Hekatonkiroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En la helena mitologio, Hekatonkiroj (el la greka ἑκατόνχειρες [hekaˈtoŋkʰeːres], ἑκατό hekato cent kaj χεῖρα cheira mano - kio signifas centmanuloj) estis filoj de Gaja kaj Urano, apartenantaj al la unua dia genaracio. Ili estis gigantaj monstroj kun cent brakoj kaj kvindek kapoj. Iliaj nomoj estis Kotoso, Briareo kaj Gieso.

Ekde ilia naskiĝo, ilia patro Urano malamis ilin kaj pro tio enkarcerigis ilin en Tartaro. Variaĵo de la mito diras ke ili estis liberigitaj de Krono nur por helpi la titanon mortigi lian patron kaj poste denove estis enkarcerigitaj. Ilia nura aŭ fina liberigo okazis fare de Zeŭso kiam la olimpa dio bezonis la helpon de la Centmanuloj por venki la Titanojn. La patro de la dioj donis al la gigantoj nektaron kaj ambrozion kaj ili gajnis senmortecon kaj centobligis siajn fortojn ebligante la finan venkon de la olimpa reĝo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]