Saĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"Saĝo", de Robert Reed
Statuo de Sofio, la diino de saĝo en greka mitologio. La statuo staras antaŭ la Biblioteko Celsus, en Efeso en Anatolio.
"Saĝo" kaj "Vero" helpas "Historion" en ŝia verkado. Alegoria pentraĵo de Jacob de Witt, 1754.

Saĝo estas homa kapablo kiu disvolviĝas per aplikado de inteligento al siaj spertoj. Saĝo donas al la homo pli bonan komprenon, kiu ebligas cerbumi pri kio estas vera aŭ malvera kaj kio estas bona aŭ malbona. en apartaj cirkonstancoj.

Klarigoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas du kategorioj de etikaj normoj: 1) la normoj negativaj-absolutaj (ekzemple, “ne mortigu”, “ne priŝtelu”, ne torturu” ktp), kiuj preskribas neniam plenumi tiujn agojn kiuj estas ĉiam malbonaj; 2) la normoj pozitivaj-relativaj (ekzemple, “helpu la proksimularon”, “plenumu promesojn” ktp), kiuj ordonas plenumi certajn agojn, sed ne en ĉiuj kazoj, des malpli se tiuj agoj estas malpermesitaj de normoj negativaj-absolutaj (ekzemple, “oni ne rajtas helpi la malriĉulojn mortigante la riĉulojn).

Sed por plenumi virtan agon, ne sufiĉas esti provizita je normoj-reguloj, necesas ankaŭ akirinti la virton de la saĝo aŭ prudento (nekonfuzenda, laŭ la hodiaŭa signifo, kiel simpla singardo) aŭ Fronesis (se tion diri helenvorte), ĉar la normoj estas indikoj nur ĝeneralaj, kiuj, kun escepto de la normoj negativaj-absolutaj, ne povas el si mem orienti nian racion en la varia multfomiĝo de la situacioj: ili estas kiel geografia mapo, kiu signas nur la precipajn lokojn.

Tasko de la saĝo rilate al la normoj negativaj-absolutaj[redakti | redakti fonton]

Kompare kun la nagativaj-absolutaj normoj, saĝo (fronesis) havas neniun taskon fiksi esceptojn, tamen ĝi havas ĉiam la taskon identigi la agon kiun oni celas plenumi, devas nome kompreni ĉu la ago enkadriĝas sub la absoluta norno aŭ ne. Ekzemple, post la konsento al la absoluta morala principo “ne mortigu”, kiel oni devas konduti se aviadilo elkursigita kaj rekte celumanta sur la Ĝemelajn Turojn? Faligi la aviadilon (antaŭ ol ĝi trafu la celon) sur kiu vojaĝas dekoj da senkulpaj personoj estas murdo kaj do malbona ago, aŭ ĉu tio ne estas murdo kaj do morale bona? Do, ĉi tie devas agi saĝo.

Tasko de la saĝo en kazo de normoj pozitivaj-relativaj[redakti | redakti fonton]

Plisupre estis dirite ke la normoj pozitivaj-relativaj, kiuj ordonas plenumi agon, ne devigas ĉiam, tial rilate ilin la saĝo intervenas vaste. Ni vidu almenaŭ iujn el ĝiaj funkcioj:

a) Racio devas foje decidi inter normoj kunfliktantaj. Ekzemple, en la kazo, prezentita de filozofo Sartre, de la studento kiu devas elekti ĉu respekti la devon asisti sian patrinon grave malsanan aŭ servi al sia patrujo okupita de nazioj).

b) Por apliki la saman normon necesas aparta percepto pri la elstaraj apartaĵoj de la situacio, estas postulita “vidamplekso” kiu siavice postulas rafiniĝon de la saĝo kiu devas regi la emociojn kaj direkti la volon. Oni vidas ke ĉi tie la saĝo montras sian funkcion kaj neceson.

c) Foje la normo ne devigas ĉiujn personojn. Ekzemple, la normo helpi bezonulojn ne devigas en la sama mezuro malriĉulojn. Ĉi tie havas vastan spacon la interveno de la saĝo.

d) Ekzistas virtaj agoj kiuj ne enkadriĝas ene de normoj (ekzemple, la agoj de amikeco). Ĉi-kaze normo indikas nek kiel nek kiam. Jen do kampo por la interveno de la saĝo.

Oni komprenas la gravecon de tiu “virto” necesa precipe en direktantoj kaj politikistoj, konsilantoj kaj influaj personoj. Ne sufiĉas, tial, lerni la normojn, necesas akiri la saĝon aŭ prudenton.

