Johanna Kinkel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johanna Kinkel
Persona informo
Naskonomo Johanna Mockel
Naskiĝo 8-an de julio 1810 (1810-07-08)
en Bonno
Morto 15-an de novembro 1858 (1858-11-15) (48-jaraĝa)
en Londono
Tombo Brookwood Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Familio
Edz(in)o Gottfried Kinkel
Infanoj Gottfried Kinkel • Johanna Kinkel
Okupo
Okupo komponisto • salonestrino • aŭtobiografo • revoluciulo • muzikinstruisto • verkistopianisto • redaktisto
vdr

Johanna (Mockel) KINKEL (1810-1858) estis germana komponistino, verkisto, edukisto, direktisto kaj revoluciulo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

la tombo de Kinkel en Brookwood Tombejo

Ŝi komencis studi kun Franz Anton Ries, violonisto kiu tutoris Beethoven kelkajn jardekojn pli frue. La studentoj de Ries formis grupon kiu estis konata kiel la Cirklo de Kantistoj (Singkränzchen). Johanna certe montris grandan karakteron kaj lertecon, ĉar ŝi transprenis la gvidadon de la Cirklo kiam ŝi estis nur adoleskanto.

Ŝi uzis siajn spertojn kiel korusdirektisto por sia op.1 "La Ĝardeno de Birdoj” por kvin voĉoj kun piano-akompano (1829). En tiu ĉi “Muzika Ŝerco” kvin birdoj ekzercas kaj kverelas unu kun la alia pri kiu estas plej talenta. [1]

Je sia 21 jaraĝo, por eviti la premon de siaj gepatroj ŝi akceptis edziniĝi al Johann Paul Mathieux. Ŝia vivo rapide iĝis restrikta kaj perforta ĉar la edzo malpermesis al ŝi ajnan agadon preter ŝiaj hejmaj devoj. Post ses monatoj, diagnozite de “nerva kolapso”, ŝi revenis al la gepatra hejmo. [2]

Por vivteni sin, ŝi instruis pianon kaj ankaŭ reprenis la direktadon de la Cirklo de Kantistoj. Ŝi eĉ prezentis kaj gvidis tutajn operecajn agojn en la muzikdomoj de Bonn.

Ŝia onklino, la verkinto Dorothea von Schlegel kiu rekonis la talenton de Johanna konsilis ŝin translokiĝi al Berlino. Tiel ŝi pasigis kelkajn jarojn en Berlino, dum kiuj ŝi instruis, partoprenis en muzikaj salonoj kaj komponis. Ankaŭ ŝi daŭre studis pianon kun Wilhelm Taubert kaj komponadon kun Karl Böhmer.

En 1838 ŝi publikigis sian volumon de kantoj op7. La “Nova Muzika Revuo” (Neue Zeitschrift für Musik) de Robert Schumann, nomis ŝian komponadon "virineca". Ŝi ne estis feliĉa esti klasifikita laŭ sia sekso. Por protesti, kiam Schumann mem skribis al ŝi kaj petis alian el ŝiaj komponaĵoj, Johanna sendis al li "mian plej sovaĝan drinkadkanton por vira koruso."

Ŝi havis grandan produktadon de muzikaj komponaĵoj, multaj skribitaj por la Maikäfer Group, grupo de poetoj kiuj serĉis liberiĝi de la limoj de la burĝa konformismo. Johanna gvidis tiun ĉi grupon  helpita de la germana poeto Gottfried Kinkel, kiu fariĝis ŝia dua edzo (1843). La paro havis kvar bebojn en rapida sinsekvo, al kiuj ŝi sendube lulis per siaj infanaj komponaĵoj, kiuj estis publikigitaj siatempe. Dum ŝia tempo kiel patrino de junaj infanoj, ŝi skribis: Mi ne plu havas la ŝancon aŭskulti muzikon. Mia fortepiano estas uzata nur por sekigi ĵus gladitajn vindotukojn. … Sed mi devas rifuzi al mi la eblecon naĝi en mia propra elemento, ĝis la infanoj kreskas preter la danĝeraj unuaj jaroj, dum kiuj oni neniam kuraĝas ellasi ilin for de la vido.

