Jacob Burckhardt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jacob Burckhardt
Jacburc2.gif
Persona informo
Naskiĝo 25-an de majo 1818
en Bazelo, Svisujo
Morto 8-an de aŭgusto 1897
en Bazelo, Svisujo
Profesio profesoro, aŭtoro, historiisto
Nacieco svisa
Civitaneco svisa
Edukado teologio, historio
Aktivaj jaroj 1842 - 1897
Ĝenroj historiografio, kulturhistorio, arthistorio
Notindaj verko(j) Die Kultur der Renaissance in Italien
v  d  r
Information icon.svg

Carl Jacob Christoph BURCKHARDT (Bazelo, 1818 - 1897) estis historiisto de la arto kaj kulturo, kaj influhava persono pri la historiografio el ĉiu kampo. Li estas konata kiel unu el la plej gravaj pioniroj de la kulturhistorio [1], kvankam en formo tre malsama laŭ kiel kulturhistorio estas elpensata kaj studata ĉe la akademiularo nuntempe. Siegfried Giedion priskribis la realigojn de Burckhardt jene : "La granda eltrovinto de la epoko de la Renesanco, kiun li unue montris kiel periodon pritraktendan en ĝia tuteco, kun konsidero ne nur de ĝia pentrarto, skulptarto kaj arkitekturo, krom ankaŭ de la sociaj institucioj de ĝia ĉiutaga vivo. " [2]. La plej konata verko de Burckhardt estas Die Kultur der Renaissance in Italien (La Civilizo de la Renesanco en Italujo, 1860).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Filo de protestanta kleriko, Burckhardt studis teologion en Bazelo esperante pastriĝi; tamen, sub la influo de la teologo Wilhelm de Wette li decidis ne klerikiĝi. Li obtenis sian titolon en 1839 kaj iris al la Universitato de Berlino por studi historion [3], speciale historion de la arto, tiam novan temon en la scienco. En Berlino, li ĉeestis la lekciojn de Leopold von Ranke, la fondinto de historio kiel estiminda akademia studfako bazata sur fontoj kaj registraĵoj prefere ol sur personaj opinioj. Li pasigis parton de 1841 al la Bonna Universitato studante ĉe la arthistoriisto Franz Kugler, al kiu li estis dediĉanta sian unuan libron, Die Kunstwerke der belgischen Städte (La artaĵoj de la belgaj urboj, 1842).

Li instruis ĉe la Universitato de Bazelo de 1843 ĝis 1855, poste ĉe la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko, la inĝenieraltlernejo en Zuriko. En 1858, li revenis al Bazelo por akcepti la profesorecon kiun li plenumis ĝis sia emeritiĝo de 1893. Nur ekde 1886 li instruis historion de arto ekskluzive. Li dufoje malakceptis proponojn de profesorkatedroj ĉe germanaj universitatoj, ĉe la Universitato de Tübingen en 1867, kaj la katedron de Ranke ĉe la Universitato de Berlino en 1872 [4].

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Jacob Burckhardt sur svisa milfrankoj-monbileto.

La historiaj skribaĵoj de Burckhardt multon signifas por starigi la gravecon de la arto rilate al la studo de la historio; efektive, li estis unu el la "fondopatroj de la historio de la arto" sed ankaŭ unu el la originaj kreintoj de la kulturhistorio. Laŭ John Lukacs, li estis la unua majstro pri la kulturhistorio, kiu serĉis priskribi la spiriton kaj la formojn de esprimo de iu speciala epoko, de iu aparta popolo, aŭ de iu aparta loko. Lia renonoviganta aliro por historio-esploro substrekis la gravecon de la arto kaj ĝian netakseblan valoron kiel fonto por la studo de la historio.

Li estis unu el la unuaj historiistoj kiuj superis la mallarĝan 19-a jarcentan nocion ke "historio estas pasinta politiko kaj politiko nuntempa historio" [5]". La malsistema aliro de Burckhardt por la historio estis forte kontraŭa al la interpretoj de hegelismo, kiu estis populara en la tempo, de ekonomiismo kiel interpreto de historio kaj de pozitivismo, kiuj dominis la sciencajn diskursojn (inkluzive de la diskurso de la sociaj sciencoj).

