Georgiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Georgiko, Libro III, Paŝtisto kun grego, Vergilio.

La Georgiko estas poemo en kvar libroj, verŝajne publikita en la jaro 29 a. K..[1] Ĝi estas la dua plej granda verko de la latina poeto Vergilio, post la Eklogoj kaj antaŭ la Eneado.

Ĉi tio estas poemo konsistanta el 2 188 versoj, dividitaj en kvar librojn. La verkado estis influinta de diversaj grekaj verkistoj kaj poste influis diversaj romaj verkistoj, el tiuj influoj eble la plej elstara estis la greka poeto Heziodo, kiu verkis "Laboroj kaj tagoj".

Ties posteno kaj en la vergilia korpuso kaj kiel poemo kiu rekolektas multajn fontojn kaj originas influojn sur multaj postaj autoroj permesas varion de kritikaj revizioj. La temo de la poemo estas farmado, kiel ties nomo sugestas (kombine de vortoj de antikva greka por tero kaj laboro), sed ne estas ekzemplo de pacema bukolika poezio, sed verko plena je streĉo.

La ĉefa programo de la verko traktas la laboron de la simpla kamparano, ekde kreskado de la greno, tra la bredado de bestoj ĝis la rilatoj de la malgranda homo fronte kaj kun la fortoj de la naturo. Vergilio ilustras en sia verkado la homan suferon kaj la malforton de homo por atingi grandecon. Tamen li staras flanke de la "laborema kamparano" sindonema al sia laboro, kaj vidas la homan socion kiel granda abelujo, en kiu ĉiu homo kiel abelo kontribuas sian parton, eĉ se li ŝajnas malgranda kaj marĝena, ĉar sia kontribuo servas por pli granda celo.

Meceno petis de Vergilio verki pri la kampara vivo, ties problemoj kaj beleco. La rezulto estas belega didaktika epopeo, laŭforme en la tradicio de Lukrecio: la kvar libroj de Georgiko. Li ĝin verkis de 36-29 a.Kr.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Thomas, Richard F. Georgics Vol.I: Books I-II. Cambridge, 1988. I.