Enono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Enono (helene "Οινώνη, latine Oinone) estis en la helena mitologio nimfo el Troado, filino de rivera dio Kebreno.

Enonon ekamis juna paŝtisto Pariso, en infanaĝo repudiita filo de troja reĝo Priamo. Orakolo determinis, ke tra tiu ĉi reĝa filo estos Trojo detruita. Enono amon de Pariso reciprokis, sed tio ne daŭris longe, ĉar Pariso ĉeestis paŝtistajn konkursojn kaj divenistino Kasandra ekkonis en li elpelitan reĝan filon.

Poste Paris estis invitita de dioj, ke li verdiktu konkurson pri beleco inter diinoj Hera, Atena kaj Afrodito. Li donu pomon „al la plej bela“, sed tion li ne kapablis decidi. Helpis tio, ke ĉiu el la diinoj proponis al li ian apartan donacon - potencon, militan gloron aŭ amon de bela virino. Li akceptis la lastan donacon, proponitan de Afrodito. Al ŝi li donacis oran pomon kaj ŝi aljuĝis al li belan Helenon, edzinon de sparta reĝo Menelao. Pariso por ŝi alnavigis en Sparton. Diinoj incitis ilian reciprokan amon kaj Pariso ŝtele forportis Helenon en Trojon, kie li edziĝis ŝin. Grekoj kolektis grandegan ŝiparon kaj armeon kaj post naŭ jaroj de sieĝado en la deka jaro Trojon konkeris kaj detruis.

Pariso ankaŭ batalis en la milito, sed neniel aparte eminentiĝis. Lia momento de gloro venis nur nelonge antaŭ la morto. Li mortigis grandan heroon Aĥilon per sago, kiel aljuĝis al li malnova orakolo. Kovrita per altaj muregoj li pafis sagon ordone de dio Apolono. Tiu direktis la sagon en nekovritan Aĥilan kalkanon. Nelonge post tio estis ankaŭ Pariso morte vundita per sago pafita de Filokteto kaj en doloroj revenis al Ido, kie li en junaĝo estis paŝtisto. Li rememoris Enonon, sed ne sukcesis trovi ŝin.

Pri lia morto Enono eksciis malfrue, sed ŝi rapidis adiaŭi lin. Lastfoje ŝi esprimis al li sian amon, ĵetis sin en flamojn de la funebra ŝtiparo kaj mortis kun li.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Oinóné en la ĉeĥa Vikipedio.