Malgraŭ tio, ŝi iel trovis tempon por direktori koncertojn de GluckIfigenio en Aulis” kaj “Pietro von Abano” de Spohr, same kiel verki romanon nomitan "Muzika ortodokseco".

En 1848 revolucia fervoro kaptis Eŭropon, kaj la geedzoj Kinkel konvinkiĝis pri la bezono de germana demokratia respubliko. Kiel redaktisto de la ‘Nova Bonn-gazeto’ kaj reprezentanto de la revoluciuloj, Gottfried Kinkel estis arestita kaj juĝita al morto fare de ekzekuttrupo. Malespera Johanna kune kun Carl Schurz sukcese planis lian fuĝon de la malliberejo, kaj lian eskapon al Londono. Ŝi sekvis lin kun la infanoj jaron poste. La vivo en Londono kiel rifuĝinta familio esti tre malfacila. Pri tiuj malfacilaĵoj ŝi verkis duonaŭtobiografian romanon, Hans Ibeles en Londono.

Post kelkaj jaroj, kiam ŝiaj infanoj kreskis, Johanna komencis reveni al eksterhejmaj intelektaj okupoj prelegante pri muziko. "Mi estis dungita por doni prelegojn pri muziko," ŝi skribis, "kaj ili ŝajnas esti sukcesaj. Ĉi tio ĝojigas min, ne tiom ĉar ĝi estas pli bona laboro ol instruado de lecionoj, sed ĉar mi malkovris en mi mem la kapablon, en pli posta aĝo, akcepti tute novan vivan agadon... Kio estis sub la neĝo, nun subite volas ĝermi”.

Por plene kompreni kaj aprezi la multflankajn kontribuojn de Johanna Kinkel, necesus daŭra studo pri ŝia muziko, literaturo, kaj pri la politika kontribuo meze de la 19-a jarcento. Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 143 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

Elektita verkaĵoj inkluzivas:

  • Don Ramiro (1840)
  • Glaubenswechsel. Briefe u. Bekenntnis (1842). In: E. Moltmann Wendel (Hrsg.): Frau und Religion. Gotteserfahrungen im Patriarchat. Fischer, Frankfurt am Main 1983, S. 137–144.
  • Erzählungen (1849 zusammen mit Gottfried Kinkel). Digitalisat der Ausgabe Stuttgart 1883
  • Dä Hond on dat Eechhohn. Ä Verzellsche für Blahge (= „Der Hund und das Eichhorn. Eine Geschichte für Kinder“). W. Sulzbach, Bonn 1849.
  • Acht Briefe an eine Freundin über Clavier-Unterricht. Zimmermann, Straubenhardt 1989, ISBN 3-927163-05-8 (Nachdruck der Ausgabe Stuttgart 1852).
  • Hans Ibeles in London: ein Roman aus dem Flüchtlingsleben. Helmer, Frankfurt am Main 1991, ISBN 3-927164-41-0 (Nachdruck der Ausgabe Stuttgart 1860).
  • Musikalische Orthodoxie. In: Deutscher Novellenschatz. Hrsg. von Paul Heyse und Hermann Kurz. Bd. 17. 2. Aufl. Berlin, [1910], S. 99–171. In: Weitin, Thomas (Hrsg.): Volldigitalisiertes Korpus. Der Deutsche Novellenschatz. Darmstadt/Konstanz, 2016

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Klaus, Monika (2004). "Johanna Kinkels Vogelkantate - eine Komposition und ihre Geschichte". Bonner Geschichtsblätter. 53/54: 289–300.
  2. Klaus, Monika (2008). Johanna Kinkel: Romantik und Revolution. Cologne: Böhlau Verlag. p. 15.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Otto Maußer (1910), "Kinkel, Gottfried und Johanna Kinkel", Allgemeine Deutsche Biographie (ADB) (in German), vol. 55, Leipzig: Duncker & Humblot, pp. 515–528
  • Carl Schurz,  Reminiscences. (3 volumes), New York: McClure Publ. Co., 1907. The first volume of Schurz's autobiography has many recollections of Johanna Kinkel, especially for the years 1848–1852 when he was most closely associated with the family. Johanna added depth to his knowledge of the piano and its repertoire, particularly Beethoven and Chopin.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]