Krejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krejo
Titanoj
Informoj
Sekso vira
Patro Urano
Patrino Geo
Edzo/Edzino Eŭribio
Infanoj PalasoAstraioPerseso
vdr

Titano KrejoKrijo (helene Κριως, latine Crius) estis laŭ la pelasga mito pri kreado de la mondo filo de diino Eŭrinomo kaj serpento Ofiono. Krejo estis kune kun Titanino Diono disponigita al planedo Marso.

Laŭ Olimpia mito pri kreo de la mondo estis Krejo unu el originaj Titanoj, filo de dio de la Ĉielo Urano kaj diino de la Tero Gaja. Li partoprenis flanke de Titanoj la dekunujaran ribelon kontraŭ Olimpanoj. Post kiam estro de Olimpanoj Zeŭso sekvante konsilon de Gaja liberigis Ciklopojn kaj centmanajn gigantojn Hekatonkirojn estis Titanoj faligitaj kaj Krejo kune kun la ceteraj ĵetita en eternan mallumon de Tartaro.

Krejo kun sia edzino Eŭribio, kiu estis filino de la dio de maraj profundaĵoj Ponto li naskigis:

  • Astraion, patron de la steloj kaj ventoj. El lia edzeco kun diino de ventoj Eoso naskiĝis filoj:
    • Eŭro nomata ankaŭ Argestoo (laŭ Heziodo) - dio de la orienta aŭ sudorienta vento
    • Zefiro - dio de kvieta okcidenta vento
    • Boreo - dio de norda vento
    • Noto - dio de suda vento

Kune kun Japeto ili estis ununuraj titanoj, kiuj ne havis kiel edzinojn siajn fratinojn.

Krejo en fikcio[redakti | redakti fonton]

Krejo estas unu el tri Titanoj, kiujn Kseno renkontas en epizodo "Titanoj".

Eksteraj referencoj[redakti | redakti fonton]

http://www.theoi.com/Titan/TitanKrios.html - Eltiroj el la originalaj grekaj fontoj angle

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kríos en la ĉeĥa Vikipedio.