, Muzeo estis intime asociita al tiu kulto, kie li verŝajne agadis kiel hierofanto.

Aristotelo[8] atribuas al Muzeo edzinon nomiĝintan Dejoko, sed elegia poemo de Hermesianakso, menciita fare de Ateneo[9] nomas ŝin, aŭ almenaŭ parulinon de Muzeo, Antiopo. Laŭ Suido, li havis filon nomiĝintan Eŭmolpo.

Lia aparteno al legendo pligrandiĝas per kelkaj rakontoj kadre de la helena mitologio, laŭ kiuj, ekzemple, li ricevis flugkapablon fare de Boreo, kaj estis instruita fare de Apolono kaj la muzoj. Oni ofte menciis lin kune kun Orfeo, Oleno kaj Pamfo, la plej elstaraj muzikistoj el la greka mitaro, do Muzeo iĝis proverba arketipo de mita muzikisto[7]. Aristotelo mencias citaĵon lian en la 8-a libro de sia Politiko: "Kanto estas por la mortontoj la plej dolĉa el ĉiuj aĵoj.".

La mistikaj kaj orakolaj versaro kaj kutimoj de Atiko, ĉefe en Eleŭziso, estas asociitaj al lia nomo. Laŭtradicie, li kapablis resanigi per sia muzika interpretado diversajn malsanojn[10]. Tio, plus lia divena povo, ebligis al li rolon en la kultado al Demetro en tiu urbo, al kio helpis ankaŭ ia identigado al Eŭmolpo, unu el la fondintoj de la Eleŭzisaj Misteroj, kiujn Muzeo verŝajne prezidis dum la epoko de Heraklo[11]. Fakte, pro la intereso de la heroo partropreni la misterojn, Muzeo rite agis kiel inicianto lia, dum Tezeo estis lia patrono[12]. Oni kreis nur pro li la «etajn misterojn», ĉar laŭ la regularo de Eŭmolpo nur atenanoj rajtis partopreni la ĉefajn, kaj la eleŭzanoj timis kontraŭstari la volon de la filo de Zeŭso.

Laŭ Diogeno Laertio kaj la skolioj pri Aristofano, Muzeo mortis kaj estis entombigita en Falero, kun la jena epitafo: "Muzeo, kara al sia prapatro Eŭmolpo, kuŝas entombigite ĉi tie, en falera grundo.". Tamen, Paŭzanio rakontas ke li estis entombigita sur la Muzea monteto, sudokcidente de la Akropolo, en Pireo[13], kie troviĝis statuo dediĉita al siriano. Pro tio kaj aliaj kialoj, Artapano de Aleksandrio, Aleksandro Polyhistor, Numenio de Apameo, kaj Eŭsebio identigas Muzeon kun Moseo, la juda leĝalportanto[14].

Verkaĵoj tradicie atribuitaj al Muzeo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe konserviĝas neniu poemo el tiuj tradicie atribuitaj al Muzeo, krom malmultaj mencioj al ili fare de Paŭzanio, Platono, Klemento el Aleksandrio, Filostrato, Aristotelo kaj aliaj[15]. Laŭ tiuj lastaj, li komponis dediĉajn kaj pek-liberigajn himnojn kaj prozodisertaĵojn, kaj orakolajn respondojn («Chrêsmoi»)[16][17][18]. Gottfried Kinkel atribuas al Muzeo ankaŭ titanomaĥion aŭ titanografion[19] kaj teogonion[20][5]. Herodoto raportas ke, dum la regado de Pisistrato en Ateno, la akademiano Onomakrito kolektis kaj aranĝis la orakolaĵojn de Muzeo, sed li ankaŭ enmetis falsaĵojn de sia propra elpensado, poste rimarkitaj fare de Lazo el Hermiono[21] kaj Hiparko[22].

Laŭ la bizanca enciklopedio Suido, Muzeo ankaŭ verkis sufiĉe longan (4000 linioj) verkaĵon, poste titolitan «Hupothêkaia», kiu enhavas preceptojn adresitajn al lia filo Eŭmolpo[23]. Oni antribuas al li ankaŭ himnon al Demetro menciitan fare de Paŭzanio kiel la nura origina verkaĵo de Muzeo kiu postvivis ĝis lia epoko[22].

Pliaj verkaĵoj tradicie verkitaj de li estis «Exakeseis nosôn»[16][24], «Sphaira» (kvankam pri ĝi konserviĝas nur la titolo, do neniu vere scias pri kio temis tiuj sferoj)[25], «Paraluseis», «Teletai» and «Katharmoi»[26][27]. Aristotelo menciis kelkajn versojn atribuitaj al Muzeo, sed sen klarigi al kiu verkaĵo aŭ kolekto apartenis ili.

Kelkaj mitologoj konsideras la aŭtoron de Teogonio kaj Sferoj malsama persono ol la samnoma aedo, kvankam troviĝas neniu pruvo de tiu aserto. La poemo pri Hero kaj Leandro apartenas certe al tre posta poeto.

Aliaj personoj same nomiĝintaj[redakti | redakti fonton]

Krom ties, de la antaŭe priskribita, Muzeo estas ankaŭ la nomo de la jenaj legendaj aŭ mitologiaj personoj:

  1. Duonlegenda lirika poeto el Tebo, filo de Tamiro kaj Filamono. Laŭ Suido li vivis multajn generaciojn antaŭ la Troja milito.
  2. Unu el la gigantoj kiuj ribeliĝis kontraŭ la gedioj. Ĝuste kiam la batalo estis plej vigla, li perfidis siajn fratojn kaj transiris al la alia partio[28].
  3. Eksterordinara kuracisto, filo de la Luno kaj de Eŭmolpo. Kvamkam kelkaj verkistoj konsideris lin aparta persono, la identigo kun la legenda aedo estas evidenta.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eŭripido. Rezo angla versio
  2. Platono. Jono angla versio.
  3. Platono. Protagoro angla versio
  4. Platono. Apologio angla versio
  5. 5,0 5,1 Diogeno Laertio. Vivoj kaj opinioj de la plej elstaraj filozofoj, 3.
  6. Suido. Muzeo.
  7. 7,0 7,1 Pierre Grimal. Dictionnaire de la mytholigie grecque et romaine.
  8. Aristotelo. De mirabilibus auscultationibus, 711.a.
  9. Ateneo, 13 p. 597.
  10. Aristofano La ranoj, 1065.
  11. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 4.25.
  12. Plutarko. Tezeo, 30 kaj 33.
  13. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 25.8
  14. Eŭsebio. Praeparatio Evangelica, 9 angla versio.
  15. Fabric. Bibl. Graec. vol. 1. paĝ. 119.
  16. 16,0 16,1 Aristofano. La ranoj, 1031.
  17. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 10.9.11.
  18. Herodoto. Historioj, 8.96.
  19. Skolioj pri Apolonio el Rodiso, 3.
  20. Gottfried Kinkel. Epicorum graecorum fragmenta, 1878
  21. Herodoto. Historioj, 7.6.3-5; vidu ankaŭ 8.96 kaj 9.43
  22. 22,0 22,1 Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 1.22.7.
  23. Suido, 1.c.
  24. Plinio. Natura historio, 21.8.21.
  25. Diogeno Laertio, 1.c. Laŭ li Muzeo elpensis la koncepton «sfero».
  26. Skolioj pri Aristotelo, 1.c.
  27. Platono. Respubliko, 2 p.364.
  28. Françoise Noël. Dictionnaire Universel de la Fable et de la Mythologie.