Noto (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Noto (helene Νότος, latine Notus) estis en la helena mitologio filo de la titano Astraio kaj diino de matena ĉielruĝo Eoso. Li estis dio de la suda vento aŭ ankaŭ la suda vento mem.

Liaj fratoj estis:

  • Eŭro nomata ankaŭ Argesto (laŭ Heziodo) - dio de la orienta aŭ sudorienta vento,
  • Zefiro - dio de la modera okcidenta vento,
  • Boreo - dio de la norda vento

Noto estis vento potenca kaj danĝera, alportis akvajn ciklonojn, endanĝerigadis aparte navigistojn kaj ŝipanojn. La plej furioza li estis, kiam li kunfrapiĝis kun sia frato Boreo, dio de la norda vento. Sub teruraj impetoj de ambaŭ ventoj minacis pereo al ĉio. Helenoj pro tiu vento tre timis.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Notos en la ĉeĥa Vikipedio.