En 1838 li faris sian unuan vojaĝon al Italujo, kaj publikigis siajn unuajn gravajn artikolojn, Bemerkungen über schweizerische Kathedralen (Rimarkoj pri iuj svisaj katedraloj). En 1847 li prizorgis novajn eldonojn de la du famaj verkoj de Kugler, Geschichte der Malerei kaj Kunstgeschichte, kaj en 1853 publikigis sian propran verkon, Die Zeit Constantins des Grossen (La epoko de Konstantino la Granda). Li foruzis la plejparton de la jaroj 1853-1854 en Italujo, alportante materialojn por sia Der Cicerone: Eine Anleitung zum Genuss der Kunstwerke Italiens (1855; 7-a-germana eldono, 1899), ankaŭ dediĉita al Kugler. Tiu verko, "la plej bona vojaĝadogvidilo kiu iam estis skribita" [6] , pritraktis skulptaĵon kaj arkitekturon, same kiel pentradon, kaj iĝis nemalhavebla gvidilo al la artovojaĝanto en Italujo. Proksimume la duono de la origina eldono estis dediĉita al la arto de la Renesanco. Sammaniere Burckhardt estis gvidita por skribi la du librojn por kiuj li estas plej konata, siajn Die Kultur der Renaissance in Italien kaj Geschichte der Renaissance in Italien. Tiuj ĉi estis la plej influhavaj interpretoj de la itala Renesanco en la 19-a jarcento kaj estas daŭre vaste legataj. Burckhardt kaj la germana historiisto George Voigt fondis la historian studon de la Renesanco. Kontraste al Voigt, kiu limigis siajn studojn al frua itala humanismo, Burckhardt pritraktis ĉiujn aspektojn de la renesanco-socio.

Burckhardt konsideris la studadon de antikva historio intelektan necesecon kaj estis tre respektata akademiulo pri la greka civilizo. Griechische Kulturgeschichte (Greka kulturhistorio) entenas la signifajn lekciojn kiujn Burckhardt unue prezentis en 1872 kaj kiujn li ripetis ĝis 1885. Je sia morto, li estis verkinta al kvar-volumena diĝesto de la greka civilizo.

Friedrich Nietzsche, nomumita profesoro pri klasika filologio en Bazelo en 1869 je la aĝo de 24, admiris Burckhardt kaj ĉeestis al kelkaj el liaj lekcioj. Ambaŭ viroj estis admirantoj de la maljuna Arthur Schopenhauer. Nietzsche kredis ke Burckhardt konsentis kun la tezo de sia Die Geburt der Tragödie (La naskiĝo de la tragedio), nome ke la greka kulturo estis difinita per la antitezo de "Apolonaj" kaj "Dionizaj" tendencoj. Nietzsche kaj Burckhardt ĝuis iliajn reciprokajn kompanion, eĉ kiam Burckhardt konservis sian distancon de la disvolviĝinta filozofio de Nietzsche. Ilia ampleksa korespondado, kiu daŭris dum kelkaj jaroj, estis publikigata. La studento de Burckhardt Heinrich Wölfflin sukcedis lin ĉe la Universitato de Bazelo en la aĝo de nur dudek ok.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Letero de Burckhardt al lia kolego Nietzsche de 25-a februaro 1874 kun komentoj pri la verko de Nietzsche Vom Nutzen und Nachteil der Historie für das Leben (Profito kaj malprofito de la historio por la vivo).

Ekzistas interesa interna streso ĉe Burckhardt inter la saĝa kaj la sekulara studanto de la itala renesanco, kaj la prudenta produkto de la svisa kalvinismo kiun li amplekse studis por sia pastriĝo. La svisa socio en kiu li pasigis preskaŭ ĉion el sia vivo estis grandparte pli demokrata kaj stabila ol estis la kriterio en la 19-a jarcenta Eŭropo. Kiel sviso, Burckhardt ankaŭ malŝatigis la germanan naciismon kaj la germanan pretendon de kultura kaj intelekta supereco.

