Heliadinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Heliadinoj - (helene Ἡλιάδες, "infanoj de la Suno", (latine Heliades) estas en la helena mitologio nimfoj, filinoj de dio de Suno Helios kaj Klimeno, filino de Titano Oceano. Ili estis tri: Aigla, Faetusa kaj Lampetia.

Kiam ilia frato Faetono foje petis sian patron Helioson, ke li povu veturpromeni per suna kaleŝo sur la ĉielo, la patro malpersvadis lin kaj ne volis la veturon permesi. Sed fine konsentis. Faetono ne kapablis konduki la ĉielan jungitaron, la ĉevaloj ekflugis supren ĝis la steloj kaj poste male flugis malalte super la Tero kaj bruligis grandajn teritoriojn en Afriko je dezertoj, bruligis haŭton de loĝantoj nigra, per brulo komencis sekiĝi riveroj kaj lagoj kaj la tero profunde fendiĝis.

Tion ne permesis la plej alta dio Zeŭso kaj impertinentan kuraĝan junulon puŝigis per siaj ĉielfajroj en profundaĵojn. Liaj fratinoj Heliadinoj pro funebro ŝanĝiĝis en poplojn kaj iliaj larmoj falantaj en akvon de la rivero Eridano ŝanĝiĝis en sukcenon.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Héliovny en la ĉeĥa Vikipedio.