Saltu al enhavo

Gottfried Kinkel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gottfried Kinkel, ĉ. 1862

Gottfried KINKEL (naskiĝinta la 11-an de aŭgusto 1815 en Beuel-Oberkassel, mortinta la 13-an de novembro 1882 en Zuriko) estis germana poeto kaj arthistoriisto. Li estis reprezentanto de la movado Butzenscheibenlyrik.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Edukite en ortodokse luterana medio, li studis ekde 1834 en Berlino teologion. En 1836 li habilitiĝis ĉe la Bonna universitato pri eklezihistorio; samtempe li konatiĝis kun Geibel, kiu instigis lian talenton pri poezifaro. En aŭtuno 1837 li entreprenis vojaĝegon tra Suda Franclando kaj Supra Italujo venante ankaŭ al Romo. Post la reveno en 1838, li havis kontaktojn kun Fritz Simrock, Ferdinand Freiligrath, Christian Joseph Matzerath kaj Wolfgang Müller von Königswinter; tiam li ankaŭ ekkonis la postan edzinon Johanna Mockel kiu danke al ŝia klara spirito kaj fantaziemo tre pozitive influis lin. Ŝi ankaŭ naskis la ideon fondi la klubon Maikäferbund, kiu i.a. kaŭzis la kreon de la freŝa kaj amina poeziaĵo »Otto der Schütz, eine rheinische Geschichte in zwölf Abenteuern« (Stuttgart 1846).

Intertempe Kinkel instruistis ĉegimnazie (pri religio) kaj estis de 1840 paralele helpanta predikisto de diaspora komunumo je Kolonjo; tien li ĉiudimanĉe veturis kaj ĝuis egan ŝaton pro beleco kaj enhavoriĉeco de la predikoj. De ili li eldonis kolekton en 1842. Sed pli kaj pli fremdiĝis li kun luterana ortodoksismo kiu la plejmulto de la klerikoj malŝatis. Eĉ pli grava estis la geedziĝo en majo 1843 kun katolikino divorcita. Sekve devis li demisii kiel predikisto. Baldaŭ poste li deklaris distanciĝon de teologio kaj ŝanĝis en 1846 en Bonn la fakultaton: ĉar li de tiam prelegis pri arthistorio kaj poezio ĉe la fakultato pri filozofio.

Jam antaŭe lia kolekto »Gedichte« (Stuttgart 1843) estis plaĉe akceptita de la legantaro. Sekvis la libro »Die Ahr. Landschaft, Geschichte und Volksleben«, kaj la unua volumo de »Geschichte der bildenden Künste bei den christlichen Völkern« (Bonn 1845). De verkoj el tiuj jaroj oni menciu la komencon de la nur en 1872 finita rakonto »Der Grobschmied von Antwerpen« kaj la interesan vilaĝhistorion »Margret«. En 1846 Kinkel fariĝis eksterorda profesoro pri arta kaj kultura historioj kaj baldaŭ ricevis vokiĝon al Berlino - kiu estis neniigita pro poemo titolita »Männerlied«. Jam de la surtroniĝon de Frederiko Vilhelmo la 4-a (Prusio) Kinkel tre interesiĝis pri politikaĵoj kio la 1848-a revolucijaro plifortiĝis kaj Kinkel tre engaĝiĝis por la respublika partio. Li ankaŭ partoprenis la sturmon de la bonnaj demokratoj kontraŭ la arsenalo de Siegburg en la 1.5.1849; pro fiasko, li iris al Palatinato kaj aliĝis al la ribeluloj palatinataj-badenaj. En la 29.6.1849 li estis vundita kaj kaptita kaj en la 4.8.1849 kondamnita fare de la militaj juĝistoj de Rastatt je perdo de la prusa nacia kokardo kaj ĝismorta malliberigo. La supera militkortumo de Berlino petis kasacion kaj kondamnon je morto, sed la reĝo rifuzis tion kaj ordonis ke la puno porteblu en civila prizono (ne nepre sur fortreso).

Oni kondukis Kinkel al Nowogard kaj okupigis lin per por prizonuloj kutimaj aferoj. En aprilo 1850 li devis aperi en Kolonjo pro sia partopreno en Siegburg ĝuonte malkondamnon pro impona propra defendparolado. De Kolonjo oni kondukis lin al Spandau kie li estis liberigita en novembro 1850 fare de arda adepto, la sstudento Carl Schurz.

Ekzilo en Anglujo[redakti | redakti fonton]

Kinkel fuĝis Londonon kaj perlaboris la vivon instruante; ŝia edzino, iam stelulino en Berlino, iĝis malbone salajrata kanto-instruisto. En septembro 1851 li vojaĝis al Usono por prelegadi; la honorariojn utiligis amikoj por nepolitikaj aferoj (malgraŭ antaŭa inerkonsento uzi ilin por politikaj celoj). Reveninte Londonon li pli kaj pli retiriĝis de politiko kaj fariĝis en 1853 instruisto pri la germanaj lingvo kaj literaturo ĉe Westbourne College. Prelegojn pri germanlingva literaturo li havis universitate kaj en privataj rondoj. Denove li komencis verkadon, ekz. la dramon »Nimrod« (Hannover 1857) fondante en 1859 la germanlingvan semajngazeton »Hermann«; redaktistado ĉesis post ses monatoj, Post la morto de Johanna li re-edziĝis kaj ŝajnis iĝi anglo kiam li ricevis en aprilo 1866 vokiĝon al Zuriko profesori pri arkeologio kaj arthistorio ĉe politekniko. Zurike li verkis »Die Brüsseler Rathausbilder des Rogier van der Weyden« (Zuriko 1867) kaj serion da eseoj parte kolektitaj sub la titolo »Mosaik zur Kunstgeschichte« (Berlino 1876) kaj »Peter Paul Rubens« (Basel 1874). Dua kolekto poezia »Gedichte« (Stuttgart 1868) enhavis ankaŭ »Grobschmied von Antwerpen«, kiu forte kaj kvalite egalis al »Otto der Schütz«, tamen kun malpli da populariĝo. Bonega estis ankaŭ la lasta epopeeto »Tanagra, Idyll aus Griechenland« (Braunschweig 1883). Krome aperis: laŭdoj por »Friedrich Rückert« (Zuriko 1867) kaj »Ferdinand Freiligrath, 1867« (Leipzig 1867); »Die christlichen Untertanen der Türkei in Bosnien« (Basel 1876); »Für die Feuerbestattung« (Berlino 1877). La unua monumento por li estis starigita en 1906 en Oberkassel. La leterinterŝanĝo kun Jacob Burckhardt legeblis en la periodaĵo »Deutsche Revue« 1899.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • "Kinkel, Gottfried" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 11. Leipzig 1907, p. 24-25

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]