Ne necesas diri ke religioj asertas ke tiu saĝo estas ankaŭ virto akirenda per respekto de la negativaj-absolutaj normoj, eĉ kristanismo instruas ke la saĝo estas ankaŭ dia donaco akirenda per alvoko kaj intima obeo al la Sankta Spirito.

Historio de la koncepto pri la saĝo[redakti | redakti fonton]

Alia estas la saĝo laŭ kristanismo, alia estas la saĝo laŭ klerismo, alia estas la saĝo ĉe diversaj kulturoj. Filozofioj lasis sian stampon pri saĝo. vidu detalojn ĉe [1], kaj ĉe [2] kie estas prezentata spurojn de la "diversaj" saĝoj en la diversaj kulturoj.

La libro de la Saĝo aŭ La saĝo de Salomono[redakti | redakti fonton]

Ekzistas ankaŭ, kanona nur por katolkoj kaj orientaj kristanaj eklezioj (ne do por protestantoj kaj hebreoj), biblia libro nomata “Libro de la Saĝo”, aŭ “La saĝo de Salomono" (Greke Σοφια Σολομωντος), kie estas proponita la saĝo sub speciala naturo, certe enprenanta ankaŭ la Fronesis grekan: la saĝo, laŭ tiu libro, similas al dia ĉeesto en la homo. Laŭ katolikoj, la libro, greke verkita malmulte antaŭ la novtestanta verkaro kaj citanta bilierojn de la Septuaginto, estas Di-inspirita ankaŭ pro tio ke ĝiaj propraj konceptoj ĉeestas ĉe novtestantaj verkistoj.

Saĝo kaj sukceso[redakti | redakti fonton]

Alia statistiko ofte uzata por juĝi ĉu aparta ago estis inteligenta kaj precipe se aparta persono devas esti konsiderata inteligenta estas la grado de sukceso en la faritaj agoj. Homo, kiu faras iujn agojn, kiuj estas pruvita, post iom da tempo, sukcesa, en multaj kazoj estos konsiderata saĝa. Alia homo, kies agoj ne estas konstante pruvitaj, ne estus konsiderata saĝa, eĉ se liaj agoj baziĝus sur vasta kaj profunda analizo de la koncernaj datumoj: la fiasko en granda parto de la agoj indikas, ke la analizo estis malĝusta, aŭ ke ne ĉiuj gravaj datumoj estis konsiderataj.

Samtempe, aliaj perceptoj diras, ke ne nepre estas ligo inter la rezulto kaj la grado de saĝo pro pluraj kialoj. Unue ne ĉiam eblas kompreni la saĝecon de ago, kaj ofte necesas multaj jaroj por kompreni la saĝon enecan al aparta penso aŭ percepto. Due, fakte ekzistas multaj parametroj, kiujn oni ne ĉiam povas antaŭdiri. Trie, la grado de saĝo de aparta percepto ofte estas difinita per la kapablo kontraŭdiri tiun percepton kaj prezenti kontraŭan percepton. Rilati al rezultoj estas maniero akiri saĝon, sed ne ofte devas esti traktata kiel mezuro de

Saĝo kaj bonŝanco[redakti | redakti fonton]

Determini ĉu aparta ago estis inteligenta, aŭ ĉu aparta persono povas esti konsiderata inteligenta ĉefe baziĝas sur observaj informoj. Lige kun ĉiu ago, ni ekzamenos la koncernajn informojn, kiuj povus esti disponigitaj al la aganto, ĉu la informoj efektive estis kolektitaj kaj uzataj kiel bazo por la ago, kaj ĉu tiaj agoj plenumiĝas konstante.

Ekzemple, kiam persono preterpasas arbon en sia aŭto, kelkajn sekundojn antaŭ ol fulmo atakas lin, lia ago ne estos difinita kiel rezulto de saĝo sed de bonŝanco, ĉar koncernaj informoj ne estis haveblaj al la posedanto de la aŭto kaj en iu ajn kazo ne servis kiel bazo por lia ago. La du koncernaj eventoj, la fulmo kaj la aŭta veturado, ne estis kaŭze rilataj.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri saĝo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

Citaĵo
 Azen' al azeno riproĉas malsaĝon. 
Citaĵo
 Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo. 
Citaĵo
 Kiam pasis la aĝo, aperas la saĝo 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-16.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Giacomo Samek Lodovici, Virtù e ragion pratica, Vita e Pensiero (Virto kaj praktika racio, Vivo kaj Penso), Milano, 2008.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [3]
  • Teksto de la Nova Vulgato [4]
  • Katolika Enciklopedio en la angla [5]