Li ankaŭ estis profunde konscia pri la rapidaj politikaj kaj ekonomiaj ŝanĝoj okazantaj en la Eŭropo de sia tempo, komentante en liaj lekcioj kaj skribaĵoj la industrian revolucion, la eŭropajn politikajn renversiĝojn, kaj la elkreskantan eŭropan naciismon kaj militarismon. Eventoj plejparte plenumis lian prognozon de kataklisma 20-a jarcento, en kiuj perfortaj demagogoj (kiuj li nomis "teruraj plisimpliguloj") ludus centrajn rolojn. En la pli postaj jaroj, Burckhardt sin trovis neimponita de demokratio, individuismo, socialismo kaj multaj aliaj ideoj kiuj furoris dum lia vivdaŭro. Li ankaŭ observis antaŭ jarcento, "la ŝtato altiras ŝuldojn kaŭze de politiko, milito, kaj aliaj pli altaj kialoj kaj "progreso". . .". La supozo estas ke la estonteco eterne agnoskos tiun rilaton. La ŝtato lernis de la komercistoj kaj industriuloj kiel ekspluati krediton; ĝi spitas la nacion por lasi ĝin iri en bankroton. Kompare kun ĉiaj fraŭduloj la ŝtato nun staras tie kiel majstro-fraŭdulo [7].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Jakob Burckhardt Renaissance Cultural history
  2. angle Siegfried Giedion, in Space, Time and Architecture (6th ed.), p 3.
  3. angle The Letters of Jacob Burckhardt, Translated by Alexander Dru, London: Routledge and Kegan Paul, 1955; Liberty Fund Inc., 2001, xxviii-xxxii. angle
  4. Vidu Vivon fare de Hans Trog en la Basler Jahrbuch de 1898, pp. 1-172
  5. angle John Lukacs, Remembered Past: John Lukacs on History, Historians, and Historical Knowledge, ed. Mark G Malvasi and Jeffrey O. Nelson, Wilmington, DE: ISI Books, 2004, 215.
  6. Giedion, p. 4.
  7. Juĝoj sur historio kaj historiistoj (tr. Boston: 1958), p. 171 - citis en "Super Imperialism" fare de M. Hudson

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Jacob Burckhardt survoje al lekcio en 1890, apud la bazela katedralo.

Verkoj de Jacob Burckhardt :

Liberty Fund represoj :

  • 1929. Judgements on History and Historians, Translated by Harry Zohn. Foreword by Alberto Coll.
  • The Letters of Jacob Burckhardt. Selected, edited, and translated by Alexander Dru. Foreword by Alberto Coll, ISBN 0865971226.
  • 1943. Reflections on History. Introduction by Gottfried Dietze, ISBN 0913966371.

Pri Jacob Burckhardt :

  • Gilbert, Felix 1990 : History : Politics or Culture ? Reflections on Ranke and Burckhardt. Princeton University Press, Princeton, N.J. 109 p. ISBN 0691031630 angle
  • Gossman, Lionel 2000 : Basel in the Age of Burckhardt: A Study in Unseasonable Ideas. The University of Chicago Press. ISBN 0226305007 angle
  • Grosse, Jürgen 1999 : Reading History: On Jacob Burckhardt as Source-Reader. Journal of the History of Ideas 60: 525-47. angle
  • Hinde, John R. 2000 : Jacob Burckhardt and the Crisis of Modernity. McGill-Queen's Studies in the History of Ideas. McGill-Queen's University Press. ISBN 0773510273 angle
  • Howard, Thomas Albert 1999 : Religion and the Rise of Historicism: W.M.L. De Wette, Jacob Burckhardt, and the Theological Origins of Nineteenth-Century Historical Consciousness. Cambridge University Press. ISBN 0-521-65022-4 angle
  • Sigurdson, Richard 2004 : Jacob Burckhardt's Social and Political Thought. Univ. of Toronto Press. ISBN 080204 angle

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]