Fronezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fronezo, antikve-greke φρόνησῐς (phrónēsis) indikas specifan tipon de saĝo. Temas pri saĝeco rilata al praktika ago, tio estas ambaŭ bona juĝkapablo kaj plejboneco de karaktero kaj vivkutimoj, foje rilatigita al io simile al "praktika virto". Fronezo estis kutima diskuttemo fare de la filozofoj en la Antikva Grekio.

La vorto estis uzita en la greka filozofio kaj tiaj diskutoj estas ankoraŭ influaj hodiaŭ. En la Aristotela Etiko, ekzemple en la Etiko de Nikomaĥo, ĝi distingiĝas disde aliaj vortoj por indiki saĝecon kaj intelektajn virtojn – samkiel epistemeo kaj tekneo. Pro ties praktika karaktero, kiam ĝi ne estas simple tradukita per vortoj kiel 'saĝeco' aŭ 'inteligento', ĝi tradukiĝas per "praktika saĝeco" kaj foje (en la Eŭropa tradicio) kiel "prudento", en la Latina senco prudentia.